'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 21-an de julio(sab), 2012 / Inaŭgura tago en Kunming
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-07-22 04:16:34, Hit : 337, Rec. : 46
- Download #1 : malfermo.JPG (224.5 KB), Download : 6

- Download #2 : kun_negeta.JPG (182.3 KB), Download : 9


Je la 9-a kaj duono komenciĝis inaŭguro por la 45-a Konferenco de ILEI.
Ne nur esperantistoj sed ankaŭ gestudentoj de la univ. plenigis la halon.
La koruso de la studentoj de Arta kolegio kantis himnon La Espero, kio estis tre impona kaj kortuŝa.
Post la malferma ceremonio, oni havis komunan fotadon.
Post tagmaĝo, mi ĉeestis en la faka kunsido 'Prezento pri la resaniga metodo de Taijiquan.
La preleganto estas mia malnova amiko s-ro ZHANG Jiping,kiun mi renkontis en Harbino antaŭ kelkaj jaroj.
Daŭre en la sama ĉambro estis prelego kaj diskuto kun la temo 'Enkonduka diskuto pri la konferenca temo', kiun prez. de ILEI Stefan MacGill prezidis.
En la kunsido, mi parolis pri malfacilo de lingva lernado de azianoj pro manko de koncepto pri gramatikaj vortoj.
Vespere estis Konferenca bankedo, en kiu oni frandis bongustaĵon kaj amikiĝis kun eksterlandaj samideanoj.
Nokte, mi ŝanĝis mian dormĉambron adiaŭinte Nema kaj Globo al s-ro Robert Moerbeek,kiu estas fame konata esperantisto el Nederlando.
======================================================================

Malfermo de la ILEI-konferenco:

Senprecedence altnivela akcepto

Pli frue hodiaŭ, la solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo. La unua preleganto estis la antaŭa vic-estro de la provinco Junnan, s-ro Liang Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: ‘Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo.’
Responde, la Prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, unue dankis al s-ro Liang pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Plia danko direktiĝis al s-ro Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj Prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la signifa materia kaj arta helpo de la kolegio por nia aranĝo. Li plie skizis la historion de ILEI-konferencoj – ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per kelkaj observoj pri arto kaj komunikado: la konferenca temo.
La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: ‘Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo.’
Venis la vico de la organiza komitato, nome de LKK parolis s-ino Gong Xiaofeng (Arko), kiu aldonis sian bonvenigon al la partoprenantoj el 19 landoj.
La landajn salutojn prezentis du personoj: Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la ne-aziaj.

Antaŭ la solena malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj la kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiaj kontaktoj ĝis nun ne ekzistas. Tio povus eĉ inkluzivi reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de art-instruistoj. Klare en ĉi tiu regiono, ni havas malferman sintenon al Esperanto kaj eblojn demonstri ĝiajn praktikajn eblojn.

De post tiam okazis la unua komitatkunsido, kaj spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio. Pri tio kaj pli ni raportos en postaj komunikoj.


--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI


  : Rec.   : List

629   5-an de aŭg(dim), 2012 / De Hanojo al Inchon    LEE Jungkee 2012/08/08 55 347
628   4-an de aŭg(sab), 2012 / La kongreso fermiĝis. Kongresa Rezolucio    LEE Jungkee 2012/08/04 60 376
627   3-an de aŭg(ven), 2012 / Plenokupita tago    LEE Jungkee 2012/08/04 57 332
626   2-an de aŭg(ĵaŭ), 2012 / Tago de Ŭonbulisma faka kunsido kaj...    LEE Jungkee 2012/08/03 56 341
625    1-an de aŭg(mer), 2012 / Tago de koreaj partoprenantoj    LEE Jungkee 2012/08/02 51 337
624   31-an de julio(mar), 2012 / Pluraj programeroj    LEE Jungkee 2012/08/01 52 322
623   30-an de julio(lun), 2012 / Kleriga lundo kaj Bankedo    LEE Jungkee 2012/08/01 59 341
622    29-an de julio(dim), 2012 / La 79-a Universala Kongreso en Hanojo inaŭguri...    LEE Jungkee 2012/07/29 53 343
621   28-an de julio(sab), 2012 / En la komitata kunsido    LEE Jungkee 2012/07/29 43 345
620   27-an de julio(ven), 2012 / Forlaso de Kunming al hanojo    LEE Jungkee 2012/07/28 47 310
619   26-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Tago de Fermo de la 45-a ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/27 40 329
618   25-an de julio(mer), 2012 / Tago de Simpozio    LEE Jungkee 2012/07/25 47 331
617   24-an de julio(mar), 2012 / Buntaj programeroj    LEE Jungkee 2012/07/25 42 319
616   23-an de julio(lun), 2012 / 2-a ISOA malfermiĝis    LEE Jungkee 2012/07/23 56 328
615   22-an de julio(dim), 2012 / Ekskurso al Ŝtona Arbaro    LEE Jungkee 2012/07/22 46 324
  21-an de julio(sab), 2012 / Inaŭgura tago en Kunming    LEE Jungkee 2012/07/22 46 337
613   nokte en la 20-a de julio(ven), 2012 / En la urbo Kunming    LEE Jungkee 2012/07/21 54 333
612   20-an de julio(ven), 2012 / Starto al Kunming por ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/20 53 341
611   18-an de julio(mer), 2012 / Lasta kurso de meza klaso en julio    LEE Jungkee 2012/07/18 58 336
610   17-an de julio(mar), 2012 / Kun Radiko kaj Ŝafina tage    LEE Jungkee 2012/07/17 49 323
609   16-an de julio(lun), 2012 / Post renkontiĝo en Daejon    LEE Jungkee 2012/07/16 46 308
608   12-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Bona starto de Rondo Verdulo    LEE Jungkee 2012/07/13 47 360
607   11-an de julio(mer), 2012 / Nova ĉambro 'Rondo Verdulo'    LEE Jungkee 2012/07/12 52 325
606   10-an de julio(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/07/10 42 320
605   9-an de julio(lun), 2012 / Unua tago de 247-a kurso ĉe SEK    LEE Jungkee 2012/07/09 51 332
604   8-an de julio(dim), 2012 / En mia nova domo    LEE Jungkee 2012/07/08 57 327
603   7-an de julio(sab), 2012 / Tago de 247-a kurso    LEE Jungkee 2012/07/07 60 316
602   6-an de julio(ven), 2012 / Aĉetis modernan aparaton    LEE Jungkee 2012/07/07 50 312
601   5-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Sonbendigi aldonaĵon de la libro    LEE Jungkee 2012/07/05 56 319
600   3-an de julio(mar), 2012 / Donacaĵo de Nepre    LEE Jungkee 2012/07/03 55 326

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8][9] 10 ..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0