'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-12-09 10:28:52, Hit : 314, Rec. : 31

Informilo de Novembro 2014
Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio

Numero 13, Novembro 2014


Pollando nomis Esperanton parto de sia Nemateria Kultura Heredaĵo

20 nov. La pola Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, prof. Małgorzata Omilanowska, hodiaŭ aprobis aldonon de la lingvo Esperanto al la pola listo de nemateria kultura heredaĵo. La programon Nemateria Kultura Heredaĵo gvidas Unesko:

http://www.unesco.org/culture/ich/index.php?lg=en&pg=00002

La aldono estas rezulto de iniciato de Edmund Wittbrodt, membro de la Pola Senato, kaj de Kazimierz Krzyżak, Honora Membro de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kune kun aliaj polaj Esperanto-organizaĵoj kaj la Pola Instituto pri Nacia Kultura Heredaĵo.
Esperanto lanĉiĝis en Varsovio en 1887, kiam doktoro L. L. Zamenhof aperigis la unuan libron en la lingvo. Depost tiam, ĝi ludis signifan rolon en la kultura vivo de Pollando.
La decido de la pola ministro malfermas la eblecon proponi aldonon de Esperanto al la monda listo de Unesko, la tielnomata “Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.”



La usona gazetaro atentas pri Esperanto dank’ al nia ĉeesto en Novjorko!

12 nov. Malofte Esperanto trafas la paĝojn de la plej prestiĝaj usonaj tagĵurnaloj. Eĉ pli malofte tio okazas en du ĵurnaloj preskaŭ samtempe. Kaj maloftege temas pri pozitiva frontpaĝa prezento. Tian atenton ni malfacile aĉetus eĉ se ni havus senliman monon!
Sed ĝi okazis lastatempe en Novjorko.
La unua paŝo venis kiam raportisto de Wall Street Journal, la ĉefa financa kaj komerca ĵurnalo usona, kontaktis nian oficejon por informiĝi pri la servo de TEJO, Pasporta Servo. Feliĉe, Neil Blonstein, gvidanto de la oficejo, bone konas Pasportan Servon kaj la aktualajn klopodojn de TEJO modernigi kaj plivastigi ĝin, kaj sekve povis doni informojn. La raportisto kontaktis alian membron de nia UN-grupo, Steven Brewer, kiu jam multe uzas la servon kaj povis aldoni aktualajn anekdotojn. “Eldonate de Esperanto-junulara organizaĵo en Nederlando,” deklaris la ĵurnalo, la listo de “Pasporta Servo unue aperis en 1974, kun 39 gastigantoj. La plej aktuala listo, de 2011, enhavas 1.087. Aktualigita listo aperos frue en la venonta jaro, kaj oni atendas retpaĝaron jam ĉi-monate.” Sekvis klarigo pri Esperanto kaj intervjuoj kun usonaj esperantistoj Amanda Higley kaj Steven Brewer.
La artikolo, kun aldonaj fotoj, aperis en la retpaĝaro de Wall Street Journal. Krome, WSJ Radio intervjuis la raportiston, Charlie Wells, en ĝenerale pozitiva prezento de la lingvo; kaj eĉ aperis en la retpaĝaro filmeto de mallonga vizito al Novjork-Urbo gvidata de Neil Blonstein. Vidu:

http://online.wsj.com/articles/one-of-the-perks-of-speaking-esperanto-free-lodging-around-the-world-1415754748?mod=WSJ_LatestHeadlines

Preskaŭ samtempe, oficisto de New York Times ligis kontakton kun Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN, por peti lian helpon pri traduko de diversaj vortoj kaj frazoj en Esperanto. Kvankam prof. Tonkin ne sukcesis konvinki la oficiston malkaŝi la celon de la peto, montriĝis poste, ke la ĉiujara “numero pri novaj enkondukoj” de la revua sekcio de New York Times prezentos historiajn ekzemplojn de novenkondukoj, kiuj ne tuj sukcesis, sed kiuj ofte havis interesajn postajn aplikojn: generatoro inventita en Skotlando en la jaro 1806, kiu poste fiaskis, sed nun estas uzata por generi elektron el la suno en izolitaj lokoj; la eltrovo de rekta kurento fare de Edison, kion oni nun ree aplikas por novaj energiofontoj, prefere al alterna kurento. Foje, deklaris la artikolo “Perdantoj Gajnas” – kvankam ne ĉiam.
Kvankam la kunteksto ne estis plej pozitiva, tamen pli ol 2,5 milionoj da legantoj (la sumo de la papera kaj elektronika legantaro de New York Times) havis okazon iom lerni pri la ekzisto de Esperanto kaj vidi vortojn kaj frazojn en la lingvo. Responde al la artikolo, prof. Tonkin komentis en letero al la redakcio (bedaŭrinde ĝi ne aperis…), ke, se Esperanto malsukcesis ĉar ĝi ne atingis mondan pacon (kiel asertis la artikolo), “laŭ tiu mezuro, ni povus nomi Unuiĝintajn Naciojn, la plejparton de la religioj de la mondo kaj ĉiujn neregistarajn organizaĵojn projektoj, kiuj malsukcesis atingi mondan harmonion.” Li aldonis: “Eĉ se ĝi ne estas jam parolata de ĉiu homo en la mondo, Esperanto estas larĝe uzata kaj sukcesa internacia lingvo, kun longa kaj pozitiva historio kaj vastiĝanta uzantaro.”

Ĉu necesas aldoni, ke se niaj homoj ne troviĝus en la ĝustaj lokoj en la ĝusta momento por respondi al la ĵurnalistoj, tiu senprecedenca tagĵurnala atento al Esperanto ne okazus?
La elektronika kaj papera legantaro de Wall Street Journal estas averaĝe 2,4 milionoj.


TEJO, la junulara sekcio de UEA, estas rekonata kiel signifa rolanto en internaciaj aferoj



10 nov. TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, lastatempe elektiĝis al la ĉefa plenuma organo de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizaĵoj (IKRJO). Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/IKRJO.

Laŭ la retpaĝaro de ICMYO (ĝia anglalingva mallongigo), “En la Jarkunveno de 2014, nova Laborgrupo de la reto ICMYO estis elektita. Tri membroj restis el la Laborgrupo de 2013 (YFJ: Eŭropa Junulara Forumo, IMCS-Pax Romana, IFMSA: Medicinaj Studentoj), du membroj revenis el la Laborgrupo de 2012 (YMCA: Asocio de Junaj Viroj Kristanaj, kaj WAGGGS: Skoltinoj) kaj du novaj membroj envenis (AIESEC: Studenta Interŝanĝa Asocio, kaj TEJO: La Esperanto-Junularo).”
Tiu granda atingo estis ebla ĉefe danke al la senlaca laboro de Fernando Maia Jr., brazila aktivulo kaj prezidanto de BEJO, kiu multe laboris por la kandidatiĝo de TEJO. Fernando nun estas en Bakuo, Azerujo - por partopreni en la 1a Monda Forumo pri Junularaj Politikoj, kaj en la IKRJO-renkontiĝoj.
Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en Eksteraj Rilatoj. Ĝian komisionon formas 47 anoj, kiuj estas tre aktivaj, retumas kun pluraj organizoj, partoprenas pozitive kaj konstrue en pluraj eventoj tra la mondo. En la lastaj jaroj TEJO estis reprezentata plurfoje en oficialaj junularaj aranĝoj en Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Azio. Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo. (Laŭ raporto de TEJO)


Rusa universitato lanĉis Esperanto-kursojn

19 nov. La Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj (RUDN) hodiaŭ aprobis du novajn studprogramojn por studado kaj instruado de Esperanto. La aprobo sekvis decidon de la Scienca Konsilio de la Universitato jam la 14-an de novembro. Laŭ sia retpaĝaro, RUDN “estas unu el la gvidaj ŝtataj trianivelaj edukaj institucioj de Rusio. Ĝi estas la sola universitato en la mondo, kiu unuigas ĉiujare studentojn el inter 145 kaj 150 landoj. La universitato havas multprofilan strukturon de fakultatoj kaj studprogramoj, tipan en klasikaj universitatoj de la mondo. Pli ol 77.000 diplomitoj de la Universitato laboras en 170 landoj, inter ili 5.500 doktoriĝintoj.” Nuntempe en la universitato studas 29.000 studentoj.






  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 31 293
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 81 312
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 87 325
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 30 298
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 82 315
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 82 351
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 103 387
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 87 324
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 85 330
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 86 336
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 83 322
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 28 322
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 32 302
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 77 341
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 93 326
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 79 355
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 90 320
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 97 349
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 90 333
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 27 304
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 83 347
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 96 353
  Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 31 314
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 89 373
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 27 309
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 24 295
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 89 359
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 85 353
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 90 335
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 84 331

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0