'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: la sepa AMO-seminario en Afriko
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-01-02 07:14:15, Hit : 302, Rec. : 32

Sabate, la 27-an de decembro 2014 malfermiĝis la laboroj de la sepa AMO-seminario en la apudlaga Kultura Centro de BE (CCB), Lomeo, Togolando. El la tri proponitaj kandidatoj de la estraro de ABeE, du estis elektitaj por oficiale ĉeesti  tiun kontinentan aranĝon. Temas pri mi mem kaj Guiya Cyprien, aktivulo el mezlerneja klubo “Monda Familio“ en urbo Azovè kaj estrarano de nia junulara sekcio (BOJE), kiun li tamen ne reprezentis.


Je la komenco estis enkonduko de la kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA kaj  de s-ino Mirejo Grosjean. Iliajn paroladojn sekvis laŭtlegado de salutmesaĝoj de Stefan Mac Gill, Renato Corsetti, Lee JungKee kaj de Jean Codjo respektive far Antoine KOUABLAN el (CI), Didier AGBOLO (TG), Kingslim EDAH (TG/RB) kaj Cyprien GUIYA (RB) laŭ plano de la organiza teamo. Tiu grava parto de la malfermo finiĝis per saluto de landaj reprezentantoj. Kiel prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE), mi havis la honoron esti la unua persono, kiu adresis siajn salutojn al la seminarianaro.  La saluto de reprezentantoj de Eburio, Niĝerlando kaj Togolando venis poste. Starigon de regularo, laŭ sugestoj kaj proponoj de ĉiuj partoprenantoj, antaŭis la grupa fotiĝo kaj diversaj interparoloj kun ĵurnalistoj en la ĝardeno de CCB.


Posttagmeze ni akiris scion pri konstruo kaj redaktado de retejo per prezentado fare de Didier Agbolo.


Dimanĉe, la 28-an de decembro 2014, la partoprenantoj ĉeestis la prelegon de  s-ino Mireille kadre de koridora agado. Dank al tiu ilustrita prezentado, ni povis scii multon pri Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj iliaj rilatoj kun UEA.  Fotoj pri specifaj kaj historiaj ejoj, nome la sidejo de Unesko en Parizo,  sidejo de iama  Ligo de nacioj, tiu de la nuna Unuiĝntaj Nacioj, la fama Urugvaja parlamenta sidejo en Montevideo, kie UNUESKO voĉdonis la rezolucion «IV.1.4.422» en 1954.


Post tio, du gravaj temoj estis pritraktitaj. Temis pri: ‘’Kiel  sin prepari por renkonti moŝtulon (ministro, konsulo, ĵurnalisto ktp) por prezenti Esperanton ?’’, ‘’Kiujn rimedojn ni havas por informi pri Esperanto ?“. Ĉiukaze, la seminarianaro estis dividita en kvin laborgrupojn kaj post kelkminuta interdiskuto, ĉiu grupo, tra sia proparolanto, prezentis la rezulton de sia laboro. Poste venis sintezo sub gvido de s-ino Mireille Grojean.


Posttagmeze, estis la vico de s-ro ADJE Adjévi priparoli al ni tre gravan temon, tio estas ‘’Agado kaj Afrika Komisiono de UEA en Afriko’’. Informplena kaj ĉeestenda estis la prezentado por la seminarianoj ĉar ĝi tuŝas la funkciadon de la instanco kiu zorgas pri Esperanto en Afriko. Inter alie, la jenaj punktoj, kun detaloj, estis elvolvitaj: historiaj datoj kaj faktoj, Landaj Asocioj kaj kluboj en Afriko, statuso de Afrika Komisiono, ĝiaj laboroj disponeblaj financrimedoj por Afrika Agado, kelkaj devoj de Landaj Asocioj, rilatoj kun ILEI kaj TEJO.


La seminario daŭrigis lunde per aliaj prelegoj pri temoj kiel ‘’Strukturo de la Esperanto-movado’’, ‘’Kiel krei  kaj gvidi asocion’’  kaj ‘’Kurso per Cseh Metodo’’ respektive faritaj de ges-roj Mireille Grojean, la muljara togolanda aktivulo Yao  Raymond AFANTCHAO-BIAKOU kaj Antoine KOUABLAN.


Mi personene havis bonajn kaj pozitivajn impresojn pri la 7-a  AMO pro tio ke, ĝi okazis en tre bona amikeca kaj frateca etoso.  La temoj pritraktitaj estis trafaj kaj instrue riĉplenaj.

Certe, per la akiritaj scioj kaj spertoj, ni pluefike aktivos por antaŭenigi la movadon en niaj respektivaj landoj.



Verkis: Latifou GBADAMASSI, prezidanto de la Landa Asocio de Benino



  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 31 293
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 81 312
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 87 326
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 30 298
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 82 316
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 82 351
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 103 387
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 87 324
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 85 331
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 86 336
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 83 323
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 28 323
  la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 32 302
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 77 341
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 93 326
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 79 355
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 90 321
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 97 349
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 90 334
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 27 305
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 83 347
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 96 353
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 31 315
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 89 374
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 27 311
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 24 295
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 89 360
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 85 353
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 90 336
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 84 331

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0