"중급반/Meza kurso"

 Login  Join

:: MESAGHO DE BAN KI-MOON OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE PLI AGHAJ PERSONOJ
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-10-01 06:35:52, Hit : 213, Rec. : 19


En 1990 Unuighintaj Nacioj proklamis la 1-an de oktobro la Internacia Tago de Pli Aghaj Personoj. Jen la mesagho de la Ghenerala Sekretario de UN okaze de la chi-jara Tago de Pli Aghaj Personoj.


Rapida agha kresko de la tutmonda loghantaro kaj daura pligrandigho de la homa vivogamo reprezentas unu el la plej profundaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj transformighoj de nia epoko.  Tiuj demografiaj shanghoj havos sian efikon che chiu komunumo, familio kaj persono.  Ili postulas repripensi la manieron lau kiu la individuaj homoj vivas, laboras, planas kaj lernas tra siaj vivodauroj, kaj reinventon de la socia sinmastrumado.

Ekformante la evoluigan programon de Unuighintaj Nacioj por la periodo post la jaro 2015, ni devas koncepti novan paradigmon, kiu harmoniigas demografian aghighon kun ekonomia kaj socia kresko, kaj protektas la homajn rajtojn de pli aghaj personoj.  Ni chiuj – individue kaj kolektive – respondecas pri inkluzivo de pli aghaj personoj en la socion, chu per disvolvo de atingeblaj transporto kaj komunumoj, chu per certigo de haveblo de aghotaugaj sanecaj kaj sociaj servoj, chu per livero de adekvata sociprotekta minimumo.

La nuna jaro markas la dekan datrevenon de akcepto de la Madrida Internacia Agadplano pri Aghigho. Dum kreskas la proporcio de pli aghaj homoj en la socio, la kuragha perspektivo, kiun ghi prezentis – ke ni konstruu socion por chiuj aghoj – estas chiam pli lau-tema.

Longvivado estas granda atingo de la publika sano, ne ia socia au ekonomia deficito.  Je tiu chi Tago de Pli Aghaj Personoj, ni dedichu nin al sekurigo de la bonfarto de pli aghaj homoj kaj al varbado de ilia signifohava partopreno en la socio, tiel ke ni chiuj profitu el iliaj scioj kaj kapabloj.

Ban Ki-moon


  : Rec.   : List

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall