'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 25-an de julio(mer), 2012 / Tago de Simpozio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-07-25 22:43:38, Hit : 330, Rec. : 47

Hodiaŭ estas Tago de Simpozio.
Kutime, dum la ILEI-konferenco, okazas simpozio,kiun ILEI kaj loka universitato komune okazigas.
Hodiaŭ pluraj profesoroj kaj docentoj, kiuj ne estas esperantistoj, prelegis pri 'Komunikado'.
Mi rimarkis, ke LKK tre saĝe invitis ĉefe docentojn, kies dankmono povus esti pli eta kompare kun tiu de profesoroj, sed enhavo estis sufiĉe freŝa kaj riĉa.
Mi persone donacis mian libron al unu el la prelegantoj.
Vespere, oni havis ludon kun fajro-lanterno, sed pro forta vento la unua lanterno flugis al la arbo,kio maltrankviligis ĉiujn, tial oni rezignis ludi kun lanterna balono.
Morgaŭ jam Natura kaj Verina forlasos nin, tial vespere ni havis kunsidon por adiaŭi ilin.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
UNIVERSITATA SIMPOZIO altiris lingvo-specialistojn

Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia ĉiujara konferenco starigu dialogon kun ne-esperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj, kulturo aŭ iu aspekto de la konferenca temo. Tio realiĝis en tuttaga simpozio en la 25a de julio 2012, kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: ‘La arto de komunikado, komunikado de artoj’. La temo aparte aktualas en la provinco Yunnan, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj.

La prelegoj okazis en du lingvoj, la ĉina kaj Esperanto. Tradukitaj tekstoj estis montritaj ekrane por rapidigi la progreson kaj permesi seninterrompan paroladon. Diskuto-tempo restis post ĉiu prelego. La 150-seĝa aŭditorio estis tute plena tra la tago, kies programo disvolviĝis jene:

Prof. LIU Xuxiang, Universitato de Yunnan, Instituto de Supera Edukado:
“Edukado en transkultura komunikado”  (Ĉinlingve)
Penny VOS, Jennifer BISHOP, ILEI, Aŭstralio:
“Invito al la Tuta Vasta Mondo” – nova projekto kaj instruplano (en Esperanto)

XU Shaohua, vicprofesoro de Teknologia Universitato de Kunming,
“Konfrontiĝi al problemo: studo de kulturaj diferencoj en la transkultura komunikado inter Ĉinio kaj la Okcidento”  (Ĉinlingve)
Ronald J. GLOSSOP, ILEI, Usono:
“Kiel artistoj povas antaŭenigi pacan mondon”  (en Esperanto)

S-ro YUAN Hongyu, prezidanto de Yuunan-a Esperanto-Asocio,
“Yunnan bezonas Esperanton”  (Ĉinlingve)
Mireille GROSJEAN, ILEI, Svislando,
“Klasointerŝanĝoj: konatiĝstrategio kun lingva, socia kaj kultura aspektoj” (en Esperanto)
S-ro ZHOU Hong, docento, PhD kandidato, Universitato de Yunnan,
“La akordo de la animo kaj artoj” (Ĉinlingve)
DU Shengyan kaj LI Mei, magistraj kandidatoj,
“Lingvo kaj personeco”  (Ĉinlingve)
S-rino XIE Min, docento, La profesia artkolegio de Kunming,
“Scioj – Konsento – Rekono: Artaj Valoroj en la Transkultura Komunikado” (Ĉinlingve)
Alan BISHOP, Monash University, Victoria, Australio, “La edukado pri valoroj en matematikaj kaj sciencaj klasĉambroj” (en Esperanto)

La prelego de s-ro YUAN Hongyu estas jam akirebla en la retejo de ILEI, www.ilei.info, ĉe la enira paĝo, sub ‘Novaĵoj’ en la formo de elŝutebla PDF-dokumento. Aldone al la teksto aperas bildoj kaj mapoj. Ĝi interese donas koncizan superrigardon pri la kultura, lingva kaj etna bunteco de la gastiganta provinco Yunnan.
La ĉinaj referantoj, plejparte junaj, ricevis informojn pri Esperanto, pere de la tiulingvaj prezentaĵoj kaj ankaŭ pro la diskutoj kaj koridoraj interparoloj. Entute sukcesa aranĝo, organizita grandparte de la Kunminga Arta Kolegio, kie okazis la simpozio.




  : Rec.   : List

629   5-an de aŭg(dim), 2012 / De Hanojo al Inchon    LEE Jungkee 2012/08/08 55 346
628   4-an de aŭg(sab), 2012 / La kongreso fermiĝis. Kongresa Rezolucio    LEE Jungkee 2012/08/04 60 376
627   3-an de aŭg(ven), 2012 / Plenokupita tago    LEE Jungkee 2012/08/04 57 331
626   2-an de aŭg(ĵaŭ), 2012 / Tago de Ŭonbulisma faka kunsido kaj...    LEE Jungkee 2012/08/03 56 340
625    1-an de aŭg(mer), 2012 / Tago de koreaj partoprenantoj    LEE Jungkee 2012/08/02 51 336
624   31-an de julio(mar), 2012 / Pluraj programeroj    LEE Jungkee 2012/08/01 52 321
623   30-an de julio(lun), 2012 / Kleriga lundo kaj Bankedo    LEE Jungkee 2012/08/01 59 340
622    29-an de julio(dim), 2012 / La 79-a Universala Kongreso en Hanojo inaŭguri...    LEE Jungkee 2012/07/29 53 342
621   28-an de julio(sab), 2012 / En la komitata kunsido    LEE Jungkee 2012/07/29 43 344
620   27-an de julio(ven), 2012 / Forlaso de Kunming al hanojo    LEE Jungkee 2012/07/28 47 309
619   26-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Tago de Fermo de la 45-a ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/27 40 328
  25-an de julio(mer), 2012 / Tago de Simpozio    LEE Jungkee 2012/07/25 47 330
617   24-an de julio(mar), 2012 / Buntaj programeroj    LEE Jungkee 2012/07/25 42 318
616   23-an de julio(lun), 2012 / 2-a ISOA malfermiĝis    LEE Jungkee 2012/07/23 56 327
615   22-an de julio(dim), 2012 / Ekskurso al Ŝtona Arbaro    LEE Jungkee 2012/07/22 46 323
614   21-an de julio(sab), 2012 / Inaŭgura tago en Kunming    LEE Jungkee 2012/07/22 46 337
613   nokte en la 20-a de julio(ven), 2012 / En la urbo Kunming    LEE Jungkee 2012/07/21 54 332
612   20-an de julio(ven), 2012 / Starto al Kunming por ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/20 53 339
611   18-an de julio(mer), 2012 / Lasta kurso de meza klaso en julio    LEE Jungkee 2012/07/18 58 335
610   17-an de julio(mar), 2012 / Kun Radiko kaj Ŝafina tage    LEE Jungkee 2012/07/17 49 322
609   16-an de julio(lun), 2012 / Post renkontiĝo en Daejon    LEE Jungkee 2012/07/16 46 307
608   12-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Bona starto de Rondo Verdulo    LEE Jungkee 2012/07/13 47 359
607   11-an de julio(mer), 2012 / Nova ĉambro 'Rondo Verdulo'    LEE Jungkee 2012/07/12 52 324
606   10-an de julio(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/07/10 42 319
605   9-an de julio(lun), 2012 / Unua tago de 247-a kurso ĉe SEK    LEE Jungkee 2012/07/09 51 331
604   8-an de julio(dim), 2012 / En mia nova domo    LEE Jungkee 2012/07/08 57 326
603   7-an de julio(sab), 2012 / Tago de 247-a kurso    LEE Jungkee 2012/07/07 60 315
602   6-an de julio(ven), 2012 / Aĉetis modernan aparaton    LEE Jungkee 2012/07/07 50 312
601   5-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Sonbendigi aldonaĵon de la libro    LEE Jungkee 2012/07/05 56 318
600   3-an de julio(mar), 2012 / Donacaĵo de Nepre    LEE Jungkee 2012/07/03 55 325

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8][9] 10 ..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0