'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI
LEE Jungkee  (Homepage) 2011-11-02 05:09:50, Hit : 371, Rec. : 71

Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI

La 29an de oktobro, 2011, ekde 11atm (US), 6 ptm (Eŭropo), noktomezo (Ĉinio).

La kusidon partoprenis ses estraranoj, sed nur kvin samtempe. La tagordo traktis nur kelkajn plej gravajn temojn.

Ĉeestis: Duncan Charters (DC), Stefan MacGill (SMG), Zsófia Kóródy (ZK), Radojica Petrović (RP), Huang Yinbao (HY) (Trezoro). Poste parolis duope la prezidanto kaj Julija Batrakova (JB), reveninte el sukcesa studostago de nia nederlanda sekcio.

45a Konferenco de ILEI (Kunming, Ĉinio)
La skajpado servis unuavice por ekscii lastajn evoluojn pri la konferenco, suplemente al skriba raporto. La datoj estos la 20a – 26a de julio, 2012, kun du tagoj lasitaj por la veturado inter Kunming kaj Hanojo. ILEI kaj LKK ofertos surfacan alternativon al flugado – komuna busveturo ĝis la landlimo kaj uzo de nokta trajno en Vjetnamio. Konsisto de LKK ekzistas, kiel ankaŭ skiza programo, kiu inkluzivas simpozion, kunlabore kun tri universitatoj.
Nia konferenca respondeculo (RP), eldonos en sekvaj tagoj bultenon kun bazaj informoj. Baldau aperos aliĝilo en nia retejo, por ke interesiĝantoj anoncu sin (kelkaj jam faris tion), kvankam mendilo por ĉiaj servoj aperos nur poste, kiam prezoj estos konfirmitaj. Plenaj informoj aperos en la kvara numero de IPR. RP (kun LKK) preparas viziton al Ĉinio fine de novembro, por konkretigi konferencajn kaj simpoziajn planojn kaj okazigi lingvan kurson, prepare por simila dumkonferenca kurso. RP liveros al IPR kiel eble plej kompletajn informojn antau ol forveturi en la 18a de novembro. Skajpa kunsido semajnon poste permesos aktualigon kaj kompletigon de la informoj.  Decidite, ke la enkondukon por IPR4 verkos ne ZK, sed TZ (konsulte kun RP, DC) por ke tiu enkonduko prezentu la konferencon. DC pretigos skizon por artikoloj pri la konferenca kaj simpozia temo (unuavice por revuo Esperanto), sed akirendos artikolo de praktikanta artisto (ajndisciplina) eventuale ĉina.

Jubileaj preparoj
ILEI aktive kontaktas movadanojn kaj rikoltas reagojn al sia alvoko al Landaj Asocioj de UEA (kaj aliaj) el septembro. La tuja celo estas arigi kaj proponi al UEA internacian liver-teamon, en kiu ILEI aktive rolos, sed cedos la gvidan rolon. Planoj progresas en Germanio, Britio kaj Italio, kun intenco ekaktivi anoncita plurlande, inkluzive de Japanio, Hispanio kaj Kubo.  ILEI nun intense laboras pretigi la jubilean retkurson, kies unuaj etapoj estos dissenditaj por komentado ene de deko da tagoj. La skajpintoj konsentis eldoni jubilean kalendaron, kies plurlingva provteksto estis pli frue cirkulita.

Liberaj oficoj
Estraranoj trovas enorda la enhavon de la alvoko ‘Liberaj oficoj en ILEI’, kiu aperis hejmpaĝe kaj estis dissendita ene de ILEI. Sekve, tio nun estos dissendita ankaŭ tra kanaloj ekster ILEI por provi akiri laborfortojn ankau de novuloj al la Ligo. Oficoj anoncitaj estas komisiito pri eksteraj rilatoj, pri la multlingva retejo, redaktoro por Juna amiko kaj rubrikestro en Juna amiko kiu preparu materialon por la plej junaj legantoj (5-8-jaraj).

Buĝeto 2012
Nia kasisto cirkuligis buĝetproponon meze de oktobro. SMG kaj aliaj estraranoj komentos ĝin por ke ni atingu dokumenton por la komitato, traktota per reta voĉdono. Ĝi ne povas eviti la prezenton de deficito similnivela al tiu akceptita por 2011, ĉefe pro malatingo de la atendataj kotizaj enspezoj por 2011. Ni analizos la ciferojn por konstati kialojn por tiu negativa evoluo; tro malfruas nun ripari la situacion por 2011, sed gravos pli forte agi por 2012, ĉu por levi la membronombron, trovi aliajn enspezofontojn aŭ rezigni pri kelkaj elspezoj/projektoj.

Spite la teknikajn malfacilaĵojn komence de la skajpa vokado, la kunsidado poste bone funkciis, kaj montris grandan utilon en la kunordigado de la laboro.

Raportis: SMG. Aprobita de la partoprenintoj.



Postskribo: Nia komitata retvochdono venis al sukcesa fino, kun solida nombro da vochdonintoj. Nia sekretario anoncos al vi la rezulton. Mi esprimas mian personan dankon al niaj komitatanoj pro ilia respondemo kaj partoprenemo!

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI


  : Rec.   : List

539   Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 363
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 377
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 379
536   Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 335
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 367
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 58 330
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 71 382
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 385
  Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 371
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 397
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 399
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 416
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 450
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 464
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 75 498
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 91 466
523   Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 496
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 540
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 80 466
520   *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 77 491
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 465
518   Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 79 490
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 556
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 95 540
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 592
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 586
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 569
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 621
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 664
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 776

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0