'ڷ/ Materialoj

 Login  Join

:: UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-03-01 21:21:06, Hit : 335, Rec. : 72

UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO

Universala Esperanto-Asocio farighis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
Tiel decidis la Ghenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko
kun Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j), kiujn la Ghenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, lau la novaj gvidlinioj
ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj
celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, char pere de ili ghi rekte atingas la civilan socion
preter la shtataj strukturoj.

UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954. Antaue estis tri kategorioj: apud la plej alta el ili, formalaj asociaj
rilatoj, ekzistis formalaj konsultaj rilatoj kaj operaciaj rilatoj. UEA trovighis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du
kategorioj: asocia kaj konsulta partnerecoj. En la unua estas akceptataj nur malmultaj grandaj NRO-j por la periodo de
ok jaroj. La konsulta partnereco ne estas tempe limigita, sed la koncernaj NRO-j devas montri konstantan aktivecon kaj
daure kontribui al la agadoj de Unesko je ties plena kontento. Por ke la partnereco estu sur firma kaj serioza bazo,
Unesko asignas ghin nur al NRO-j, kiuj havas establitan centran oficejon kaj plenumas ankau aliajn postulojn.

La plej longedaura kontribuo de UEA al Unesko estas la eldonserio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperis 49
elstaraj mondliteraturaj verkoj en Esperanta traduko. UEA esperantigis kaj eldonis ankau librojn k.a. materialojn de
Unesko. La temo de la Universala Kongreso estas ofte ligita al speciala jaro au jardeko de Unesko kaj la temo estas
pritraktata en kongresaj programeroj. Multaj UK-oj ricevis mesaghon de la Ghenerala Direktoro de Unesko, laste la
96-a UK en Kopenhago. UEA partoprenis en diversaj kampanjoj de Unesko; ekz. en la kolektado de subskriboj por
la Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto ghi estis inter la plej aktivaj NRO-j.

Pro sia oficiala statuso UEA havas pli facilan aliron al la Ghenerala Konferenco kaj aliaj aranghoj de Unesko. La plej
elstaraj kaj daure valoraj atingoj de UEA che Unesko sendube estas la rezolucioj de la Gheneralaj Konferencoj en
Montevideo en 1954 kaj en Sofio en 1985 kiel la internacie plej gravaj rekonoj al Esperanto kaj Universala
Esperanto-Asocio.

La konstantaj reprezentantoj de UEA che la sidejo de Unesko en Parizo estas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj
François Lo Jacomo. Unesko estas en oficiala partnereco kun 369 internaciaj NRO-j.

----

Noto:  Pri la nova statuso de UEA che Unesko oni povas uzi tri esprimojn: UEA havas la statuson de konsulta partnereco
kun Unesko; UEA estas en konsulta partnereco kun Unesko, au UEA havas konsultan statuson che Unesko.

* * * * *


  : Rec.   : List

569   Mia vojagxo en Koreio, fare de s-ino SANO Hisako    LEE Jungkee 2012/04/24 81 393
568   La malnova vilaĝo Hahuemaul fare de s-ino SANO Hisako    LEE Jungkee 2012/04/24 45 306
567   "Apliko de Esperanto en la profesia agado"    LEE Jungkee 2012/04/20 65 341
566   Ʈ ûȸ Դϴ.    LEE Jungkee 2012/04/13 49 350
565   „Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto    LEE Jungkee 2012/04/09 67 325
564   罺 'Kie estas amo, tie estas Dio' .    LEE Jungkee 2012/04/05 104 517
563   Knabino Ailin en jxurnalo    LEE Jungkee 2012/04/02 63 312
562   䰡 1̱.    LEE Jungkee 2012/03/25 72 414
561   Kiu estas plej lerninda lingvo? ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/23 60 325
560   IEK 2012 (üڿ ȸ)    LEE Jungkee 2012/03/15 39 338
559   ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/14 63 333
558     [re] ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/15 59 330
557   Esperanto-kurso en Pingtung, Tajvano    LEE Jungkee 2012/03/10 67 330
556   -׼Ҹ    LEE Jungkee 2012/03/02 55 332
  UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO    LEE Jungkee 2012/03/01 72 335
554   internacia Forumo de artistoj    LEE Jungkee 2012/02/27 61 308
553   Karavanoj al la 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo    LEE Jungkee 2012/02/26 57 327
552   Google ektradukas Esperanton    LEE Jungkee 2012/02/23 41 301
551   Dekdu argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto    LEE Jungkee 2012/02/22 43 332
550   ¸ ȸ ȳ    LEE Jungkee 2012/02/22 63 350
549   ⸮ '¡ ι' 'ڸȣ' 1!    LEE Jungkee 2012/02/17 58 367
548   츣 ͺ並 .    LEE Jungkee 2012/02/15 81 361
547   banzej-o ; Ʈ ܾ    LEE Jungkee 2012/01/26 64 442
546   banĉun-o ; Ʈ ܾ    LEE Jungkee 2012/01/26 71 362
545   ߱    LEE Jungkee 2011/12/30 71 408
544   Lingva problemo en Usono    LEE Jungkee 2011/12/28 64 382
543   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2012, Hirosima    LEE Jungkee 2011/12/27 75 358
542   IJK-2012 ne okazos en Japanio    LEE Jungkee 2011/12/27 60 361
541   "Laborgrupo por la 125a jubileo de Esperanto".    LEE Jungkee 2011/12/23 64 351
540   JES 2011 ȳ!    LEE Jungkee 2011/12/20 60 382

    : List   [ 10] [1]..[11] 12 [13][14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [ 10]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0