'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-16 19:10:18, Hit : 218, Rec. : 30

Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE

Karaj geamikoj,

Cento da afrikanoj arde deziras partopreni en la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE-6), kiu okazos en Rumonge, sude de Burundo, de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2016, kunlige kun la tria afrika AMO-seminario de UEA. Ili ĉiuj estas progresemaj esperantistoj kaj reprezentontoj el afrikaj landaj asocioj kaj kluboj.  AKE-6 estas okazaĵo por la partoprenontoj studi la problemojn de la movado en Afriko, labori, lerni, malkovri kaj fortigi la amikajn rilatojn inter ili.

La aliĝkotizo de la kongreso estas de 2 ĝis 10 eŭroj por afrikanoj. Malgraŭ relative modestaj kotizoj, multas samideanoj en la kontinento, kiuj ne sukcesos pagi siajn vojaĝkostojn al la kongreso. Kial ni ne helpu al tiuj geamikoj aŭ al la kongreso mem? Sufiĉas sendi donacon de 20 eŭroj aŭ pli al la konto Afriko ĉe UEA kun indiko "AKE-2016".  Por pli da informoj oni bonvolu skribi  al : ake-2016@yahoogroupes.fr.

Danke al viaj donacoj, inter la meritplenaj afrikanoj sufiĉe multe da esperantistoj estos invitotaj prioritate el la najbaraj landoj, kie la movado estas relative forta. Vi povos ankaŭ rekte pagi por la invitoto la vojaĝbiletojn kaj sendi al li aŭ ŝi, se vi dezirus. Ĉiukaze, vi rajtos peti de la organizantoj de la 6-a AKE informojn pri tiuj subvenciotoj kaj raportojn pri la kongreso. Ni certas, ke via bonvola aliĝo al tiu ĉi kampanjo brile kontribuos verdigi  Afrikon.

La partoprenontoj de AKE-6 estas vervaj kaj aktivemaj. Bonvolu senhezite helpi al tiuj afrikaj semoj floriĝi en la Esperanto-komunumo. La movado jam staras sur bonaj reloj en la kontinento. Moralan aliĝon al la 6-a AKE ankaŭ ni tre bonvenigos, same kiel materialojn por premii diversajn dumkongresajn ludojn kaj kvizojn.

Firme kredante, ke la sukceso de la 6-a AKE fariĝos fundamento de iam okazonta UK en Afriko,  ni anticipe kaj kore dankas vian enviciĝon.

Adjévi Adjé, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

​Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko


  : Rec.   : List

869   Formularo por peti financan subtenon de la programo Ni semas    LEE Jungkee 2015/08/19 96 298
868   1. Regularo de la programo “Ni semas”    LEE Jungkee 2015/08/19 34 244
867   Programo Ni semas -- klarigoj    LEE Jungkee 2015/08/19 27 234
866   Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku 2015    LEE Jungkee 2015/08/19 96 277
865   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon? -Afriko    LEE Jungkee 2015/08/18 26 203
864   3-a Sudazia seminario de Esperanto-Aliĝilo    LEE Jungkee 2015/08/17 88 254
  Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/16 30 218
862    3a Sud-Azia Seminario en Sxrilanko    LEE Jungkee 2015/08/16 106 307
861   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?    LEE Jungkee 2015/08/13 28 208
860   Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de...    LEE Jungkee 2015/08/09 26 234
859   세계 에스페란토 협회 기관지 8월호 (Aŭgusta numero de UEA)    LEE Jungkee 2015/07/08 633 1039
858   Ostenda ILEI-mendilo    LEE Jungkee 2015/07/07 105 332
857   제 100차 세계 에스페란토 대회 한국어판 홍보 자료    LEE Jungkee 2015/07/05 89 352
856   제 279기 에스페란토 수강을 환영합니다.    LEE Jungkee 2015/06/30 95 310
855   1-a Oomoto-Kurso per Esperanto    LEE Jungkee 2015/06/29 97 322
854   Nubo 의 에스페란토 블로그    LEE Jungkee 2015/06/24 96 325
853   En Esperanto. Artikolo de S-ro Zeon.    LEE Jungkee 2015/06/21 34 258
852   전경덕 역사 연구가의 글 ㅡ한무협 문선집에서    LEE Jungkee 2015/06/21 90 632
851   Trilanda Kongreso de Esperanto kaj Somerkursaro'    LEE Jungkee 2015/06/12 123 332
850   호주 언어 축제 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2015/06/12 98 339
849    Paroliga Kurso en OraPonto    LEE Jungkee 2015/05/30 103 339
848   한국 청년을 위한 참가 추천 중국, 일본모임    LEE Jungkee 2015/05/30 109 357
847   Kio okazos en Azio en la jaroj 2015 - 2017 ?    LEE Jungkee 2015/05/30 100 355
846   중국 청두 합숙 가입서및 주소    LEE Jungkee 2015/05/30 108 368
845   Skribaĵo en Libera Folio pri Kongresejo    LEE Jungkee 2015/05/24 102 321
844   에스페란토 사전 설치    LEE Jungkee 2015/05/23 95 529
843   En 2015 NASK revenas al Universitato William Peace    LEE Jungkee 2015/05/18 95 309
842   Esperanto (ĉi tiu grupo): www.facebook.com/groups/esperanto.grupo    LEE Jungkee 2015/05/16 43 268
841   Plurlingvula renkontiĝo en Berlino    LEE Jungkee 2015/05/08 41 261
840   Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado    LEE Jungkee 2015/04/30 38 271

    : List [1] 2 [3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0