'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-31 07:53:46, Hit : 453, Rec. : 73

Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE

Karaj geamikoj,

Cento da afrikanoj arde deziras partopreni en la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE-6), kiu okazos en Rumonge, sude de Burundo, de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2016, kunlige kun la tria afrika AMO-seminario de UEA. Ili ĉiuj estas progresemaj esperantistoj kaj reprezentontoj el afrikaj landaj asocioj kaj kluboj.  AKE-6 estas okazaĵo por la partoprenontoj studi la problemojn de la movado en Afriko, labori, lerni, malkovri kaj fortigi la amikajn rilatojn inter ili.

La aliĝkotizo de la kongreso estas de 2 ĝis 10 eŭroj por afrikanoj. Malgraŭ relative modestaj kotizoj, multas samideanoj en la kontinento, kiuj ne sukcesos pagi siajn vojaĝkostojn al la kongreso. Kial ni ne helpu al tiuj geamikoj aŭ al la kongreso mem? Sufiĉas sendi donacon de 20 eŭroj aŭ pli al la konto Afriko ĉe UEA kun indiko "AKE-2016".  Por pli da informoj oni bonvolu skribi  al : ake-2016@yahoogroupes.fr.

Danke al viaj donacoj, inter la meritplenaj afrikanoj sufiĉe multe da esperantistoj estos invitotaj prioritate el la najbaraj landoj, kie la movado estas relative forta. Vi povos ankaŭ rekte pagi por la invitoto la vojaĝbiletojn kaj sendi al li aŭ ŝi, se vi dezirus. Ĉiukaze, vi rajtos peti de la organizantoj de la 6-a AKE informojn pri tiuj subvenciotoj kaj raportojn pri la kongreso. Ni certas, ke via bonvola aliĝo al tiu ĉi kampanjo brile kontribuos verdigi  Afrikon.

La partoprenontoj de AKE-6 estas vervaj kaj aktivemaj. Bonvolu senhezite helpi al tiuj afrikaj semoj floriĝi en la Esperanto-komunumo. La movado jam staras sur bonaj reloj en la kontinento. Moralan aliĝon al la 6-a AKE ankaŭ ni tre bonvenigos, same kiel materialojn por premii diversajn dumkongresajn ludojn kaj kvizojn.

Firme kredante, ke la sukceso de la 6-a AKE fariĝos fundamento de iam okazonta UK en Afriko,  ni anticipe kaj kore dankas vian enviciĝon.

Adjévi Adjé, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

​Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko  



  : Rec.   : List

899   영어로 에스페란토 배우기    LEE Jungkee 2016/01/01 120 1939
898   KONKURSO! LA VARBADO DE EMBLEMO POR LA SEULA UK 2017    LEE Jungkee 2015/11/16 112 1772
897   16-a Esperanto-Kongreso de Tyugoku kaj Sikoku    LEE Jungkee 2015/11/07 104 1685
896   헝가리 문학선집 (PDF 파일)    LEE Jungkee 2015/10/28 152 2056
895   6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016    LEE Jungkee 2015/10/27 120 605
894   La Siberia Projekto    LEE Jungkee 2015/10/27 109 723
893   Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago 15-a de decembro    LEE Jungkee 2015/10/27 116 575
892   Gvidlibro de Ŭonbulismo    LEE Jungkee 2015/10/27 114 713
891   Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitra    LEE Jungkee 2015/10/26 117 597
890   Emblemkonkurso: anonco de rezultoj    LEE Jungkee 2015/10/26 125 586
889   Emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto    LEE Jungkee 2015/10/26 63 478
888   의사 에스페란티스토를 위한 소식    LEE Jungkee 2015/10/24 120 597
887   경희대 학보 개재 기사    LEE Jungkee 2015/10/09 118 872
886   Helpopeto por afrika muzikisto    LEE Jungkee 2015/09/25 107 623
885   Gratulas naskiĝon de nova teamo de Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2015/09/24 63 419
884   니트라 101차 대회 홍보 영상    LEE Jungkee 2015/09/15 127 807
883   Irana bulteno . 2015. 9    LEE Jungkee 2015/09/14 163 804
882   Invito al 9a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio    LEE Jungkee 2015/09/09 66 432
881   Bulteno, Esperanto en Azio (N-ro 88)    LEE Jungkee 2015/09/07 133 784
880   Sporta grupo MELS donacis 200 eurojn por la 6-a Afrika Kongreso    LEE Jungkee 2015/09/03 142 621
879   Kampanjo por sukcesigi la 6-an Afrikan Kongreson en 2016    LEE Jungkee 2015/09/01 118 609
  Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/31 73 453
877   47차 한국에스페란토 대회    LEE Jungkee 2015/08/26 147 703
876   'La 11-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'    LEE Jungkee 2015/08/25 128 659
875   Korea Resp. (57 - 18),    LEE Jungkee 2015/08/23 142 643
874   베닌 에스페란토 청년회    LEE Jungkee 2015/08/23 127 644
873   Staistika komparo inter 1998 kaj 2015    LEE Jungkee 2015/08/22 144 649
872   [네마 박용승] [오후 9:47] [에스페란토 표기법에 대한 교육부의 안내방침]    LEE Jungkee 2015/08/21 107 814
871   무료 에스페란토 작품 내려 받는곳    LEE Jungkee 2015/08/21 126 994
870   Esperanto plu disvastiĝas - 100 000 Esperanto-parolantoj ĉe Duolingo    LEE Jungkee 2015/08/21 65 469

    : List 1 [2][3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0