LEE Jungkee
(Homepage) |
2015-08-22 12:05:48, Hit : 1,662, Rec. : 210 |

uea-membroj¿¡°Ô
En Gazetaraj Komunikoj de UEA estis hodiau dissendita la informo pri la definitiva nombro de alighintoj al la 100-a UK en Lillo. La tuta teksto legeblas che http://www.uea.org/gk/586a1
Por tiuj, kiuj interesighas pri ciferoj kaj ilia evoluo, mi elfosis la nombrojn de alighintoj al la 83-a UK en Montpeliero en 1998. Al tiu UK alighis 3133 kongresanoj el 70 landoj, t.e. 435 (16,1%) pli ol al la chi-jara UK, kiu havis 2698 alighintojn el 80 landoj. Definitiva laulanda statistiko ne estis farita en 1998, sed en la tiama Kongresa Libro aperis statistiko pri 2852 kongresanoj. Sube mi listigas la landojn menciitajn en la komuniko pri Lillo kaj aldonas post la streketo la respektivan nombron el la statistiko de la Kongresa Libro de Montpeliero. (Ke ambau nombroj de Francio estas samaj, ne estas mistajpo!)
Francio (724 - 724), Germanio (200 - 177), Japanio (171 - 250), Brazilo (124 - 68), Pollando (115 - 167), Belgio (95 - 95), Chinio (95 - 30; inkluzive de 1 - 0 el Honkongo kaj 6 - 0 el Tajvano), Italio (89 - 145), Nederlando (79 - 87), Britio (59 - 76), Korea Resp. (57 - 18), Hispanio (56 - 100), Rusio (51 - 181), Svislando (50 - 53), Chehhio (49 - 67), Hungario (48 - 25), Usono (48 - 40), Danio (43 - 24), Finnlando (41 - 55), Litovio (38 - 57), Svedio (38 - 53), Irano (28 - 9), Kanado (26 - 6), Meksiko (26 - 0), Slovakio (26 - 19), Norvegio (22 - 17) kaj Ukrainio (20 - 9).
Krome, en la statistiko pri Lillo malpli ol 20 alighintoj estas el jenaj landoj, el kiuj al Montpeliero alighis almenau 20 homoj: Estonio (6 - 26), Bulgario (18 - 20) kaj Kroatio (10 - 20).
Mi lasas al la leganto la plezuron fari siajn konkludojn kaj interpretojn pri la evoluo de la ciferoj de unuopaj landoj dum la 17 jaroj, kiuj pasis post Montpeliero.
Osmo Buller |
|
|