'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-08-16 20:59:56, Hit : 490, Rec. : 77

*ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*

* *

Post la sukcesa 44a Konferenco en renoma kopenhaga universitato, ILEI tuj
aktiviĝas en orienta Azio. De la 12a ĝis la 15a de aŭgusto 2011, iniciate de
la ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI, la 1-a ILEI-Seminario en Orienta
Azio (ISOA) okazis en la renoma Tianjin Fremdlingva Universitato en Ĉinio,
kun pli ol 70 partprenantoj el Koreio, Japanio, Mongolio, Brazilo kaj Ĉinio,
el kiuj troviĝis pli ol 30 junulaj, precipe studentaj vizaĝoj.

Je la 9a horo en la 12a de aŭgusto, la seminario estis malfermita. Prof.
Dr Arko, ĉina sekciestrino de ILEI, korea sekciestro s-ro Lee Jung-Kee kaj
komisiitino de japana sekcio, s-ino Huĝimoto Ricko salutis seminarianojn.
Arko laŭtlegis salutvortojn de la prezidanto de ILEI, s-ro Stefan MacGill.
S-ro Wang Minhao el Ĉinio laŭtlegis salutajn vortojn el vicprezidanto de
ILEI s-ro Radojica Petroviĉ, eksprezidanto de UEA d-ro RenatoCorsetti, s-ino
Grosjean Mireille, ĈEL, EPĈ, la Ĉina Radio (ĈRI) kaj aliaj.

Post la inaŭguro, tuj komenciĝis la ĉefaj programoj/prelegadoj. Pli ol 10
seminarianoj faris prelegojn. S-ro Lee Jungkee unue prelegis pri “Esperanta
Kurso en Koreio kaj ĝia instrumetodo”; li prezentis la esperantan edukan
situacion, proponis pli bonan instrumetodon el sia sperto, ekzemple, kiel
efike varbi, pli bone instrui ktp. Per la Zamenhofaj vortoj li resumis sian
sperton: ni semas, semas kaj semas. S-ino Arko faris prelegon kun la titolo
“Ĉu al azianoj eblas paroli Esperante ene de monato?”. Ŝi proponis la
BEK-kurson kreitan de s-ro Dennis Keefe, montris multajn fotaĵojn el la
unuaj kaj duaj Vintraj Esperantaj Kursoj en Ĉinio kiujn ŝi kaj li gvidis
kune. La kursanoj perfekte flue parolis Esperanton ene de monato, kondiĉe ke
temis pri junaj gestudentoj kiuj jam lernis eŭropan lingvon. S-ro Wang
Minghao faris prelegon kun la titolo “Miaj pensoj pri Esperanto-Instruado”.
Li atentigis la gravecon por konigi al lernantoj la celon de esperanta
instruado kaj la internan ideon de Esperanto. Poste li demonstris instruajn
metodojn kune kun s-ino Huĝimoto Ricko el Japanio. La demonstroj forte
allogis seminarianojn, precipe la junulojn. S-ro Nema el Koreio faris
prelegon “Muron de vortoj, kiel transsalti azia lernanto”. Li diris, ke por
eŭropanoj, 60-70% vortoj el PIV estas familiecaj, kaj por azianoj, preskaŭ
100% el la vortoj estas nerekoneblaj. Li diris, ke instruistoj devas liveri
por aziaj kursanoj vortlistojn kaj vortkestojn laŭ ofteco. S-ro Tieko el
Japanio kun la titolo “Malfacilaĵoj por japanoj en la lernado de Esperanto”,
prelegis pri la karakteriza sinteno de japanoj por lernado de fremdaj
lingvoj ĝenerale kaj de Esperanto, pri diversaj malfacilaĵoj kaj problemoj
en la lernado de Esperanto, kaj rimedoj/manieroj pli taŭgaj por la plialtigo
de komunikkapablo al lernantoj. S-ro Li Welun el Ĉinio kun la titolo
“Esperanto-instruado en ĉinaj altlernejoj”, diris, ke la plej efika
instruado de Esperanto okazas en altlernejoj. S-ro Belmonto el Japanio
prezentis esperantan Radio-Ĉerizon (http://paramirado.com), kaj instruis
metodon por aŭskulti kaj registri paroladon. S-ro Zhang Changsheng el Ĉinio
prezentis sian sperton pri instruo de Esperanto en diversaj lernejoj kaj ĝia
praktiko por Ĝemeligi la Elementan Lernejon *Dongfang* kun japana
Elementa Lernejo
*Yosumi*. S-ro Han Zuwu el Ĉinio kun la titolo “Kiel altigi la Esperantan
nivelon en Ĉinio”, analizis la ĉinan lingvan nivelon kaj problemaron, kaj
montris metodon altigi la Esperantan nivelon. S-ino Huĝimoto Ricki el
Japanio prezentis sian supermezlernejon, kie ŝi instruas Esperanton. S-ro
Miaohui, majstro de ĉina monaĥejo, analizis la situacion de ĉina esperanta
instruado kaj aldonis solvajn vojojn.

Dum la konferenco okazis kunsido de la tri landaj sekcioj, ankaŭ mongoliaj
kaj brazilaj kolegoj partoprenis. Oni decidis ke la 2a ILEI-seminario en
Orienta Azio kiel speciala programero paralele kunokazos kun la 45a
ILEI-konferenco, tamen kun nur 4 horoj por du serioj. La Kunsidantoj
proponis DVD-kursojn, skajpo-kunligon inter landaj ILEI-sekcioj, komunajn
E-kursojn kaj kunlaboron por bone gastigi la 45an konferencon en Ĉinio. S-ro
Lee Jungkee diris, ke se la konferenca preparo malsukcesus, ankaŭ koreaj kaj
japanaj kolegoj hontus. Kunsidis ankaŭ ĉinaj ILEI-membroj. Ĉe la fermo de la
seminario, s-ro Trezoro, la sekretario de ILEI, faris paroladon, raportis
pri la sukcesa konferenco en Kopenhago, esprimis pretecon de ILEI kunlabori
kun esperantaj kaj ne esperantaj personoj kaj organizoj, kaj prezentis
dankajn vortojn al la kvinlandaj kolegoj.

Malsamaj naciuloj kun kvin gepatraj lingvoj parolis la komunan lingvon
Esperanto, ĝuis harmonian etoson, amuzajn interkonajn vesperojn, gajajn
tostojn, kunfotadojn, vesperajn rigardojn en la urbo, noktan boatan
ekskurson sur rivero Haihe, kantojn, dancojn, grupajn ludadojn, amikecan
babiladon, duontagan ekskurson tra la urbo kaj dutagan ekskurson ĉirkaŭ la
urbo. S-ino Ojumceceg el Mongolio aparte instruis la metodon manfari belajn
kaj interesajn hundetojn, ĉevalojn, tigrojn kaj diversajn artaĵojn, kiuj ege
plaĉis al la partprenantoj.

Antaŭ la seminario, la 1-a somera E-kurso komenciĝis en la 8-a de aŭgusto;
pli ol 30 studentoj partoprenis, s-ro Li Baoguo el Ĉinio kaj s-ino Natura el
Koreio instruis la bazlecionojn, akademiano s-ro Laŭlum instruis historion
de la Esperanta literaturo. La kursanoj partoprenis la seminarion ekde la
inaŭguro. Interesatoj povos vidi fotaĵojn pri tiuj ĉe

https://picasaweb.google.com/103383059690917718548

s-ro Trezoro (Ĉinio), sekretario de ILEI


  : Rec.   : List

539   Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 362
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 376
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 379
536   Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 334
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 366
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 58 330
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 71 382
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 384
531   Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 371
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 397
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 399
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 415
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 449
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 464
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 75 498
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 91 466
523   Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 496
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 540
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 80 466
  *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 77 490
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 465
518   Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 79 489
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 556
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 95 539
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 592
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 585
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 568
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 621
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 663
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 775

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0