'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-02-21 22:15:22, Hit : 275, Rec. : 37

[ESPERANTIC.ORG] NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO KAJ KUNIGAS FORTOJN KUN KINO-TEATRO-FESTIVALO

En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble la plej priparolatan en la historio de la kursaro!

     La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto, kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo.  Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda kampuso de la Universitato William Peace en Raleigh por liveri plian neforgeseblan sperton!

     La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj. Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.
NASK okazos de la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: de la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la kampuso, plus la ŝanco partopreni la festadon de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj! Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso “Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo”, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” el “Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo”), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la kurson por komencintoj. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj). La bazaj prezoj varias ekde $175 (sen loĝado, 4-taga programo) ĝis $735 (plena prezo, kun loĝado kaj manĝado, 8 tagoj). Aliĝu ĝis la 15-a de aprilo por ricevi la plej bonan prezon!


Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe  http://nask.esperantic.org

kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo
Kontaktu Ellen M. Eddy, la NASK-administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), se vi havas demandojn.


  : Rec.   : List

839   SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK    LEE Jungkee 2015/04/29 86 296
838   -um 공부하기    LEE Jungkee 2015/04/15 111 386
837   요코하마 에스페란토 회지를    LEE Jungkee 2015/04/09 101 345
836   Tagordo de la 7a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2015/04/07 39 315
835   KVARDEKSES JAROJ DE BUDAPEŜTA MEDICINA ESPERANTO-FAKGRUPO    LEE Jungkee 2015/04/03 42 272
834   Intervjuo de Mark Fettes    LEE Jungkee 2015/04/01 103 332
833   Esperanto-youtube    LEE Jungkee 2015/04/01 98 315
832   Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj    LEE Jungkee 2015/03/30 38 268
831   Vizito al Koreio de prof.Saeed Ahmad    LEE Jungkee 2015/03/29 35 268
830   Finnlanda ekzameno    LEE Jungkee 2015/03/27 35 282
829   Buĝeto por Orienttimoro    LEE Jungkee 2015/03/23 102 305
828   Manila Declaration 1980    LEE Jungkee 2015/03/23 30 300
827   Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn    LEE Jungkee 2015/03/23 35 249
826   Raporto de elspezo 2014 de KAEM.    LEE Jungkee 2015/03/23 112 330
825   Raportaĵo de KAEM por Estrara Raporto en 2014.    LEE Jungkee 2015/03/23 31 245
824   Informoj pri azia movado    LEE Jungkee 2015/03/22 33 290
823   Jarraporto de Afriko en 2014    LEE Jungkee 2015/03/22 99 296
822   GAZK 8 Kompilejo.    LEE Jungkee 2015/03/22 24 259
821   Esperanto-Vortaro    LEE Jungkee 2015/03/22 87 378
820   JAM PLI OL 2000 ALIGHIS AL LA 100-A UK    LEE Jungkee 2015/03/12 84 350
819   Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto    LEE Jungkee 2015/03/05 30 298
  NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO    LEE Jungkee 2015/02/21 37 275
817   Superrigardo pri agadoj de la Afrika Komisiono en 2014    LEE Jungkee 2015/02/21 33 299
816   La 48-a Esperanto-Seminario, Tendoo    LEE Jungkee 2015/02/18 93 341
815   문장과 함께 듣는 에스페란토 방송    LEE Jungkee 2015/02/13 101 406
814   Raporto de la komisiono MONA por la jaro 2014    LEE Jungkee 2015/02/12 96 349
813   에스페란토를 배우는 20가지 이유    LEE Jungkee 2015/02/10 101 377
812   Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"    LEE Jungkee 2015/02/04 55 300
811   어린이를 위한 '빗물 순환' 그림 (에스페란토 판)    LEE Jungkee 2015/02/02 113 401
810   Kiel veni al Herzberg, Urbo de Esperanto    LEE Jungkee 2015/01/31 34 307

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0