'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011
LEE Jungkee  (Homepage) 2011-12-17 05:39:37, Hit : 367, Rec. : 70
- Download #1 : Dennis_keefe.jpg (15.1 KB), Download : 14


16 Decembro 2011 de AlKo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010).

En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Dennis Keefe — 12 voĉoj
Hori Yasuo — 4 voĉoj
Peter Baláž — 3 voĉoj
Stefan MacGill, Perla Martinelli, Floréal Martorell — 2 voĉoj

Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2011.

Koran gratulon al Dennis Keefe!

Halina Gorecka,
sekretario

Elektokomisiono
Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vicprezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT
Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE
Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): estraranino de JEI, kunlaboranto de KAEM
Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA
Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario
Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Pliajn informojn pri la projekto La Esperantisto de la Jaro kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm

Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/12/keef/



  : Rec.   : List

  Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011    LEE Jungkee 2011/12/17 70 367
538   Komunikoj al la gazetaro    LEE Jungkee 2011/11/24 67 380
537   Ĝeneralaj dokumentoj 125 - 2-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 69 383
536   Dokumentoj pri la 1-a Agado    LEE Jungkee 2011/11/24 53 340
535   Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj    LEE Jungkee 2011/11/21 49 371
534   KIEL VERKI POR LA GAZETARO?    LEE Jungkee 2011/11/18 59 332
533   La proksimighanta 125-jarigho de Esperanto farighu aparta okazo    LEE Jungkee 2011/11/17 73 386
532   5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo    LEE Jungkee 2011/11/13 65 388
531   Protokolo de skajpa kunsido de la Estraro de ILEI    LEE Jungkee 2011/11/02 71 374
530   11 junaj gastoj el Koreio en Herzberg - la Esperanto-​urbo    LEE Jungkee 2011/10/21 64 404
529   Komuna kongreso inter Koreio kaj Japanio    LEE Jungkee 2011/10/14 62 403
528   에스페란토로 즐기는 '만화 (animacio)'    LEE Jungkee 2011/10/14 70 420
527   피델 카스트로 (쿠바)와 에스페란토 (쿠바 에스페란토 세계 대회장에서)    LEE Jungkee 2011/09/29 67 453
526   BAN KI-MOON JE LA INTERNACIA TAGO DE LA PACO    LEE Jung-kee 2011/09/23 72 468
525   13차 이스라엘 에스페란토 대회 안내    LEE Jung-kee 2011/09/13 76 502
524   Raporto pri la unua seminario de ILEI en Orienta Azio    LEE Jung-kee 2011/08/31 93 473
523   Esperanto-kurso en 'Esperanto-Insulo' en Cxinio    LEE Jung-kee 2011/08/27 85 499
522   에스페란토 영화를 감상합시다.    LEE Jung-kee 2011/08/24 76 543
521   Resumo pri la Seminario en Tianjin    LEE Jung-kee 2011/08/18 81 471
520   *ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN PLIA RENOMA UNIVERSITATO*    LEE Jung-kee 2011/08/16 78 495
519   Salutvortoj por la Unua ILEI-seminario en orienta azio    LEE Jung-kee 2011/08/11 87 467
518   Leginda skribaĵo de Stefan MacGill    LEE Jung-kee 2011/08/09 80 493
517   제 44차 ILEI (세계 에스페란토 교육자 연맹)회의에 다녀와서,    LEE Jung-kee 2011/08/02 81 560
516   내년 ILEI (세계 에스페란토 교육자회) 회의는 중국 쿤밍에서 개최키로 결정되었습니다.    LEE Jung-kee 2011/07/20 96 543
515   내년 일본에서 열리는 세계 청년대회에 한국 청년들의 많은 참석을!    LEE Jung-kee 2011/06/27 95 596
514   2011년 세계 에스페란토 청년 대회 일본에서 개최!    LEE Jung-kee 2011/06/26 87 589
513   HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO ĜIS LA 4-A DE AŬGUSTO 2012    LEE Jung-kee 2011/06/23 99 572
512   일본 에스페란티스토 방한 예정    LEE Jung-kee 2011/06/11 97 624
511   금년 세계대회 67개국 1306명 신청 [5월13일현재]!!!    LEE Jung-kee 2011/05/14 108 668
510   최초의 에스페란토 영화제를 감상하시길!    LEE Jung-kee 2011/04/17 123 779

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12] 13 [14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0