'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-12-09 08:48:55, Hit : 315, Rec. : 28


50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO

La Esperanto-movado festas la 50-an datrevenon de la historia rezolucio pri Esperanto, kiun Unesko akceptis en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo la 10-an de decembro 1954. Du tagojn pli frue Unesko asignis al Universala Esperanto-Asocio la statuson de konsultaj rilatoj. La akcepto de la rezolucio de 1954, rekonfirmita per nova rezolucio de la Ĝenerala Konferenco en 1985 en Sofio, signifas la plej gravan oficialan rekonon de Esperanto fare de la monda komunumo ĝis nun. Ambaŭ rezolucioj de Unesko signifis ankaŭ agnoskon de UEA kiel la unuavica reprezentanto de la Esperanto-movado.

Koincide, kaj tre simbole, la 10-a de decembro estas ankaŭ la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, kiu memorigas pri la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1946. Okaze de la duobla datreveno Renato Corsetti, prezidanto de UEA, lanĉis deklaron, en kiu li memorigas pri la multflanka kontribuo de esperantistoj al la celoj de Unesko kaj pri la interligiteco de la agadoj por Esperanto kaj homaj rajtoj. Corsetti aparte emfazas la gravecon de lingva diverseco kaj de lingvaj homaj rajtoj, kaj esprimas sian kontenton pri tio, ke lastatempe ili komencis ricevi pli da atento ĉe UN kaj Unesko.

Okaze de la 50-jariĝo de la Montevidea rezolucio kaj de la starigo de oficialaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, prezidanto Corsetti sendis ankaŭ salutmesaĝon al la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koichiro Matsuura. En ĝi Corsetti reliefigis la daŭran subtenon de UEA al diversaj agadoj de Unesko. Tio okazis i.a. per informado al la membroj, per esperantigo de dokumentoj kaj libroj de Unesko, kaj per dediĉo de la temo de multaj Universalaj Kongresoj al specialaj jaroj kaj jardekoj de UN kaj Unesko. La prezidanto de UEA menciis ankaŭ la plej longedaŭran projekton de UEA por apogi iniciaton de Unesko, la Serion Oriento-Okcidento, kiu de pli ol kvar jardekoj kontribuas al la diskonigo kaj reciproka aprezado de diversaj kulturoj per eldonado de iliaj literaturaj ĉefverkoj.

Dum la jaro 2004 okazis pluraj aranĝoj por festi la 50-an datrevenon de la atingo en Montevideo. Speciala programero estis dediĉita al ĝi en la UK en Pekino. En Montevideo mem Urugvaja Esperanto-Societo organizis kun helpo de UEA grandan ekspozicion pri Esperanto kadre de la Internacia Librofoiro de Montevideo en aŭgusto-septembro. La decembra numero de "Esperanto" donas atenton al la jubileo kaj al la protagonisto ĉe la ekesto de la rezolucio de 1954, prof. d-ro Ivo Lapenna. En ĝi aperas ankaŭ la tekstoj de la rezolucioj de Montevideo kaj Sofio, kiuj tradicie aperas ankaŭ komence de la Jarlibro de UEA.


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 32 298
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 82 317
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 88 331
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 31 303
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 83 321
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 83 355
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 104 392
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 88 329
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 86 335
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 87 341
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 84 327
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 29 327
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 33 307
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 78 346
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 94 330
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 80 360
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 91 326
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 98 355
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 91 338
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 28 310
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 84 352
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 97 358
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 32 320
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 90 380
  50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 28 315
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 25 300
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 91 364
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 86 358
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 91 341
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 85 336

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0