'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 베닌 에스페란토 청년회
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-23 19:31:57, Hit : 469, Rec. : 74

Relanchi la neaktivan junularan sekcion.


Raporto pri la elekto de la provizora estraro de la junulara  sekcio (BOJE).

La 11an de auxgusto okazis en la duagrada lernejo de Adohoun gxenerala asembleo por elekti provizoran estraron de (BOJE) . Tiu asembleo estas la rezulto de du antauxaj  kunvenoj de gejunuloj. Cxio komencigxis je 9a horo. Venis cxirkaux 50 gejunuloj de diversaj kluboj, precipe el la regiono d’Athiémé, de Ouédémé, de Lokossa kaj de la vilagxo Koghi. Ankaux cxeestis kelkaj observantoj kiel gepatroj kaj unu sola membro de la estraro de ABeE (landa asocio). Dekomence la iniciantoj de la renkonto prezentis BOJE kaj ghia estraro. Poste ni rediskutis pri kiel BOJE devu funkcii. Multaj proponis ke estu regule renkontigho de membroj de la estraro, por ke la movado estu vigla. Aliaj proponas ke BOJE agadu laux ghia propra programo, ne laux tiu de ABeE. Kiam oficiala estraro estos elektita, ghi prizorgos tiujn proponojn. Kelkaj partoprenantoj ecx atentigis ke BOJE ne finance dependu de ABeE aux de la subvencio de UEA tra ABeE. Post unu hora intersxangxo, venis tempo por elekti la provizoran estraron. Sed antaux tio, necesas elekto-komisiono. Tri homoj (Norbert, Clotilde kaj Isidore) estis elektita por tio. La observantoj ne rajtis vocxdoni.
Cxefa rolo de la elektita provizora estraro estas relancxi kaj vigligi la junulara sekcio okazo de asembleo por la oficiala estraro de BOJE. Ghi prizorgos al bona funkciado de cxiu loka klubo, kotizo, instruado kaj propagando en lernejoj por interesigi gejunulojn alighi al BOJE. La estraro promesis raporti regule pri la agado. Cxar la prezidento kaj la sekretario volontulas cxe AO, ili aparte aktualigos la kreitan retpaghon de BOJE kaj eventuale tiun de ABeE laux peto de ties prezidento Latifou.

                             Provizora estraro de BOJE
-         Prezidanto : Gnancadja Bernard
-         Sekretario : Agbassou  Emile
-         Vic-sekretario : Adjalla  Augustin
-          Kasistino : Lawson   Océanie
-   Organizanto: Degbey Rigobert










Raporto pri zamenhofa tago 2009





Sabato, la 19-an de Decembro 2009

Zamenhofa festotago en Benino      

                           PROGRAMO :

Mateno :De la 8-a gxis la 10-a : Malfermo
                  1. Alparolado de la prezidanto de la Landa Asocio
                  2. Alparolado de la Gxenerala Sekretario de BOJE

           De la  10-a gxis la 12-a : Historio de L.L. Zamenhof prezentita de  Ezin Mechack el Glazoue

Posttagmezo : De la 12-a gxis la 13-a
                             *Vagado tra kelkaj partoj de la urbo Lokossa
                             * Mangxajxo

                          De la 13-a gxis la 14-a
                        1. Debato pri la graveco de komunikado inter esperantistoj gvidata de la Prezidanto de la Landa Asocio(Latifou).
                        2. Malfermo-grupa fotigxo kaj disigxo



Raporto pri la Zamenhofa festotago :

Sabate la 19-an de Decembro 2009, beninaj junaj esperantistoj rankontigxis cxe la Afrika Oficejo en Lokossa  por celebri la tradician Zamenhofan festotagon kiu simbolas la datrevenon de la naskigxdato de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto.Tiun arangxon okazigis Benina Organizo de Junaj Esperantistoj(BOJE), la junurala sekcio de la Landa Asocio (ABeE). En gxi partoprenis klubestraranoj kun siaj klubanoj. Ankaux cxeestis la estraranoj de Landa Asocio kaj invititaj gravuloj. Cxe la malfermo, la prezidanto de la Landa Asocio Latifou GBADAMASSI alparoladis.. Sekvis la vortoj de la Gxenerala Sekretario de BOJE André GOKAN. Poste, S-ro EZIN Mechack, prezidanto de klubo Arigbo el Glazoue kaj kontrolisto cxe la kontrolkomisiono de la Landa Asocio iom prelegis  pri la historio de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Post tio, la partoprenantoj  trapasis kelkajn vidindajxojn de la Urbo de Lokossa. Verdire, la vagado tra la urbo estis alia grava etapo de la festotago. Dume, ili haltis kelkajn minutojn cxe la urbogxardeno por babiladi kaj kanti. La vagado finigxis cxe restoracio urbcentre kie okazis tagmangxado. Dum ili mangxis kaj trinkis, la cxeestantoj auxdis melodian muziksonon fare de gitaristo kiun oni hazarde renkontis surloke kaj kiu akceptis ludi gitaron kantante por agrabligi la momenton. Post la tagmangxado, oni revenis al la Afrika Oficejo por fermi la arangxon.
Verkis André GOKAN,
Gxenerala Sekretario de BOJE



Maldekstre prelegas André kun Latifou kaj Ezin Mechak.  En la dekstra foto estas pauxzo cxe publika gxardeno apud la duagrada lernejo de Lokossa.




André Gokan
Volontulo che AO
BP 416, Lokossa-Mono
Tel: 00229-22410229 (bonvolu lasi mesaghon, se mi forestas)


  : Rec.   : List

900   영어로 에스페란토 배우기    LEE Jungkee 2016/01/01 69 1219
899   KONKURSO! LA VARBADO DE EMBLEMO POR LA SEULA UK 2017    LEE Jungkee 2015/11/16 67 1098
898   16-a Esperanto-Kongreso de Tyugoku kaj Sikoku    LEE Jungkee 2015/11/07 63 1046
897   헝가리 문학선집 (PDF 파일)    LEE Jungkee 2015/10/28 96 1370
896   6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016    LEE Jungkee 2015/10/27 68 439
895   La Siberia Projekto    LEE Jungkee 2015/10/27 59 559
894   Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago 15-a de decembro    LEE Jungkee 2015/10/27 66 410
893   Gvidlibro de Ŭonbulismo    LEE Jungkee 2015/10/27 66 538
892   Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitra    LEE Jungkee 2015/10/26 74 440
891   Emblemkonkurso: anonco de rezultoj    LEE Jungkee 2015/10/26 75 421
890   Emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto    LEE Jungkee 2015/10/26 50 369
889   의사 에스페란티스토를 위한 소식    LEE Jungkee 2015/10/24 75 445
888   경희대 학보 개재 기사    LEE Jungkee 2015/10/09 71 692
887   Helpopeto por afrika muzikisto    LEE Jungkee 2015/09/25 67 460
886   Gratulas naskiĝon de nova teamo de Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2015/09/24 50 316
885   니트라 101차 대회 홍보 영상    LEE Jungkee 2015/09/15 85 632
884   Irana bulteno . 2015. 9    LEE Jungkee 2015/09/14 116 639
883   Invito al 9a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio    LEE Jungkee 2015/09/09 56 321
882   Bulteno, Esperanto en Azio (N-ro 88)    LEE Jungkee 2015/09/07 81 625
881   Sporta grupo MELS donacis 200 eurojn por la 6-a Afrika Kongreso    LEE Jungkee 2015/09/03 96 455
880   Kampanjo por sukcesigi la 6-an Afrikan Kongreson en 2016    LEE Jungkee 2015/09/01 77 453
879   Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/31 57 346
878   47차 한국에스페란토 대회    LEE Jungkee 2015/08/26 95 532
877   'La 11-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'    LEE Jungkee 2015/08/25 78 489
876   Korea Resp. (57 - 18),    LEE Jungkee 2015/08/23 97 469
  베닌 에스페란토 청년회    LEE Jungkee 2015/08/23 74 469
874   Staistika komparo inter 1998 kaj 2015    LEE Jungkee 2015/08/22 91 478
873   [네마 박용승] [오후 9:47] [에스페란토 표기법에 대한 교육부의 안내방침]    LEE Jungkee 2015/08/21 65 632
872   무료 에스페란토 작품 내려 받는곳    LEE Jungkee 2015/08/21 73 794
871   Esperanto plu disvastiĝas - 100 000 Esperanto-parolantoj ĉe Duolingo    LEE Jungkee 2015/08/21 47 336

    : List 1 [2][3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall