'ڷ/ Materialoj

 Login  Join

:: La malnova vilaĝo Hahuemaul fare de s-ino SANO Hisako
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-04-24 16:09:24, Hit : 310, Rec. : 45

         La malnova vilaĝo Hahuemaul 10, dec. 2011

Mi parolos pri Hahuemaul, la malnova vilaĝo en Koreio.
  Jam de longe mi havis la deziron viziti Hahuemaul, sed la longa distanco de Seulo hezitigis min veturi tien. Feliĉe, en la pasinta oktobro mi povis realigi la deziron.
Ankaŭ mi partoprenis la komunan kongreson, kaj post postkongresa ekskurso revenis al Seulo. La sekvan tagon frumatene mi forveturis de la stacio Ĉongnjangni al Andong, kiu situas 200 kilometrojn sude de Seulo. Alveninte al Andong, mi tuj direktis min al Hahuemaul per aŭtobuso, kaj kvardek minutojn poste mi estis en la vilaĝo.  
La korea vorto Hahuemaul signifas vilaĝon ĉirkaŭitan de rivero. Fakte, la rivero Naktong-gan ĉirkaŭas la malgrandan vilaĝon, kaj tie restas 120 domoj konstruitaj antaŭ kvin- au sescent jaroj. Mirakle, la vilaĝo preskaŭ neniom ŝanĝiĝis dum centoj da jaroj. Kvankam la nombro de la loĝantoj iom malgrandiĝis, tamen tie ankorau loĝas 232 vilaĝanoj.  
Hahuemaul estas konata kiel la vilaĝo de Jamban.
Ĉu vi scias la korean vorton Jamban?  Jamban estis la du  plej altrangaj klasoj dum longa tempo. La granda deziro kaj devo de jambananoj estis fariĝi kortegano sub la reĝo post sukceso en kakjoΡ挙, ege malfacila ekzameno. Pro tio, jambanaj viroj multe lernis ĉefe konfuceanismon. Jambanoj posedis sufiĉe da bienoj, sed la plejmulto vivis ne lukse sed relative modeste laŭ sia principo, konfuceanismo. El la vilaĝo devenis elstaraj konfuceanoj kaj burokratoj. Unu el ili estis Rju Song-rjon(׳ף), kiu post longa penado venkis la japanan armeon de Tojotomi Hidejoŝi.
En la vilaĝo vojetoj iom serpentume etendiĝas, kaj laŭ la vojetoj staras jambanaj domoj kaj farmistaj dometoj. La plej distingeblaj aspektoj inter la du tipoj estas tegmentoj, nome jambanaj domoj havas tegolan tegmenton dum la farmistaj pajlan tegmenton. La tuta aspekto de la vilaĝo tamen estas tre harmonia.
Kelkaj pordoj estas malfermitaj por vizitantoj, do oni rajtas alproksimiĝi al la ĉambroj kaj ekstere povas vidi la internojn. La internoj estas faritaj el lignoj kaj iomete da papero. Neio luksa nenio ornamita estas tie. Mi sentis nur seriozecon kaj puran simplecon. Kiam mi vizitis la plej malnovan domon, Janĵin-dan (真ѣmi trovis ondol subplankan hejtilon. Tio sugestas, ke jam de antaŭ kelkcent jaroj oni praktikis tiun hejt-manieron.
En la pasinteco korea socio rigore dividis ĉiutagan vivon de viroj kaj virinoj, kaj pro tio ĉambroj estis apartigitaj por viroj kaj por virinoj. Krom tio, antaŭ por-virinaj ĉambroj oni starigis malgrandan muron, por ke virinoj ne estu videblaj de ekstere. Kompreneble tiu kutimo ekzistis nur inter jambanoj, ĉar ordinaraj virinoj devis labori ekstere.  
La vilaĝo mem estas valora heredaĵo, sed tie restas la alia heredaĵo, la maska komikaĵo. En la pasinteco kamparanoj  ludis maskan komikaĵon por amuzi sin. Interese, la komikaĵoj esprimis ne nur distraĵon, sed ankaŭ satiron pri jambanoj. Hazarde mi povis spekti la maskan komikaĵon prezentitan en la vilaĝa areno.
   Kvankam mia parolado ne rilatas rekte al la komuna kongreso, tamen iomete al Esperanto, ĉar por mia vojaĝeto koreaj samideanoj tre amike helpis min, kaj en la vilaĝo mi havis la okazon iomete propagandi Esperanton.  
En Hahuemaul, mi hazarde konatiĝis kun du simpatiaj personoj. Unu estis japana sinjorino, kiu loĝas tie kaj laboras kiel volontula ĉiĉerono. Ŝi tre afable ĉiĉeronis por mi. La alia estis korea sinjoro, kiu ĉiĉeronas japanlingve por japanaj vizitantoj. Ambaŭ personoj interesiĝis pri mia vojaĝo, do mi rakontis pri la komuna kongreso. Kompreneble mi kaptis okazon konigi al ili Esperanton.  Mi esperas, ke ili interesiĝos pri Esperanto.





  : Rec.   : List

569   Mia vojagxo en Koreio, fare de s-ino SANO Hisako    LEE Jungkee 2012/04/24 82 397
  La malnova vilaĝo Hahuemaul fare de s-ino SANO Hisako    LEE Jungkee 2012/04/24 45 310
567   "Apliko de Esperanto en la profesia agado"    LEE Jungkee 2012/04/20 65 345
566   Ʈ ûȸ Դϴ.    LEE Jungkee 2012/04/13 49 352
565   „Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto    LEE Jungkee 2012/04/09 67 328
564   罺 'Kie estas amo, tie estas Dio' .    LEE Jungkee 2012/04/05 106 523
563   Knabino Ailin en jxurnalo    LEE Jungkee 2012/04/02 63 314
562   䰡 1̱.    LEE Jungkee 2012/03/25 73 417
561   Kiu estas plej lerninda lingvo? ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/23 60 328
560   IEK 2012 (üڿ ȸ)    LEE Jungkee 2012/03/15 39 340
559   ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/14 63 336
558     [re] ǥϷ ô!    LEE Jungkee 2012/03/15 59 334
557   Esperanto-kurso en Pingtung, Tajvano    LEE Jungkee 2012/03/10 67 333
556   -׼Ҹ    LEE Jungkee 2012/03/02 55 336
555   UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO    LEE Jungkee 2012/03/01 72 339
554   internacia Forumo de artistoj    LEE Jungkee 2012/02/27 61 310
553   Karavanoj al la 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo    LEE Jungkee 2012/02/26 57 331
552   Google ektradukas Esperanton    LEE Jungkee 2012/02/23 42 306
551   Dekdu argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto    LEE Jungkee 2012/02/22 43 336
550   ¸ ȸ ȳ    LEE Jungkee 2012/02/22 63 353
549   ⸮ '¡ ι' 'ڸȣ' 1!    LEE Jungkee 2012/02/17 58 370
548   츣 ͺ並 .    LEE Jungkee 2012/02/15 84 368
547   banzej-o ; Ʈ ܾ    LEE Jungkee 2012/01/26 64 447
546   banĉun-o ; Ʈ ܾ    LEE Jungkee 2012/01/26 71 365
545   ߱    LEE Jungkee 2011/12/30 71 412
544   Lingva problemo en Usono    LEE Jungkee 2011/12/28 64 386
543   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2012, Hirosima    LEE Jungkee 2011/12/27 75 361
542   IJK-2012 ne okazos en Japanio    LEE Jungkee 2011/12/27 61 366
541   "Laborgrupo por la 125a jubileo de Esperanto".    LEE Jungkee 2011/12/23 64 354
540   JES 2011 ȳ!    LEE Jungkee 2011/12/20 60 385

    : List   [ 10] [1]..[11] 12 [13][14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [ 10]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0