'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Leginda skribaĵo de Stefan MacGill
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-08-09 08:02:34, Hit : 489, Rec. : 79

Karaj,

Antau ol vishi chi tiu absurde longan mesaghfadenon, mi provas mallonge
reagi.

Permesi al UEA-membroj rekte elekti prezidanton efektive portus riskojn pri
popularec-konkurso, kaj riskus ne liveri prezidanton kiu kapablus efike
kunordigi koheran teamon. Nia sistemo devigas elekton de la prezidanto
samtempe kun la cetera teamo, do kohereco ege gravas.

Aliflanke estas nepra bezono che UEA plie demokratiigi la elekton de
prezidanto kaj la cetera estraro. Tiu konstato kushas malantau la kuragha
decido farita per signifa plimulto en Kopenhago. Tio fiksas, ke fakte la
supera organo de UEA estas tiu, kiu vere elektas la estraron (ne nur
konfirmas antaufiltritan, fiksitan liston). Sed ni devas vidi tiun decidon
en pli largha kunteksto. Tuta aro da transformoj devas okazi, por ke
komitatanoj sentu, ke ili estos regule konsultataj, ke iliaj kolektivaj
opinioj kaj decidoj efektive gravas kaj helpas difini la asocian vojon. Tiuj
transformoj spronos al la Landaj Asocioj zorge nomumi komitatanojn, kaj
rilatados kun ili por ke ili prezentu la sintenojn de la LA. Sed samtempe
tiuj komitatanoj povas auskulti la opiniojn de la individuaj membroj (kaj
Asociaj/Aligitaj membroj). Mallonge, la komitato devas aktive kaj kontinue
funkcii kaj plenumi sian statuan rolon.

Se tiuj transformoj ne okazos, la plej ekstremaj timoj de la kontrauuloj al
la kopenhaga decido riskas realighi. La komitato devas evolui, ke ghi
kapablas kiel grupo agi en plenkreskeca kaj ne infaneca maniero. Ni
akceptas, ke povas esti internaj tensioj inter potencialaj estraraj
kandidatoj. Pri tiuj devas audi la komitatanoj, tiel ke ili povu fari
maturajn decidojn. Fidu je ili, kaj la komuna sagheco levighos reage al tiu
fido. Faru male, kaj rezultos la malo.

Rigardu la modelon de ILEI, kie ni aktive repotencigas la komitaton. Nia
komitato ja enhavas 53 membrojn, do ne signife malpli ol che UEA. En 2009 la
komitato ricevis dek kandidatojn por sep estraraj lokoj. Rigardu la rezulton
- estraro eksterordinare kohera, laborema kaj renoviga (en mia humila opinio
:-).

Kiuj pledas por elekto de UEA-prezidanto pere de la tuta membraro, tamen
konstatu, ke elektado flanke de la plena komitato reprezentos fundamentan
shanghon en la direkton, kiun ili celas. Ne plu estraro estos decidita per
tri personoj (intimkonsulte kun manpleno da pliaj agantoj) sed per la
60+-membra komitato. Landaj Asocioj kaj membroj portu siajn proponojn kaj
opiniojn al la komitatanoj, kaj fidu, ke ili pluportos ilin al la komitata
tablaro, kaj kaze de pli da kandidatoj ol lokoj, havos la rajton fari mem la
elekton. Reprezenta demokratio funkcianta. La elekto-komisiono retenos
fortan konsilan kaj rekomendan kapablon, por ke komitatanoj estu plene
konsciaj pri eblaj sekvoj de siaj decidoj. Sed ili rajtu decidi.

Komitato de UEA: ne plu la surpapera organo - sed la supera organo.

Kore,

-

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI


  : Rec.   : List

539   Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 362
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 376
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 379
536   Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 334
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 367
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 58 330
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 71 382
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 384
531   Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 371
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 397
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 399
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 415
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 450
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 464
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 75 498
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 91 466
523   Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 496
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 540
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 80 466
520   *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 77 491
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 465
  Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 79 489
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 556
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 95 539
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 592
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 585
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 568
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 621
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 663
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 776

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0