'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto?
LEE Jung-kee  (Homepage) 2009-03-17 07:44:38, Hit : 2,458, Rec. : 179

Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto?

    
La Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado, eldonis en oktobro 2008 sespaĝan informilon pri "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?" (Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). En ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) tekstas:

"Latin, or Esperanto, is often suggested as the single, pan-European language that the EU should adopt, because almost everybody would have to learn it from scratch." (La latina, aŭ Esperanto, estas ofte proponata kiel sola, tuteŭropa lingvo, kiun la EU devus akcepti, ĉar preskaŭ ĉiu devus lerni ĝin ekde la bazo.)

Mi miris pri la vortumo. Unuflanke mi mem ne deziras, ke Esperanto fariĝu la sola EU-lingvo - mi deziras nur, ke oni subtenu ĝian instruadon kaj iugrade ĝian aplikadon. Dume restu plejparte la nuna tradukado kaj interpretado, por ke ĉiu EU-civitano povu interkomunikiĝi en nacia lingvo kun la EU-Komisiono - kaj same parlamentano en la EU-parlamento. (Mi supozas, ke ankaŭ longavide ne atingeblos stato, en kiu vere ĉiu EU-civitano kapablos bone uzi Esperanton; sekve restu ebleco de komunikado en naciaj lingvoj.)

Aliflanke por mi la menciita argumento estas negrava, eĉ erariga. Mi subtenas kaj parolas Esperanton pro ĉefe du kaŭzoj: Ĝi estas ĝis difinita nivelo lernebla en proksimume triono de la tempo (ĝi do estas tre "rapida lingvo") - aŭ, aliflanke, per la sama lernotempo oni atingas multe pli bonan esprimpovon en Esperanto ol en naciaj fremdlingvoj. Due Esperanto estas multe pli internacia ol ekzemple la angla: Tio videblas en la angla beletro, kiu estas kreata preskaŭ nur de anglalingvaj denaskuloj, kaj simile la plimulton de la angla vikipedio verkas homoj el ĉefe kvar anglalingvaj landoj.

Sekve mi petis al la gazetara respondeculo de la EU-komisionano pri multlingveco Orban, s-ro Roger Nunn, ke li bonvolu sendi al mi kelkajn el tiuj proponoj por Esperanto kiel 'sola, tuteŭropa lingvo' aŭ 'sola oficiala lingvo' (sed ne por Esperanto kiel aldona oficiala lingvo). Povus esti deklaroj de Esperanto-asocioj aŭ demandoj de EU-parlamentanoj.

Mi ricevis neniun tian tekston, en kiu iu ajn proponis Esperanton kiel solan EU-lingvon, sed la informon, ke mi verŝajne serĉas detalojn, kiujn li ne havas.

Miaj demandoj al Esperanto-parolantoj estas:

- Ĉu vi konas tiajn proponojn de Esperanto kiel sola EU-lingvo?
- Ĉu ie de iom oficiala flanko legeblas, ke EU (enkonduku Esperanton kaj) forigu la oficialecon de la nunaj 23 oficialaj lingvoj?
- Kelkfoje eblas legi, ke Bruselo elspezas multan monon por la tradukado kaj interpretado kaj ke per Esperanto eblos ŝpari tiun unu miliardon da lingvaj EU-kostoj. Ĉu la EU-Komisiono prave interpretas tion tiel, ke samtempe kun la enkonduko de Esperanto en EU oni komencu malmunti la lingvajn servojn kaj ke sekve iutage EU-civitanoj ne plu rajtos uzi naciajn lingvojn en kontakto kun EU-instancoj? (Kaj same pri EU-parlamentanoj.)

Kio estas via opinio?  



  : Rec.   : List

179   중국 에스페란티스토 입국 예정    LEE Jung-kee 2009/06/20 103 879
178   Listo de tabloj Bjalistoko    LEE Jung-kee 2009/06/18 146 1875
177   에스페란토 TV 인터뷰    LEE Jung-kee 2009/06/15 123 891
176   7월 (211기) 에스페란토 초급 강습 안내    LEE Jung-kee 2009/06/13 112 906
175   Herzberg: raporto pri instru-rilataj kongresaj ofertoj    LEE Jung-kee 2009/06/11 118 1973
174   제 2회 한일 에스페란토 청년 종교인 모임 일정입니다.[첨부 참조]    LEE Jung-kee 2009/06/10 158 918
173   베트남 여대생 사귀기    LEE Jung-kee 2009/06/10 131 1206
172   Kiel ni faru demando-frazojn? [의문문 만들기 연습]    LEE Jung-kee 2009/06/09 124 1723
171   아시아 회보를 받을수 있는 '아시아 기금' 회원 신청(1년분)을 접수합니다.    LEE Jung-kee 2009/06/08 114 947
170   Hejmtasko de Bazo, mezklasano de SEK    LEE Jung-kee 2009/06/08 114 1541
169   대만 에스페란티스토 입국 예정    LEE Jung-kee 2009/06/07 111 910
168   La 28-a Komuna Seminario en Nankino, Ĉinio    LEE Jung-kee 2009/06/04 121 1726
167   국제 선방 참가자 명단    LEE Jung-kee 2009/06/03 119 1098
166   14-a Internacia arta E-festivalo Velura Sezono (2009)    LEE Jung-kee 2009/05/31 132 2032
165   6월 행사 일정표    LEE Jung-kee 2009/05/30 131 999
164   Osmo Buller en Vjetnamio    LEE Jung-kee 2009/05/30 143 1144
163   6월 (210기) 초급 강습 안내    LEE Jung-kee 2009/05/29 143 1061
162   6차 아시아 대회 emblemo    LEE Jung-kee 2009/05/28 130 1141
161   [국제선방]'La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbulismo'    LEE Jung-kee 2009/05/28 124 1869
160   한일 종교 청년 모임 일본측 명단및 일정    LEE Jung-kee 2009/05/28 119 1909
159   "Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ"    LEE Jung-kee 2009/05/24 109 1707
158   Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj    LEE Jung-kee 2009/05/18 112 2346
157   교육자 연맹 나라별 회원 현황    LEE Jung-kee 2009/05/08 163 1457
156   Ideale mi volus okazigi skajp-renkontiĝojn    LEE Jung-kee 2009/04/03 123 1769
155   국내 초중고 교사 명단 파악중(무순)!    LEE Jung-kee 2009/04/01 169 1222
154   KONFERENCO “INTERNACIAJ LINGVOJ EN KONTEKSTO DE EUROLINGVISTIKO KAJ INTERLINGVI...    LEE Jung-kee 2009/04/01 201 1866
153   국제 에스페란토 교육자 연맹 (ILEI)를 소개합니다.    LEE Jung-kee 2009/03/31 131 1073
152   La ILEI-Estraro vocxdonis...    LEE Jung-kee 2009/03/31 149 1579
  Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto?    LEE Jung-kee 2009/03/17 179 2458
150   Reta trejnado pri rekta metodo de Stano MARČEK    LEE Jung-kee 2009/03/07 177 2399

    : List   [이전 10개] [1]..[21][22][23][24] 25 [26][27][28][29][30]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0