'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Dokumentoj pri la 1-a Agado
LEE Jungkee  (Homepage) 2011-11-24 08:46:48, Hit : 334, Rec. : 53

Dokumentoj pri la 1-a Agado
El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
reiru al Dokumentoj pri la Agadoj

--------------------------------------------------------------------------------


Cirkulero dissendita de Stefan MacGill

Al:

Landaj Asocioj kaj komitatanoj de UEA

Landaj Sekcioj kaj komitatanoj de ILEI

Elektitaj Fakaj Asocioj, TEJO, Esperanto-Centroj kaj pliaj agantoj

Karaj,

En la 26a de julio, 2012, ni markos la 125-jaran jubileon de la aperigo de la Unua Libro. Tio estas la plej signifa jubileo tra la sekvaj kvin jaroj. Pasintan novembron ILEI lanĉis projekton ‘esperanto125’ por eluzi tiun datrevenon. Ampleksa artikolo aperis en la aprila numero de Revuo Esperanto ĉi-jare. Simila prezento troveblas en nia retejo: http://www.ilei.info/agado/projektoj.php (kvankam la tempo-skemo indikita tie klare ne plu validas).

La celo de la nuna mesaĝo estas relanĉi la projekton kaj akiri la reeĥojn, kiuj mankis pasintnovembre. Bonvolu zorge studi kaj diskuti ĝin, kaj reagi senprokraste, por ke ankaŭ via asocio aŭ sekcio aktive kaptu la okazon de ĉi tiu jubileo. Antaŭdankon pro via kunlaboro!

1. Nomumu reprezentanton

Bonvolu nomumi por ILEI kaj UEA unu reprezentanton, kiu ricevos de ILEI informojn pri la projekto, kaj kiu sendos al ILEI informojn pri la landa aŭ loka agado por la projekto. Ni devidos tiujn informojn kun niaj partneroj, kaj afiŝigos signifajn informojn en la projekta retejo. Nomumoj venu al ILEI (stefan.macgill@gmail.com) kiel eble plej baldaŭ, ĉiuokaze antaŭ la 15a de oktobro, 2011.

2. Formu jubilean laborgrupon

Kontaktu viajn klubojn, filiojn aŭ regionajn ligojn kaj E-centrojn. Formu laborgrupon por plani la diversajn aspektojn de la projekto en via lando aŭ teritorio. La internacia reprezentanto trovu lokon en tiu grupo, tre eble tiu kontaktulo gvidos la grupon. La grupo pretigu enlandan liverplanon, kiun ILEI povos diskonigi ankaŭ internacie.

3. Fariĝu kunlabora partnero

ILEI havas apogon de UEA kaj de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago. Ĝi starigas kunlaboran projekton kun IFEF. Aldone al tio, ni serĉas ŝlosilajn partnerojn, kiuj havu aktivan enlandan laborgrupon kaj kiu subtenu la internacian projekton finance (minimume €50 por 2011 kaj €100 por 2012 – vidu la projektan buĝeton aparte). Ni buĝetis surbaze de ses tiaj partneroj, sed ni akceptos pli. Tiuj partneroj rajtos nomumi personon (plej verŝajne la reprezentanton) kiu membros en internacia jubilea laborgrupo, kiu espereble enhavos ne-ILEI-anojn kaj kiuj transprenos signifan parton de la internacia kunordigo kaj laboroj. La sigloj de la partneroj aperos en projektaj materialoj, kaj estos eblecoj diskonigi proprajn mesaĝojn tra jubileaj kanaloj. Partnerigaj petoj venu al ILEI kiel eble plej baldaŭ, ĉiuokaze antaŭ la 15a de oktobro, 2011.

4. Starigu retpaĝon

Kadre de viaj retpaĝoj, starigu paĝon aŭ paĝaron pri la jubilea projekto. Evidente, tio estos minimume dulingva paĝaro. ILEI kreos sian ĉefan jubilean paĝaron en sia nune konstruata multlingva paĝaro, tiel ke eblos starigi ligojn inter la naciaj kaj la internacia paĝaroj.

5. La informa kampanjo

Indas pripensi kaj decidi kiujn komunikilojn vi uzos, taksi la uzeblon de ekzistantaj kontaktoj kun ĵurnalistoj, kulturcentroj, urbaj instancoj ks. Necesas konsideri la donotajn mesaĝojn: kiomgrade rakonti pri la vivo de Zamenhof, la Unua Libro ks, kaj kiomgrade emfazi la nuntempan rolon de Esperanto, kiel funkciantan, aŭtentikan lingvon. Necesas elpensi kiujn konkretajn projektojn aŭ aranĝojn oni povos proponi al la publiko por tiri novulojn en la jubilean agadon.

6. La kursaro

La internacia kursaro urĝe bezonas pli da laborfortoj – ni serĉas ilustristojn, homojn aŭ centrojn, kiuj povos krei por ni la sonmaterialon, eventuale ankaŭ kunlaborontojn en la finverkado – ĉio tio ene de la limoj de nia ekstreme modesta buĝeto. Enlande (aŭ enfake), vi elpensu kiajn kursojn vi povos oferti aŭ pretigi. Povos temi pri fizikaj kursoj, retaj kursoj aŭ kombino de la du. Povus temi pri rapid-kursoj, au tri-monataj, laŭ la proponata skemo (125 etapoj, unu ĉiutage de la 23a de marto ĝis la 26a de julio). Vi decidu la plej utilajn datojn kaj daŭrojn, laŭ viaj propraj cirkonstancoj. En la sekvaj semajnoj, ni aperigos pliajn gvidilojn pri pli specifaj partoj de la projekto, ekzemple la disvastigaj ebloj, kaj la kursaj kaj instruaj ebloj. Ni fidas ke la formota internacia liverteamo povos starigi informbankon de jubileaj faktoj kaj materialoj (la unua libro kaj ĝia kunteksto), kaj pri komunikindaj mesaĝoj, kaj arigi kolekton de modelaj informiloj. ILEI disponigos plie la projektan buĝeton kaj lumbildan programon, kiu prezentos la projekton kaj la skemon por la preparata internacia kurso.

Antaŭdanke pro viaj tre baldaŭaj reagoj!

Stefan MacGill
Prezidanto de ILEI
Budapeŝto, la 15an de septembro, 2011




  : Rec.   : List

539   Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 362
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 377
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 379
  Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 334
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 367
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 58 330
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 71 382
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 385
531   Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 371
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 397
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 399
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 415
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 450
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 464
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 75 498
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 91 466
523   Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 496
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 540
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 80 466
520   *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 77 491
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 465
518   Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 79 490
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 556
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 95 540
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 592
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 585
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 569
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 621
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 663
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 776

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0