'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-01-28 07:50:06, Hit : 306, Rec. : 31

10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

En Nonsan, Koreio okazis la 10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM) de la 16a ĝis la 19a de januaro 2015.

Ĝin organizis la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, koredevena religio. Ĉeestis 36 esperantistoj el Hungario, Japanio, Koreio, Litovio, Pakistano kaj Rusio. Ĉi-jare partoprenis konataj aktivuloj kiel Mikaelo BRONŜTEJN el Rusio, MÁRKUS Gábor el Hungario kaj Saeed AHMAD el Pakistano. Kiel tradicie Oomoto, la japana religio, kiu fervore pledas por Esperanto, sendis sian reprezentanton KIMURA Kacuja, kiu ĉeestis la unuan IERM-on en 2006, kaj ambaŭ religioj tiel daŭrigis interreligian kunlaboron.

Al la evento sian mesaĝon sendis la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo kaj gratulis la dekjariĝon de IERM, aparte menciante ke ĉi tiu jaro estas signifoplena kaj por ŭonbulismo kaj por Esperanto, ĉar ĉi-jare ŭonbulismo atingos sian centan datrevenon kaj la Universala Kongreso de Esperanto festos sian centan datrevenon. Ankaŭ José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la regulan realigon de IERM, admire konstatante ke EAŬ efike strebas por servi kaj la religion fonditan de Sotesano antaŭ 100 jaroj kaj la Esperanto-komunumon ekestiĝintan nur iom pli frue.

Oni faris ĉiufrumatene fizikan ekzercadon kaj sidmediton kaj ĉiuvespere 108-fojan riverencon kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro. Dum la renkontiĝo prelegis SHIN Eun Sook (Esperanto kaj alternativa vivo), MÁRKUS Gábor (Ĉu estos diluvo post ni?), KIMURA Kacuja (Historio de Oomoto), Mikhail AVDEEV (Ŭonbulisma kontrolmetodo de atentaj agoj), Mikaelo BRONŜTEJN (Ikono de la Tiĥvina Dipatrino), JANG Jeong-Ryeol (Turismaj punktoj, linioj kaj dimensioj en Busano), kaj Saeed AHMAD (Graveco de purigado en sufiismo), kiu donis al la ĉeestantoj la raran okazon konatiĝi kun sufiismo. Inter la prelegoj okazis elekteblaj liberaj rondoj, en kiuj malgrandnombraj homoj pli proksime kaj profunde diskutis pri siaj interestemoj.

Al la ĉeestantoj estis disdonita la flugfolio, en kiu estis tiaj punktoj por kontroli sin kiel ‘haltigi la agon por momento’, ‘kunveni kvin minutojn antaŭ la koncerna programero’, ‘laŭdi pli ol unu al aliulo en unu tago’… Tia kontrolo de atento gravas en la ĉiutaga praktikado de ŭonbulismo kaj certagrade helpis al la tagordo de IERM plenumiĝi tre glate kaj harmonie.

Unuafoje en la azia Esperantujo Mikaelo BRONŜTEJN koncertis el siaj propraj kantoj kaj poemoj kaj trovis sian ŝatantaron. La korean tradician maskodancon prezentis JO Moonzoo kaj la ĉeestantoj provis danci laŭ ŝia gvido; ĉe la fino hungaro, ruso, japano kaj pakistanano dancis per sia nacia maniero laŭ la ritmoj de la korea maskodanco kaj tre gaje amuzis la kundancantojn, tial leviĝis la ideo, ke la danco estu enprogramita por la interkona vespero de la eventuala Seula UK en 2017.

Oni ne nur meditis kaj prelegis, sed ankaŭ ekskursis unue al la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religiaj historiaj konstruaĵoj. Sub la ĉiĉeronado de CHOE Taesok oni povis pli multe konatiĝi kun ŭonbulismo kaj ĝia historio. Poste oni partoprenis en la glacia festivalo ĉe la najbara montpiedo kaj iuj sledis kaj aliaj rostis kaŝtanojn sur lignofajro. Kvankam mallonge, tio memorigis al ĉiuj sian infanaĝon. Post la ekskurso oni sate gustumis diversajn koreajn manĝaĵojn en la vespera bankedo.

Unu el la gravaj eroj de IERM estas viziti spiritajn gvidantojn de ŭonbulismo. Dum la vizitoj partoprenantoj rakontas siajn impresojn kaj aŭskultas iliajn instruajn vortojn, kompreneble, ankaŭ per tio la organizantoj celas ricevi pli da atento kaj subteno de la eklezio al la Esperanto-movado. La nuna ĉefmajstro (ekleziestro) Gjongsan substrekis, ke oni trovu la paradizon de menso kaj vivu dankan vivon. La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan diris, ke personeco estas objekto por prizorgi, kaj ke por nutri la personecon devas en akordo esti parolo kaj ago, malapero kaj apero, interno kaj ekstero. Ambaŭ ĉefmajstroj laŭdis la esperantistan aktivadon por interpopola kompreno kaj monda paco.

La ĉi-jara renkontiĝejo situis en belpejzaĝa montaro izolita de la cetera mondo kaj la ĉeestantoj ĝuis tre amikan kaj spiritan etoson por kvar tagoj. Estas notinde, ke post la renkontiĝo eksterlandaj partoprenintoj travojaĝis Koreion kaj vigligis la lokan Esperanto-movadon per sia prelego aŭ koncerto kaj iliajn agadojn favore raportis lokaj televido kaj gazetoj.

La 11a IERM okazos de la 8a ĝis la 11a de oktobro 2015 en Seulo. Oni povos ĝui kaj buntkoloran aŭtunon kaj esperantistan gastamon de Koreio kaj poste ĉeesti la 47an Korean Kongreson de Esperanto okazontan de la 24a ĝis la 25a de oktobro. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).  
Raportas CHOE Taesok
chtaesok@hanmail.net

Koncernaj fotoj troviĝas ĉe http://blog.chojus.com/4428 (ĉiuj fotoj faritaj de JEON Dae-bong)


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 32 300
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 82 320
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 88 333
  10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 31 306
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 83 323
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 83 358
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 105 395
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 89 332
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 86 338
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 87 346
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 84 330
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 29 330
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 33 311
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 78 348
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 94 333
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 80 362
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 91 328
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 98 359
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 92 341
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 28 312
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 84 355
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 97 360
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 32 322
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 91 382
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 28 319
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 25 303
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 91 369
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 87 362
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 91 344
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 85 342

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0