'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 11-an de junio(lun), 2012 / Vizito de s-ro Hans el Nederlando
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-06-11 21:34:54, Hit : 357, Rec. : 50
- Download #1 : IMG_5266.JPG (208.8 KB), Download : 9

- Download #2 : IMG_5268.JPG (172.7 KB), Download : 8


En la kurso de progresantoj ĉe SEK, s-ro Hans (edzo de Planta) ĉeestis kaj kune legis du novelojn de Julian Modest (bulgara verkisto).
Ni havis agrablan tempon kun la klasanoj ; Radiko, Vigla, Perla kaj Feliĉa.
Post la kurso, mi akompanis s-ron Hans al la kliniko de d-ro Sonorilo, kies kliniko sidas en Ĉungmuro.
Mi intencis doni motivon al nove bakita samideano Sonorilo, kiu havis nur du fojajn kursojn ĉe SEK.
Espereble,li ekhavis motivon pro hodiaŭa eta renkontiĝo kun s-ro Hans.
Ankoraŭfoje mi kore dankas al mia kara amiko Hans, kiu bonvolis ĉeesti en la klaso.
======================================================================
                                              Negoco

1.Post la alveno  al balkana urbeto, la vivo de Demetro ŝanĝiĝis. Li dronis en la susuro de la montara torento, kiu fluis tra la urba placo kaj senlace ĝi kantis tage kaj nokte. Demetro gravuris la altaron de la nova templo 'Sankta Georgo;, la plafonojn de la malnova urbodomo, en kiu nun estas historia muzeo kaj komencis pentri ikonojn.

2. Sur strato 'Komerca' li luis metiejon. Tie estis la vendejoj de la metiistoj, kiuj faris arĝentajn kaj orajn ornamaĵojn, ujojn el kupro kaj argilo.
Kiom da li laboris, tiom da fajris en li la deziro krei, kaj vespere li estis la lasta, kiu forlasis la metiejon sur strato 'komerca'.
Demetro malŝlosis la pordon kaj ĝi grincis, kvazaŭ ĝojkriis.  Hodiaŭ li devis finprepari la ikonon de Dipatrino, kiun mendis Dragolov, la posedanto de hotelo 'Platano'.

3. Dragolov deziris donaci la ikonon al la monaĥejo kaj li mendis ĝin granda, peza, farita laŭ la ortodoksaj kanonoj.
Demetro iom levis la kapon kaj rigardis tra la fenestro por vidi kiu estas la interpretistino de la fremdlandanoj. Ĉu Neli?
De du semajnoj li ne vidis ŝin kaj jam senpacience li atendis ŝin.

4. Neli estas dudekses aŭ dudekok jara, eta, movema kiel montara truto. Neli vekis en Demetro emocion, kiu similis al plaŭdeta mineralakva fonto. Li ne povis kaŝi, ke li amas ŝin kaj eble ankaŭ Neli amis lin.
"Ĉu ni povas eniri kaj trarigardi vian metiejon?" Antaŭ foriri ili aĉetis ikonojn kaj lignogravuraĵojn. Multe da mono ili donis al Demetro.

5. Dum duonhora promenado de turistoj, ŝi kaj Demetro iris en la kafejon. Demetro deziris diri al ŝi, ke li intencas gravuri ŝin el ligno, sed li ne kuraĝis. Poste ili reeniris en la kafejon. La blanka robo de Neli tremis kiel lilio.
Demetro jam decidis diri al ŝi, ke li meditas pri ŝi ke li havas seriozajn intencojn kaj deziris proponi al ŝi edziĝon.

6. Pro la emocio lia buŝo estis seka kiel sablo.
"Al la fremdlandanoj plaĉas viaj ikonoj kaj lignogravuraĵoj, ili ĉiam aĉetas multe da ikonoj kaj lignogravuraĵoj... Ni dividos la gajnon de la vendado, ĉu ne, mi opinias, ke vi ne kontraŭstaras...
Ĉu tion ŝi deziris diri al li? Li ne kredis al siaj oreloj. Kontraŭ li videblis la malfermita pordo de la metiejo, kie sur la granda kverka tablo atendis lin la ikono de Dipatrino

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
                                  La kvietulo

1. Oĉjo Dosjo estis tre sperta kaj ĉiun taskon, kiun oni komisiis al li, li solvis brile. Li ne estas alta, nek forta, sed malgrasa kaj kalva, liaj okuloj kun metalblua koloro ĉiam ridetis.

2. Li spertis senprobleme transporti valizon plenan de dolaroj trans la limon, li kutimis trovi eĉ je la fino de la mondo, klienton, kiu ŝuldas al ni monon, li povis tuj sendi urĝan sciigon, t.e timigi iun per bomeksplodo kaj li plenumis multajn aliajn specialajn taskojn.

3.Kiam venis la granda mendo kaj ni komencis cerbumi al kiu ni komisiu ĝin, ĉiuj ni unuvoĉe ekkriis- al Oĉjo, kiu neniam marĉandos kun ni. Vespere li aperis en la somera ĝardeno Ŝakalo kaj tiel ekridetis al ni.

4. Per kelkaj vortoj ni klarigis al li kial ni vokas lin. Ni ne povas prokrasti la laboron. Unu kliento ŝuldas al ni multe da mono kaj tiel li forgesis tion. Ni decidis iom timigi lin, forrabi lian edzinon por kelkaj tagoj, li vere havis belan edzinon. Por li tio estas infana ludo.

5.Post du tagoj, ni tralegis en la ĵurnalo, ke la polico serĉas la belulinon en la tuta lando kaj tio trankviligis nin. Oĉjo dronis ie kun la belulino kaj neniu eĉ imagis kie ili troviĝas. Li vagis de urbo al urbo kaj ni ne sukcesis malkovri kie li kaŝas la belulinon.
Jam serioze ni koleris al li kaj ni cerbumis kiamaniere ni eliminu lin.

6.Ni komencis febre serĉi ilin kaj sufiĉe ni ŝvitis. Oĉjo kaj belulino kviete establis sin en vilao, pri kiu neniu eĉ supozis.
Ni poksimiĝis al la vilao kaj gvatis tra la fenestro. Li trankvile trinkis kafon antaŭ la televidilo, la blonda belulino sidis sur la divano kaj rakontis ion al li.

7.Ni intencis invadi, estiĝis io neatendita. Ŝi saltis kaj komencis krii kolere al oĉjo. Kiam la belulino ĵetis telerojn kaj glasojn planken, Oĉjo ne eltenis kaj frapis la kafoglason al la muro.
8. Ni eniris por helpi al Oĉjo, sed kiam li vidis nin, li preskaŭ ne pafmortigis nin. Li diris, ke ni ne miksiĝu en lia privata vivo kaj ni ne aperu plu antaŭ liaj okuloj.
9. La silentema kaj kvieta Oĉjo similis al furioza leono, Ni komprenis kaj evidentiĝis, ke dum tiuj da jaroj ni tute ne konis oĉjon kaj ĉion ni pardonpetis al li,





  : Rec.   : List

599   2-an de julio(lun), 2012 / Nova monato Julio    LEE Jungkee 2012/07/03 54 328
598   30-an de junio(sab), 2012 / Naskiĝo de Sonorilo kiel nova esperantisto    LEE Jungkee 2012/06/30 52 301
597   28-an de junio(ĵaŭ), 2012 / Renkontiĝo kun Sunera    LEE Jungkee 2012/06/29 55 295
596   27-an de junio(mer), 2012 / Renkontiĝo kun s-ro Ogaŭa    LEE Jungkee 2012/06/28 55 301
595   26-an de junio(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/06/26 50 317
594   25-an de junio(lun), 2012 / Kurso por progresantoj    LEE Jungkee 2012/06/25 48 338
593   23-an de junio(sab), 2012 / Kun konatoj en la nova domo    LEE Jungkee 2012/06/25 42 313
592   22-an de junio(ven), 2012 / Pritaksado de unu semestra lernado de Esperanto    LEE Jungkee 2012/06/22 49 322
591   21-an de junio(Ĵaŭ), 2012 / En la publika kunveno por Esperanto-prezen...    LEE Jungkee 2012/06/22 48 337
590   20-an de junio(mer), 2012 / Lasta kurso en Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/06/21 51 341
589   19-an de junio(mar), 2012 / Mezkursanoj    LEE Jungkee 2012/06/19 54 325
588   18-an de junio(lun), 2012 / Por la 250-a projekto    LEE Jungkee 2012/06/18 42 309
587   16-an de junio(sab), 2012 / Vizito de Nepre    LEE Jungkee 2012/06/17 47 314
586   15-an de junio(ven), 2012 / Esperanto-ekzameno ĉe Kyunghee.    LEE Jungkee 2012/06/15 55 332
585   14-an de junio(ĵau), 2012 / Vespermanĝi kun Kosma    LEE Jungkee 2012/06/14 47 342
584   13-an de junio(mer), 2012 / Lasta kurso ĉe Univ.Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/06/14 52 327
583   12-an de junio(mar), 2012 / Meza kurso kun s-ro Hans.    LEE Jungkee 2012/06/13 43 340
  11-an de junio(lun), 2012 / Vizito de s-ro Hans el Nederlando    LEE Jungkee 2012/06/11 50 357
581   9-an de junio(sab), 2012 / Dua kurso de la 246-a klaso    LEE Jungkee 2012/06/10 47 312
580   8-an de junio(ven.), 2012 / Kurso en Kyunghee    LEE Jungkee 2012/06/09 52 317
579   7-an de junio(ĵaŭ.), 2012 / Libera tago    LEE Jungkee 2012/06/07 51 310
578   6-an de junio(mer.), 2012 / Tago de Rememoro    LEE Jungkee 2012/06/06 53 331
577   5-an de junio(mar.), 2012 / Kun prof. Chris el Novzelando.    LEE Jungkee 2012/06/05 56 320
576   4-an de junio(lun.), 2012 / Klaso de progresantoj    LEE Jungkee 2012/06/04 54 362
575   3-an de junio(dim.), 2012 La naskiĝo-festeto por dua bofilo    LEE Jungkee 2012/06/03 51 304
574   2-an de junio(sab.), 2012 La 246-a kurso komenciĝis.    LEE Jungkee 2012/06/02 56 344
573   1-an de junio(ven.), 2012 La tria nepo naskiĝis.    LEE Jungkee 2012/06/02 46 307
572   =============================================================================    LEE Jungkee 2012/05/17 48 412
571   Nova rondo 'Verdulo' naskigxos septembre.    LEE Jungkee 2012/05/03 50 336
570   Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio    LEE Jungkee 2012/05/03 56 326

    : List   [이전 10개] [1].. 11 [12][13][14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0