'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Herzberg: raporto pri instru-rilataj kongresaj ofertoj
LEE Jung-kee  (Homepage) 2009-06-11 15:55:11, Hit : 1,970, Rec. : 117


Interkultura Centro Herzberg - la unua ricevinto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA (transdonita en Jokohamo 2007) - movada kaj edukcentro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kun tutjara programo, ofertanto de klerig- kaj ekzamensesioj, respondeca pri trejnado de esperanto-instruantoj, movadaj gvidantoj
--  raportas pri programoj rilataj al instruado, ekzamenado dum la 86a Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Euxropa Esperanto-Kongreso en Herzberg

La organizantoj de la kongreso aparte pensis pri lingvokursoj, lingva, faka trejnado dum la kongreso, ja cxiam estas inter la partoprenantoj familianoj, kiuj ne parolas ankoraux esperante, komencantoj, nespertaj lingvouzantoj, aux tiuj, kiuj sercxas vojon al plibonigo de sia lingva kapablo. Kaj kompreneble ni zorgis ankaux pri ofertoj por fakuloj, gekolegoj kaj junaj partoprenantoj, lernejanoj.

1. Jen kelkaj programeroj el kiuj oni povis elekti dum la kongreso:
- fulmkursetoj por komencantoj: Hans Welling
- kurso kun bonhumoro, skecxoj, ktp. por progresintoj: Stefan MacGill
- lingva perfektigo: Katalin Kovats
- lingva trejnado, kantado kun lernejanoj kaj la gxemelurbaj gejunuloj el Gora, Pollando: Stefan MacGill, Otto Kern
- spertigxo: ekz. seminario pri E@I (edukado kaj interreto): Peter Balaz, seminario pri Vikipedio: Yves Nevelsteen
- klerigxeblo: prezentado de la instruprogramo de Intrerlingvistikaj Studoj en Poznan, PL (Ilona Koutny) kaj pri la kleriglaboro, pluklerigado, studadsesioj en Herzberg (Peter Zilvar kaj Zsofia Korody).
- multaj valoraj, altnivelaj prelegoj, kiuj same bone servis la lernemulojn

2. Nova oferto estis la ekzamenoj, la novaj UEA-ekzamenoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro (KER) en niveloj
- B2 (meza): 3 ekzamenitoj
- C1 (supera): 10 ekzamenitoj. Gratulojn al cxiuj!
Ekzamenis: Katalin Kovats, Ilona Koutny kaj Zsofia Korody.
Okazis ankaux oficiala transdono de diplomo al trapasinto de la nova UEA-ekzameno en la unua sesio jarsxangxe dum IF, Düsseldorf

3. Lernolibroj, instruhelpiloj, son- kaj vidmaterialoj, ktp.
en la libroservo eblis acxeti el granda sortimento de germanaj kaj eksterlandaj eldonajxoj:
- vortarojn (de Posxamiko gxis PIV, bildvortaro)
- lernolibrojn laux diversaj metodoj, por diversaj niveloj (ekz. Zagreba-metodo, Marcek-libroj, Tesi la testudo, Schiffer-libroj, Ludu kun ni, lernolibroj de Stefan MacGill, ktp.)
- sonmaterialojn, KD-ojn, Mazi-filmon (DVD), Gerda malaperis (DVD)
- bildseriojn, krucvortenigmojn, fabelojn de Grimm kaj Andersen (KD)
- pedagogiajn, metodikajn verkojn: ekz. Manlibro pri instruado, Glotididaktiko
- Esperanto de nivelo al nivelo (preparlibro kun modeltestoj por la KER-ekzamenoj): NOVAJXO!!!
- faklibrojn de Kava-Pech, AIS, E@I kaj ILEI
- la gazeton 'Juna amiko' (favorprezaj malnovaj ekzempleroj, novaj abonoj por 2009, 2010)

La plejmulto de ili estas dauxre haveblaj, mendeblaj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) ofte ecx sen aldona kromkosto, ja ni sxatus servi, subteni la instruadon, klerigadon, pedagogian laboron kaj mem intersxangxas, kunportas la eldonajxojn, akceptas komisiajn varojn tiel sxparante la sendokostojn por niaj klientoj.

4. Fakkunsidoj, fakaj informoj, prelegoj
- jarcxefkunveno de AGEI: raporto pri lastjara laboro, nuna stato de E-instruado en Germanio, rilatoj kun ILEI, nova retpagxaro, estontaj planoj
- informoj pri AIS: Vera Barandovska-Frank
- informoj pri edukado.net: Katalin Kovats
- prezentado de la lernolibro 'Esperanto per rekta metodo': Stano Marcek
- retvortaro: Albrecht Kronenberger,
- lernu.net: Peter Balaz
- komputeko: Yves Nevelsteen
- Juna amiko: Stefan MacGill

5. Alvoko al la auxtuna, jubilea kunveno de instruemuloj, instruantoj, instruistoj, pedagogoj, ktp:
TORPEDO-5 (Tutlandaj Oktobraj Pedagogiaj Tagoj) inter 9-12.10.2009 en Herzberg am Harz
Cxeftemoj: HISTORIO DE INSTRUMETODOJ - RENKONTO KUN AUXTOROJ DE LERNOLIBROJ KAJ VORTAROJ
Aligxkotizo: (01.06-31.08: 40 eur, poste 45), aligxu cxe: zsofia.korody@esperanto.de

Koran dankon al cxiuj, kiuj per siaj kursoj, prelegoj, prezentadoj, kunportitaj materialoj ricxigis la oferton dum la kongreso, kontribuis al la programo kaj zorgis pri instruado, klerigado, bonfarto de la partoprenantoj!

Dauxre servante, helpante:

Zsofia Korody
prezidanto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
komisiito de GEA por instruado
en Interkultura Centro Herzberg


  : Rec.   : List

179   중국 에스페란티스토 입국 예정    LEE Jung-kee 2009/06/20 103 875
178   Listo de tabloj Bjalistoko    LEE Jung-kee 2009/06/18 146 1871
177   에스페란토 TV 인터뷰    LEE Jung-kee 2009/06/15 123 887
176   7월 (211기) 에스페란토 초급 강습 안내    LEE Jung-kee 2009/06/13 111 899
  Herzberg: raporto pri instru-rilataj kongresaj ofertoj    LEE Jung-kee 2009/06/11 117 1970
174   제 2회 한일 에스페란토 청년 종교인 모임 일정입니다.[첨부 참조]    LEE Jung-kee 2009/06/10 157 913
173   베트남 여대생 사귀기    LEE Jung-kee 2009/06/10 131 1203
172   Kiel ni faru demando-frazojn? [의문문 만들기 연습]    LEE Jung-kee 2009/06/09 124 1721
171   아시아 회보를 받을수 있는 '아시아 기금' 회원 신청(1년분)을 접수합니다.    LEE Jung-kee 2009/06/08 114 943
170   Hejmtasko de Bazo, mezklasano de SEK    LEE Jung-kee 2009/06/08 114 1538
169   대만 에스페란티스토 입국 예정    LEE Jung-kee 2009/06/07 109 907
168   La 28-a Komuna Seminario en Nankino, Ĉinio    LEE Jung-kee 2009/06/04 121 1723
167   국제 선방 참가자 명단    LEE Jung-kee 2009/06/03 118 1093
166   14-a Internacia arta E-festivalo Velura Sezono (2009)    LEE Jung-kee 2009/05/31 132 2029
165   6월 행사 일정표    LEE Jung-kee 2009/05/30 130 996
164   Osmo Buller en Vjetnamio    LEE Jung-kee 2009/05/30 142 1142
163   6월 (210기) 초급 강습 안내    LEE Jung-kee 2009/05/29 143 1057
162   6차 아시아 대회 emblemo    LEE Jung-kee 2009/05/28 130 1137
161   [국제선방]'La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbulismo'    LEE Jung-kee 2009/05/28 124 1866
160   한일 종교 청년 모임 일본측 명단및 일정    LEE Jung-kee 2009/05/28 119 1906
159   "Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ"    LEE Jung-kee 2009/05/24 109 1703
158   Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj    LEE Jung-kee 2009/05/18 112 2343
157   교육자 연맹 나라별 회원 현황    LEE Jung-kee 2009/05/08 162 1454
156   Ideale mi volus okazigi skajp-renkontiĝojn    LEE Jung-kee 2009/04/03 123 1766
155   국내 초중고 교사 명단 파악중(무순)!    LEE Jung-kee 2009/04/01 169 1218
154   KONFERENCO “INTERNACIAJ LINGVOJ EN KONTEKSTO DE EUROLINGVISTIKO KAJ INTERLINGVI...    LEE Jung-kee 2009/04/01 201 1863
153   국제 에스페란토 교육자 연맹 (ILEI)를 소개합니다.    LEE Jung-kee 2009/03/31 130 1068
152   La ILEI-Estraro vocxdonis...    LEE Jung-kee 2009/03/31 148 1576
151   Chu la EU-Komisiono havas eraran bildon pri Esperanto?    LEE Jung-kee 2009/03/17 178 2456
150   Reta trejnado pri rekta metodo de Stano MARČEK    LEE Jung-kee 2009/03/07 176 2396

    : List   [이전 10개] [1]..[21][22][23][24] 25 [26][27][28][29][30]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0