"중급반/Meza kurso"

 Login  Join

:: 외국인을 위한 200개 문장
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-02-02 00:45:57, Hit : 271, Rec. : 29

                                200 bonaj frazoj


      Kompilita
         de LEE Jungkee            




1. Kiel bone estas vivi en amo kaj paco sur la tero!
2. Ĉu estas dece por mi en tiu ĉi aĝo lerni Esperanton?
3. Komence tio ŝajnis esti utopia projekto.
4. Mi iris kiel lasta de la grupo, ĉar mi ne ŝatis ĝeni aŭ esti ĝenata en miaj oftaj devojiĝoj en la arbaro.
5. Mi vidis, kiel tra liaj okuloj trapasis malhela nubo, tamen liaj lipoj diris nenion.
6. Ŝi forte premis la tukon ĉe la lipoj.
7. La du knabinoj frue edziniĝis kaj iris al diversaj randoj de la lando.
8. En via koro ne plu estas loko por mi.
9. Nevidebla mano karesis la koron de Bojan.
10. Neniu turnis atenton al lia rimarko.
11. Li balancis la kapon kaj rigardis min per penetranta maljunula rigardo.
12. La junuloj glutis la ridon kaj direktis seriozan rigardon al la dommastro.
13. Antaŭe mi parolis kun tiom multe da lumo en la okuloj kaj kun tia rideto sur la lipoj.
14. La unua paŝo venigas la duan.
15. Retenante la spiradon kaj serĉante la rigardon li antaŭen iris.
16. Vi havu agrablajn horojn dum via legado de la atento-kaptaj noveloj de Potts.
17. La homa vivo ne estas tiel longa kaj ni ne devas perdi eĉ minuton.
18. Ĉu vi devas nepre preni ŝian permeson?
19. Tiam, kiam denove mi vidis vin en la aŭtobuso, mia koro transformiĝis en birdon.
20. En mia gorĝo mankis voĉo.
21. Tio estus eta fajrero de ĝojo en la nokto de mia vivo
22. Tiam ŝia amo lumigos lian vivon.
23. La tri amikinoj sin turnas kaj ŝtoniĝas pro mirego. Lenjo restas kun malfermita buŝo.
24. Tiu, kiu kiel papilio flugadas de floro al floro enflarante bonodorojn de la mondo, ne volas transpreni la respondecon sur siajn ŝultrojn.
25. Knabo iris al festo por gejunuloj. Panjo demandis. Ĉu estis bela knabino?
Li silentis. Mi eraris, en la kunsido estis ne por gejunuloj sed sed por gejjunuloj.
26. Liaj kamaradoj unu post unu jam cedis al la brakoj de la morto.
27. Nur la ĝisoste frosta vento respondis kun diabla mokado.
28. Liaj okuloj malrapide vagis de muro al muro.
29. Li estis alta kun larĝaj ŝultroj kaj certe tiel forta kiel bovo.
30. Estas hontinde, ke oni tiel facilanime koleriĝas pro nenio.
31. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas tutmonda organizaĵo por instruistoj kaj edukistoj, kiuj parolas kaj uzas la internacian lingvon Esperanto.
32. Sed se vi esperas vidi konkrete, kiom esprimriĉa estas Esperanto, kiel ĝi adaptiĝas facile, senpeze al ĉiuj esprimbezonoj, kiom da neatenditaj vortjuveloj latentas en ĝia vortprovizo, vi ne elreviĝos.
33. Mia aĝo estas tridek jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto. (Zamenhof)
34. Ŝi fikse alrigardis lin, kvazaŭ li estus farinta ion nefarendan.
35. Ĉu vi lernis trinki de la kruĉo sen liptuŝo?
36. La ŝviteroj desupris laŭ liaj vangoj kaj haltis ĉe la mentono.
37. De supre, de sube, de ĉiu angulo, ĉiuj endome aŭdas tiun vokadon.
38. Ŝi atente buligadis la farunan paston kaj metadis surteleren.
39. Kiam estas grava momento? ... Nun.
Kiu estas kara?... La persono, kiu estas ĉe vi.
Kio estas grava? ...Ami tiun, kiu estas ĉe vi nun. (Tolstoj)
40. Ĉu vi ne devos lerneji hodiaŭ?
41. Malgraŭ la graso ĉeventra, la mieno de Sril konservas sian brilan freŝon.
42. Mi nur deziras saĝon al la elektontoj kaj forton al la elektito.
43. Ili ne estas hejme nun, sed eliris por iu tasko, kaj revenos post duona horo, vi ĉiuj bonvolu sidiĝi kaj atendi. Kaj li provis tuj elĉambriĝi.
44. Ĉu la priparoloj estus do sencelaj priparoloj? Mi ne parolas sur aera bazo.
45. Ĉu decas lin tiel alparoli? Siri neniam do ekkomprenis la indojn kaj malindojn.
46. La sano de drinkulido estas ludilo el vitro.
47. Sormil subite haltigis ĝin per surbuŝa mano kaj dorlotiĝeme petegis, "Franjo Priti, kara, tiun libreton vi emas verki, bone, vi bonvolu ĝin surpaperigi, kaj ne verki perbuŝe, ĉu konsentite?"
48. Kion do vi silente pensadas tiel longe? Kio malhelpas paroli?
49. Kiam ĉi tiun familion ne trafis la malprosperaj tempoj, tiam eble ne estis elefantoj en elefantejo kaj ĉevaloj en ĉevalejo, sed almenaŭ la servantoj pli multis ol la servatoj.
50. El tre malgranda gemo blindiga brilo venas, Pinĉeto da sukero tre fortan dolĉon tenas.
51. Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,-
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" Mokante la homoj admonas,-
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" En kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos". (Zamenhof)
52. Ĉiutage li iale-seniale enrigardas en la malnovan poŝtkeston.
53. Ju pli mi ĉirkaŭrigardas, des pli mi komprenas, ke la labora lerto estas la ĉefa, ĉu ne?
54. La fajro brulruĝigas ĉion, brile brule fajro ardas.
55. Malgrandas la grajnetoj de bona la papriko, sed ili, pli ol nuksoj, varmigas per la piko.
56. Vidu, kiom da arboj rompiĝas en granda ventego, kiom da folioj defalas, sed la ventego tamen finiĝas, al la arboj revenas novaj folioj, kaj plenigas la arbaron novaj arboj.
57. La folioj defalantaj certe defalas por ĉiam; la arboj, kiuj elradikiĝas, rompiĝas kaj falas, ankaŭ ili neniam revenas plu.
58. Ju pli ŝi vortgalope babiladis, des pli li fuŝe laboris, tiel ke li fine stariĝis kaj koleris.
59. La tagoj kaj noktoj fariĝas pli kaj pli nigraj, tiel ke ofte ŝajnas, ke la vivo ne plu havas celon kaj signifon. Post la forpaso de Tonkins, neniu radio de lumo briligis mian vivon.
60. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. (El 'La virineto de maro)
61. Neniu feliĉo estas pli granda ol scii, ke vi ekzistas.
62. Li rakontis historion, ĝi estas vera.
Li rakontis historion, tio estas vera.
63. Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.
64. Mi fine liberigas min de respondeco kaj citas la vortojn de iu alia, de ni forgesita persono: Nemere ne estas stilisto, tamen bona rakontisto.
65. Kiuj semas kun larmoj, tiuj rikoltos kun kanto.
66. Nur estis intima brakumo, larmolavita vizaĝo kaj la respondo.
67. Li frapfermis la pordon post si.
68. Mi devis danki ŝian bonvolon, retenante rideteksplodon.
69. Onidire, Esperanto estas la lingvo de la estonteco kaj mi preparas min por la estonteco.
70. Kvankam ekstere brilis varmeta maja suno, ene de la ĉambro vintra polvo kovris la meblojn kaj la muroj spiris fridon.
71. Kiu nenion riskas, nenion atingas.
72. Kion ni atendu de la viro, kiu ridindigas sin antaŭ virino?
73. Ne koleru, ne kolerigu aliajn, sed ĝoju kaj ĝojigu aliajn.
74. Miaopinie estas pli bone ion fari ol atendi je miraklo aŭ nur filozofii.
75. Sub brilantaj koloraj lampoj, ni observis unu la alian. Ĉirkaŭ ni ankaŭ la mondo estis serio de lumoj ruĝa, flava, blua.
76. Por meti la vestaĵon en la ŝrankon, mi devas unue lavi ĝin.
77. Kunhavu ĉiam monon kaj pasporton ĉe vi.
78. Ne maltrafinda estis la prelego de tiu fama filozofo.
79. Ĝi ne estis tro fore, mi iris perpiede, dume mi observis la ĉirkaŭaĵon.
80. Temas pri ĝenro, kiun verŝajne neniu krom Nemere provis en Esperanto kaj li sukcesis sufiĉe bone pri ĝi.
81. Doktoro mallaŭte ekparolis kun la kapo tenata de ambaŭ manplatoj.
82. Krome mi timis, ke mi ne povos toleri nenionfare rigardi la muron.
83. Kie estas amo, tie estas Dio. (Tolstoj)
84. Tiam subite varmaj larmoj brilis en ŝiaj okuloj, kaj inundis la vangojn, ĉu pro ŝiaj familianoj murditaj, ĉu pro alia malĝojo...
85. En la ĉambro jam regis la firma samideaneco de la rezistanco.
86. Kial vi tiel riproĉe min rigardas?
87. Amu vian proksimulon tiel, kiel li volas, ke vi amu lin.
88. Agu kun la alia tiel, kiel li volas, ke vi agu kun li.
89. Kia surprizo... tiaĵo ne plu okazis al mi de longaj jaroj.
90. Eĉ la lingvaĵo estis trae kaj trae senmakula! Gratulon!
91. Eĉ hodiaŭ mi ne povas klarigi, kiel mi sukcesis per la pensoj alvoki mian amikon helpi min en la danĝera terura momento.
92. La misio kaj vizio de UEA tiel daŭre troviĝas inter martelo kaj amboso.
93. Li rimarkis, ke liaj lernantoj sukcesis memorfiksi nur proksimume unu dekonon de tio, kion ili lernis en lernejo.
Sekve li konstatis, ke la ceteraj naŭ dekonoj de la sciaĵo estis 'trafluaj'.
94. Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras. (El Zamenhofa proverbo).
95. Nur tio, mi respondis, ke vi malŝarĝu vian animon de la teruraj sekretoj, kiuj nun premas vin.
96. Mia korvundo ekresaniĝis.
97. Li salte levis sin de la planko kaj ridetante staris antaŭ mi.
98. Mi nur deziras saĝon al la elektontoj kaj forton al la elektito.
99. Ne diru al Roza, ke mi enamiĝis, mi petas.
100. Ŝi fikse rigardis sian fratinon, kiu tamen direktis siajn okulojn al la libro.
101. Ĉu Suzano ne estas tiu amikino, kiu tiel bone ludas violonon?
102. La rideto de tiu viro iel similis al tiu de mia mortinta edzino.
103. Per mallaŭta voĉo mi diris en ŝian orelon.
104. Mi trovis, ke mia nova konato estas ne nur tre afabla, sed ankaŭ tre kulturita kaj interesa.
105. La grandaj geniuloj ĉiam serĉas inspiron de patrino kaj naturo.
106. Kun kubutoj sur la tablo, Suzano apogis sian mentonon sur la manoj.
107. Nun mi fine decidis preni la plumon. Mi ne volas admoni Vin, mi ne volas peti Vin, ke Vi revenu al Esperanto; agu tiel, kiel diktas al Vi via propra koro kaj prudento; mi volis nur esprimi al Vi, kiel forte min doloras tio, kion Vi faris. Se alia tion farus, mi restus tute indiferenta; sed tre malĝojigis min la fakto, ke tion faris ĝuste Vi, Vi, kiu en la daŭro de 20 jaroj tiel multe kaj meritplene laboris por nia afero. (Letero de Zamenhof al Louis de Beaufront)
108. Iam oni venigis lin al infanoj grave brulvunditaj; incendio detruis la patran domon kaj preskaŭ la tutan havaĵon. D-ro Zamenhof donacis al tiu patro sian tutan tiaman monprovizon kaj forgesis rezervi ion por la ĉaretisto de la hejmvojaĝo; li devis pruntepreni sian vojaĝkoston de riĉa bienulo.
109. La vortoj, kiujn ŝi tiel fide diris, nun falas sur mian koron kaj pikas ĝin kiel akraj sagoj.
110. Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitajn kiel filojn de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo. (Johano Paŭlo la 2a)
111. Klarigu vian malsaĝan konduton.
112. Malgraŭ tio, Zamenhof iom post iom, pro sia kompetenteco kaj boneco, akiris tre bonan famon. Tiam unu patro petegis lin pri vizito al laca filino en mortdanĝero pro veneniĝo. Li trovis la knabinon jam mortanta kaj dum plenaj tri horoj Zamenhof ŝvitegis super la knabina korpeto kaj sukcesis redoni al ŝi la sanon.
113. Mia kapo frapiĝis kontraŭ io malmola kaj mi tuj perdis la konscion.
114. Dum la forpasintaj jaroj, la familio translokiĝis de urbo al urbo, pro komercaj kialoj.
115. Li kisis ŝin kun frata amo kaj poste malaperis en la nigran nokton.
116. Ni enamiĝis unu la alian.
117. Inter li kaj mi estas ia spirita interligo.
118. Mi estas certa, ke post mallonga tempo vi amos ŝin eĉ pli multe ol vi amos min.
119. La mortnaskiĝo de la infaneto estis dolorega ŝoko por mi.
120. La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj, la unue renkontita, tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj (Zamenhof)
121. Mi komprenas, ke la akirado de lingvoscipovo en iu ajn lingvo plaĉas al ili potencigas ilin,
donas al ili senson de mastrumado. Fakte ni jam scias ke sukcese lerni ion ajn liveras en niaj
cerboj hormonon plezurigan, iomete same kiel la hormono liverita kiam ni amoras.
122. Mi esperas, ke vi pardonos min pri mia malinda konduto.
123. Ju pli vigla kaj bonhumora mi fariĝis, des pli laca kaj malgaja estas sinjoro Vincent.
124. Vi devas subiĝi al mia decido.
125. Mi decidis skribi al Suzano, ke mi disigos min de Vincent.
126. Kiam ajn mi estis en la ĉambro, liaj okuloj sekvis min ĉien.
127. Ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto.
128. Unu ekrigardo al lia vizaĝo, malforte lumigata de la flagranta olea lampo, montris, ke li estas mortinta.
129. Freŝa trablovo venis de la pordo, kie vidiĝis malforta lumo de la vestiblo.
130. Ŝi ridetis al mi tiel amplene, ke mi preskaŭ forturnis min ekplore.
131. La mortantoj ne rajtas enkatenigi la vivantojn.
132. Mi fianĉiĝis al ŝi kaj edziĝis al ŝi.
133. Zamenhof opiniis, ke la malsameco de la lingvoj estas la ĉefa kaŭzo de la malamikeco inter la popoloj.
134. Kial tiu malbonaŭgura viro venis en mian vivon?
135. Zamenhof konsideris sin kiel pioniro, kiel profeto de tiu ideo. Li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco kaj al fina triumfo de sia ideo.
136. Nia amikeco estis por mi fonto de sincera plezuro.
137. Ŝi trovis vojon por repaciĝo kun vi.
138. Dum la tuta tempo liaj okuloj neniam lasis la miajn.
139. Subite la vortoj falis sur miajn orelojn, kiel ŝtono falas en trankvilan lageton.
140. Ju pli mi pensis pri tio, des pli mia koro moliĝis al li.
141. Se mi ricevus eŭron kontraŭ ĉiu kondamno, mi baldaŭ fariĝus riĉulo.
142. Se oni povas demandi sin kial homoj investas centojn da horoj por lerni Esperanton, oni ja kun eĉ pli granda rajto povas demandi kial Zamenhof investis sian tutan vivon en tiu afero.
143. Li eĉ elposteniĝis, rezignante sian rajton, por ke la prokuratorejo libere enketu.
144. Ili ne atendas la rezultojn de la esploroj por ekscii, kiu anĝelas kaj kiu diablas.
145. Krimulo kondamnita al 10 jara enkarcerigo ĝenerale estas elprizonigata post ses jaroj.
146. Kio ne estas agrabla al vi, ja, tion ne faru al homo alia. Jen la tuta religio, la cetero estas nur komentario (Talmudo)
147. Kiam Zamenhof eksciis, ke Javal estas mortanta, li, post hezitado, adresis al li leteron pere de la fama esperanta pioniro, Generalo Sebert. Elmontrante sian delikatecon, Zamenhof skribis la leteron uzante la literon “h” anstataŭ la supersignoj.
148. La koloroj ŝanĝiĝas laŭsezone.
149. La spirhaltiga natura vidaĵo igas la preĝejon taŭga por ĉies meditado kaj memorigas pri tio, ke niaj praavoj adoris la naturon.
150. Li verŝajne observis la enplektitajn branĉojn de la arboj, kiuj similis al homaj brakoj, tenante forte unu la alian por kontraŭstari al la ventoj kaj ŝtormoj.
151. Ofte mi reflaros ĉi tiun horon en la rememoro.
152. La proverbo diras, ke larmo virina baldaŭ sekiĝas, do, lasu ĉion en miaj manoj.
153. Rezulto estis, ke tiujn problemojn sociajn, tre gravajn, Ludoviko klopodis solvi memstare. Li ricevis ideon, ke la kaŭzo ĉefa de intergenta malamikemo estas diferenco de la lingvoj. Jam tre juna li venis al tiu ideo; kaj en la jaroj maturaj tiu ideo akiris ĉe li ĉiam pli gravan rolon.
154. Kiu donacon prenas, tiu sin katenas, do, estu preta!
155. Ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. (Zamenhof)
156. La parolado de Zamenhof donis al mi la impreson de forta memcenzurado. Li certe suferis, ne povante esprimi siajn plej profundajn sentojn.
157. Esperantisto estas tiu persono, kiu konsideras sin mem Esperantisto.
158. Iuj donacas per la dekstra mano, kaj tuj informas al la maldekstra mano.
159. Asekura kompanio havas sian mielan langon kaj klarigas kiom facile ricevas monon de la kompanio laŭ regularoj, kiujn ili montras.
160. La patrino estis molanima, profunda kredantino male al la patro-ateisto. Ludoviko heredis de sia patro kapablon por studoj diversaj kaj speciale por lingvo-studoj, obstinon kaj persiston. De patrino li heredis - modestecon, trankvilon kaj sopiron al io, kio levus lin super la vivo
161. Estas facile imagi la mienon, kiun faros la verdaj ortodoksoj, la eternaj entuziasmuloj de la verda popolo, kiam ili komencos legi la Verdan Biblion.
162. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ.
163. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacon al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi ne volas legi. Sed aĉetu ilin!
164. En multaj lingvoj la vorto 'Volapuko' akiris la kromsignifon 'aro da nekompreneblaj vortoj'.Ankaŭ la esperantistoj, renkontante iom tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".
165. La akuzativo ebligas liberan ordon de la frazo, kio faras Esperanton tre fleksebla lingvo.
166. Neologismoj ili estos de ĉiuj uzataj, ili fariĝas nature parto de la lingvo.
167. Kaj iru al vojo, kiun mi montris al vi, kaj ne deflankiĝu dekstren, nek maldekstren.
168. Kaj la tuta mondo verdiĝos kiel la branĉoj en printempo kaj brila hela majo daŭros eterne.
169. Popolo popolon ne atakos kruele, frato fraton ne atakos ŝakale, kaj la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. (Zamenhof)
170. Esperantigita estu via edz(in)o.
171. Esperantisto devas resti kontraŭvole ĝentila homo, eĉ kiam li sentas la deziregon faciligi sian koron per kelkaj 'klaraj' kernecaj insultoj kaj blasfemaĵoj.
172. La suno sendis freŝan varmon sur la teron, ĝiaj ridoj disrampis en ĉiujn vejnojn de la homa korpo.
173. Homoj, kiel kutime, lasis sin trompi de la unuaj varmaj sunsalutoj kaj tiu efemera printempa refreŝigo ornamas ĉies vizaĝon per rideto kaj kontento.
174. Ŝvitgutoj aperis sur lia frunto kaj la misteraj fajreroj plue brilis en liaj okuloj.
175. Subite okazis io tre terura, kio frostigis la sangon en miaj vejnoj.
176. Mi sulkigis mian frunton kvazaŭ mi meditus pri io ege grava.
177. Antaŭ mi staris mia amiko, kiu estas ĝisoste malseka de la pluvo.
178. Iam li estis vokita por kuraci knabinon malsanan je malario. Sed oni vokis lin tre malfrue, kaj la juna pacientino mortis. Li devis rigardi la agonion de la knabineto kaj la postan preskaŭan freneziĝon de ŝia patrino. ŝiaj dolorkriegoj lin akompanis dum multaj semajnoj.
179. Profunda saĝo ŝprucas el la proverbo.
180. Oni klopodos, ke ĉiu verdstelulino trovu tie sian destinon kaj destiniton. Mi proponas eĉ starigi tie specialan dumkongresan svatoficejon.
181. Ĉiu esperantisto antaŭ la edziĝo prezentas al sia fianĉino unu kondiĉon: ŝi devas ellerni Esperanton, sen tio li ne edziĝos.
182. Neniun lingvon mi tiel flame ekamis kiel Esperanton. Ĝi estas belega lingvo, genia kreaĵo! Kaj tiel simpla, tiel facila!
183. Peko kaj eraro estas ecoj de l'homaro.
184. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
185. Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo.
186. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj, la proverboj enhavas grandan trezoron de popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per perfekta konado de la lingvo.
187. “Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.”
188. Turisto vizitis ekspozicion de pentraĵoj kaj parolis al sia amiko:
- Tiu ĉi pentraĵo estas vere realisma. Ĝi vekas mian apetiton.
La konulo demandis:
- Kiel eblas, ke sunsubiro vekas vian apetiton?
La turisto respondis:
- Ĉu tio estas sunsubiro? Mi pensis, ke tio estas fritita ovo!
189. Ŝi tenis ĝin en la manoj kaj ĝojaj larmoj perlis sur la vangoj.
190. -Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugilojn?
- Jes.
- Ili do povas flugi.
- Certe.
- Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?
- Kial tia demando?
- Hieraŭ paĉjo kisis ŝin kaj nomis ŝin 'anĝelo mia'.
- Ŝi forflugos morgaŭ matene.
191.
-Ĉu vi diros al mi, kiu estas la vojo al la malliberejo?
- Volonte. Ĉu vi vidas jen unu sinjoron! Nu forprenu de li la poŝhorloĝon kaj oni kondukos vin en la malliberejon.
192. Se neniam pluvos, neniam ĉielarko aperos.
193. Ni homoj por ĉiam konservas el nia pasinteco periodojn kaj lokojn, kies fortaj impresoj influas nian vivon, estas por ni ĉiam neklarigebla fakto.
194. Bonvolu scii, ke mi tamen volas esti via fidela samideano kaj neniam perdos mian preskaŭ 60 jaran esperantistecon ĝis mi iam ellasos mian lastan spiron.
195. Tranĉilo pli akriĝas, nur frotiĝante kun alia tranĉilo.
196. Ni ne devas honti, sed tiuj, kiuj volas doni al la mondo nur unu lingvon kaj nur unu kulturon, devas honti.
197. La bovo forgesis, ke ĝi bovido estis.
198. Mi forgesis lian voĉon eĉ tiom amitan de mi
199. Mi ĉion forgesis post tiu tago, mi ĉion forgesis kun miaj amataj amikoj, sed liaj vortoj sonas, sonas en la koro ĉiam, eĉ nun, dolore kiel la funebra sonorilego, kiel la martelo eniganta najlojn en la ĉerkan kovrilon.
200. La plej grava ideo de Zamenhof estis la unuiĝo de la tuta homaro. Esperanto estis nur la lingva flanko de tiu ideo. La alia flanko estis filozofia kaj religia.
201. Celo de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
a) Disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
b) Agadi por la solvo de lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon.
c) Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materialajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.
ĉ) Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.


  : Rec.   : List

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0