'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Novjara mesaĝo de prez. de UEA
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-12-29 18:03:04, Hit : 328, Rec. : 91

Karaj komitatanoj,

verŝajne multaj el vi nun havas libertempon dum kelkaj tagoj, kaj do mi kaptas la okazon danki vin pro via kunlaboro dum la lasta jaro. Niaj komunaj klopodoj komencas frukti, kiel sendube montros la membrostatistiko por 2014. En Bonaero, kiel ankaŭ tra la tuta jaro, ni vidis multajn pruvojn pri la vigleco kaj ideriĉeco de nia movado. Nia Estraro harmonie kunlaboras, strebante realigi la planojn diskutitajn en la komitataj forumoj kaj retlistoj. El diversaj landoj nun venas planoj pri la Jaro Montevideo 60, kaj ni povas antauvidi grandiozan feston en Lillo en julio.

Tion dirinte, mi tamen petas vin pripensi, kian plian kontribuon vi povus fari por la bonfarto de nia Asocio en la nova jaro 2015. Ni urĝe bezonas pliajn membrojn, pliajn aktivulojn, pliajn monrimedojn, por efike antaŭeniri al la celoj en la Strategia Laborplano. Nia movado estas malgranda, sed ĝia vizio pri justa kaj daŭripova komunikado en monda skalo restas same aktuala kaj grava, kiel ĝi estis antaŭ pli ol jarcento. Tiu vizio daŭre inspiru nin en la venontaj dek du monatoj! Ni serĉu novajn manierojn plifortigi nian organizon kaj nian movadon, sur ĉiuj niveloj ekde la lokaj kluboj ĝis la kontinentaj komisionoj kaj la gvidorganoj de UEA mem. Ĉiu povas alporti ion al tiu konstruprojekto.

Kaj al ĉiuj samideanoj, senescepte, mi deziras ĝojplenan kaj esperdonan jaron.

Nome de la Estraro de UEA,

Mark Fettes
Prezidanto de UEA

P.S. Bonvolu vaste alvoki la esperantistojn en via lando, aŭ inter viaj konatoj, profiti de la unua aliĝperiodo de la 100a UK en Lillo, kiu finiĝos venontan merkredon! Oni povas perrete aliĝi ĉe la paĝo http://www.uea.org/kongresoj/.


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 32 300
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 82 320
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 88 333
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 31 307
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 83 323
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 83 358
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 105 395
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 89 332
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 86 338
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 87 346
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 84 330
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 29 330
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 33 311
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 78 349
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 94 333
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 80 362
  Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 91 328
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 98 359
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 92 341
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 28 312
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 84 355
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 97 360
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 32 322
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 91 382
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 28 319
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 25 303
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 91 369
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 87 362
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 91 344
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 85 343

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0