'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-08-27 11:53:17, Hit : 499, Rec. : 85

Kursaro en Esperanto-Insulo

Esperanto-Insulo bonvenigas vin al intensa, bunta kursaro en Ĉinujo, kun profesoroj Katalin Kováts, Ron Glossop, Federico Gobbo kaj Dennis Keefe, kune kun la ĉinaj esperantistoj de Hajnano La pordoj de la bela, vintre-varmeta, suda insulo de Ĉinujo, nomata Hai Nan Dao aŭ Esperanto-Insulo, vaste kaj esperante malfermiĝos en la venontaj monatoj de januaro kaj februaro de 2012 por bonvenigi vin per intensaj kursoj por novaj lernantoj de Esperanto, per kursoj pri metodiko por instruistoj de E-o, kaj per kursoj je universitata nivelo por spertaj esperantistoj. Detaloj pri la kursaro kaj maniero rapide aliĝi al la tutmonata aranĝo troviĝas ĉe www.esperanto-insulo.info.
Dum tiu periodo inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro 2012, por la unua fojo, okazos, interalie, la kursoj de la tielnomata Universitato de Esperanto, kun kompletaj fak-kursoj de profesoro Ron Glossop el Usono, kaj de profesoro Federico Gobbo el Italujo. Tiuj du elstaraj esperantistoj gvidos siajn universitatajn kursojn (jam instruatajn angle kaj itale sialande) pri temoj kiuj rilatas al paco kaj milito (Alfronti militon), kaj al filozofio kaj informadiko (Filozofio kaj historio de la informadiko).
Dum la sama, vintra periodo, ankaŭ d-rino Katalin Kováts gvidos fakan lecionaron pri metodiko kaj la instruado de nia lingvo Esperanto. Tiu kurso por niaj E-instruistoj speciale helpos lerni utiligi multe da diversaj metodoj por efike instrui Esperanton kaj en Azio kaj alikontinente.
Finfine, por NE-esperantistoj, por komencantoj, por homoj, kiuj eble konas gramatikon sed NE kapablas flue paroli, okazos unu aŭ du bazkursoj, kiuj estos inter la plej intensaj (kelkaj diras LA plej intensaj) en la 100-jara instruado de Esperanto. Tiu parto, organizita de mi mem, Dennis Keefe, jam proviĝis en Ĉinujo dufoje, kun tre esperigaj rezultoj. En tiuj tre-tre intensaj kursoj, la novaj gelernantoj studos kaj parolos Esperanton la tutan tagon, kun ok horoj de lecionoj, kaj ĉiutagaj hejmtaskoj kaj lingvotestado – parola, skriba, aŭskulta kaj lega. Leciono-horoj nombras pli ol 220 (komparu tiun nombron kun tipa Esperanta kurso, kiu daŭras eble nur 30 aŭ 40 horojn!)
Aldone, ni ne izolos la novajn gelernantojn de la spertaj; ili ĉiuj manĝos kune kaj amike ĉe la samaj tabloj, ŝanĝante parol-tablojn de tempo al tempo, por ke ĉiuj interkonatiĝu kun ĉiuj kaj la E-etoso maksimiĝu.
En Ĉinujo, la organizantoj de Esperanto-Insulo inkluzivas: Arko Gong, sekciestro de ILEI-Ĉinujo, organizanto de VEK, Huang Yinbao(Trezoro), sekretario de ILEI, Trigo el Wuhano, Cui el la Universitato de Nankino, Jano el Nankino, Hosemo el Hajnano, Spado el Hajnano, Wu el Hajnano kaj la E-Asocio de Hajnano, la Esperanto-Insulo. Kunlaboras esperantistoj el Pekino, Xiano, Kantono, Nankino kaj aliloke.


  : Rec.   : List

539   Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 368
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 380
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 383
536   Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 340
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 371
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 59 333
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 73 386
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 388
531   Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 375
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 404
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 403
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 420
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 453
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 469
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 76 502
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 93 474
  Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 499
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 543
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 81 471
520   *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 79 495
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 468
518   Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 80 493
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 560
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 96 543
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 596
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 590
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 572
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 624
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 668
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 779

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0