'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 26-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Tago de Fermo de la 45-a ILEI konferenco
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-07-27 07:26:06, Hit : 328, Rec. : 40

Je la 9-a kaj 30, mi havis prelegon kun la temo 'Kiel funkciigu Kulturcentron' kiel unu el programeroj. Mi prezentis ĝisnunan iradon de SEK kaj ĝian funkciadon al la ĉeestantoj.
Posttagmeze, je la 2-a komenciĝis Lingva Foiro, en kiu oni prezentis sian nacian lingvon.
Aparte mi dankas al S-roj Vigla kaj Brila, kiuj vigle kaj brile. Korajn dankojn.
Vespere okazis Ferma ceremonio kaj pompa kaj grandskala prezentado fare de la profesoroj kaj gestudentoj de la Univ. Kunming Arta.
Se ne estus helpo kaj kunlaboro, la konferenco ne povus okazi.
Mi kore dankas al la univ. kaj LKK-anoj.
Hazarde hodiaŭ estas la ĝusta la tago, en kiu La unua libro estis publikigita de D-ro Zamenhof.
==========================================================



Impona fino al belega semajno

Finiĝas jam la lasta tago de la 45a Konferenco de ILEI, kiu plurkiale restos memorinda kaj rekorda en la vico de tiuj aranĝoj. La tago komenciĝis per forumo pri estontaj planoj, sekvita de la lasta komitatkunsido, en kiu tria nova azia landa sekcio estis akceptita – Nepalo. Posttagmeze okazis sukcesa Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj; tio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio.
Vespere okazis la solena fermo kaj adiaŭa koncerto. Denove, restis neniu libera sidloko en la 300-seĝa aŭditorio kaj ĉio estis filmita. Parolis unue la prezidanto de ILEI, kiu esprimis la kontenton kaj dankon de la partoprenintoj, kiuj ja povis vidi tra la semajno kolegiajn artisto-studentojn, kiuj evidente lernadis kaj ekzercadis kun ĝojo kaj sindediĉo. Li konigis la finsumon de aliĝintoj (113) kaj partoprenintoj (104). Sekve temas grandmarĝene pri la plej granda ekstereŭropa konferenco iam ajn, kaj – superante Kopenhagon – la plej granda konferenco de la lastaj 26 jaroj. Sekvis dankoj kaj donacoj – al la kolegio, LKK, prelegintoj, komitataj kaj pliaj helpintoj. Restis kun la ĉina sekcio kaj la kolegio bona kolekto de ligaj eldonaĵoj.
Lastan prelegan lokon ricevis la prezidanto de la arta kolegio, s-ro Duan Yongxing, kiu en Esperanto elkore gratulis nin pro la fruktoplenaj rezultoj de la konferenco kaj la simpozio. Li refoje esprimis deziron, ke la kolegio kaj ILEI povos longdaŭre kunlabori, laŭ konkretaj proponoj faritaj (kiujn ni anoncos poste). Fine de la parolo la du prezidantoj kune deklaris la fermon de la konferenco.
Sekvis 25-kapa koruso, kiu kantis la himnon laŭ vigla interpreto; tio servis kiel komencpunkto por la koncerto, kiu enhavis ĉefe kantajn erojn, sed kun ankaŭ imponaj dancprezentoj. La finon markis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiu videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno – bela memorigo pri la neforgeseblaj tagoj kune pasigitaj. Kronis la vesperon piroteknikaĵa spektaklo tuj ekster la koncertejo.


Rezolucio de la ILEI konferenco en Kunmingo


La 45a Konferenco de ILEI, okazinta inter la 20a kaj 26a de julio 2012 en Kunmingo, Ĉinio, kun 113 aliĝintoj el 19 landoj:

Deklaras sian entuziasman apogon al la nune diskutata Strategia Vizio de UEA; la Ligo kunlaboros en ĝia kompletigo en la formo de Strategia Plano.

Apogas la vizian reliefigon de demokrata decidado en la Asocio, la klara elstarigo de ĉefaj agadkampoj kaj de la aktivigo de membroj kaj la landaj kaj fake asocioj.

Subtenas la eneston de la grava principo de lingva justeco, kaj proponas enkadrigi ĝin en la ideon de tutmonda solidara socio.

Bonvenigas aparte la specifecon de la vizio, kiu antaŭvidas konkretajn subcelojn, kiuj estu realigeblaj, mezureblaj kaj ambiciaj.

Kaj laŭdas forte la planojn dediĉi pli el la asociaj rimedoj al progreso en la kernaj agadkampoj, inter kiuj klare troviĝas la edukado kaj instruado.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI



  : Rec.   : List

629   5-an de aŭg(dim), 2012 / De Hanojo al Inchon    LEE Jungkee 2012/08/08 55 347
628   4-an de aŭg(sab), 2012 / La kongreso fermiĝis. Kongresa Rezolucio    LEE Jungkee 2012/08/04 60 376
627   3-an de aŭg(ven), 2012 / Plenokupita tago    LEE Jungkee 2012/08/04 57 331
626   2-an de aŭg(ĵaŭ), 2012 / Tago de Ŭonbulisma faka kunsido kaj...    LEE Jungkee 2012/08/03 56 340
625    1-an de aŭg(mer), 2012 / Tago de koreaj partoprenantoj    LEE Jungkee 2012/08/02 51 336
624   31-an de julio(mar), 2012 / Pluraj programeroj    LEE Jungkee 2012/08/01 52 322
623   30-an de julio(lun), 2012 / Kleriga lundo kaj Bankedo    LEE Jungkee 2012/08/01 59 341
622    29-an de julio(dim), 2012 / La 79-a Universala Kongreso en Hanojo inaŭguri...    LEE Jungkee 2012/07/29 53 342
621   28-an de julio(sab), 2012 / En la komitata kunsido    LEE Jungkee 2012/07/29 43 345
620   27-an de julio(ven), 2012 / Forlaso de Kunming al hanojo    LEE Jungkee 2012/07/28 47 309
  26-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Tago de Fermo de la 45-a ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/27 40 328
618   25-an de julio(mer), 2012 / Tago de Simpozio    LEE Jungkee 2012/07/25 47 331
617   24-an de julio(mar), 2012 / Buntaj programeroj    LEE Jungkee 2012/07/25 42 318
616   23-an de julio(lun), 2012 / 2-a ISOA malfermiĝis    LEE Jungkee 2012/07/23 56 327
615   22-an de julio(dim), 2012 / Ekskurso al Ŝtona Arbaro    LEE Jungkee 2012/07/22 46 323
614   21-an de julio(sab), 2012 / Inaŭgura tago en Kunming    LEE Jungkee 2012/07/22 46 337
613   nokte en la 20-a de julio(ven), 2012 / En la urbo Kunming    LEE Jungkee 2012/07/21 54 332
612   20-an de julio(ven), 2012 / Starto al Kunming por ILEI konferenco    LEE Jungkee 2012/07/20 53 340
611   18-an de julio(mer), 2012 / Lasta kurso de meza klaso en julio    LEE Jungkee 2012/07/18 58 335
610   17-an de julio(mar), 2012 / Kun Radiko kaj Ŝafina tage    LEE Jungkee 2012/07/17 49 322
609   16-an de julio(lun), 2012 / Post renkontiĝo en Daejon    LEE Jungkee 2012/07/16 46 307
608   12-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Bona starto de Rondo Verdulo    LEE Jungkee 2012/07/13 47 360
607   11-an de julio(mer), 2012 / Nova ĉambro 'Rondo Verdulo'    LEE Jungkee 2012/07/12 52 324
606   10-an de julio(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/07/10 42 319
605   9-an de julio(lun), 2012 / Unua tago de 247-a kurso ĉe SEK    LEE Jungkee 2012/07/09 51 331
604   8-an de julio(dim), 2012 / En mia nova domo    LEE Jungkee 2012/07/08 57 327
603   7-an de julio(sab), 2012 / Tago de 247-a kurso    LEE Jungkee 2012/07/07 60 316
602   6-an de julio(ven), 2012 / Aĉetis modernan aparaton    LEE Jungkee 2012/07/07 50 312
601   5-an de julio(ĵaŭ), 2012 / Sonbendigi aldonaĵon de la libro    LEE Jungkee 2012/07/05 56 319
600   3-an de julio(mar), 2012 / Donacaĵo de Nepre    LEE Jungkee 2012/07/03 55 325

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8][9] 10 ..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0