'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Forbruligota letero
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-12-15 23:18:39, Hit : 340, Rec. : 50

http://esperantaretradio.blogspot.com.br/

Varsovio, la 15-an de decembro 1917

Kara Paĉjo,
    
Hodiaŭ la unuan fojon, okazas via naskiĝtago sen via ĉeesto. Se vi plu vivus ĉi tie, mi preparus por vi etan surprizan donacon kune kun danka bondezirkarto. Sed vi loĝas nun en la transmondo. Tuj post kiam mi finos tiun ĉi leteron, mi forĵetos ĝin en la fajron de la kameno, por ke ĝi aliformiĝu en fumon. Mi esperas, ke tiel miaj pensoj atingos vin en la nevidebla mondo de spiritoj, pri kiu foje babilis kelkaj el viaj gastoj.
    
Jen mi tajpas tiujn ĉi vortojn per via malnova tajpilo, kiun vi tiom amis. Ekde longe mi kutimiĝis ekdormi ĉiuvespere, aŭskultante la ritmon de via tajpado. Nun mankas al mi tiu kara lulkanto. Ĉu ĝi ne mankas al vi tie, kien vi transloĝiĝis? Ĉu vi rememoras Paĉjo, kiom fiera mi estis, kiam vi unuan fojon permesis al mi tajpi? Kaj ĉu vi rememoras ke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, mi veturigadis miajn pupojn per la kovrilo de tiu ĉi tajpilo? Ĝuste en tiu kovrilo, Panjo trovis antaŭ nelonge la lastajn paĝojn, kiujn vi tajpis. Temis pri eseo ankoraŭ nefinita, kiun ni legis kvazaŭ ĝi estus via adiaŭa letero. Mi neniam forgesos la konfeson, kiun vi faris tie. Vi skribis: “Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…”
    
Mi ĉiam rememoros tion, Paĉjo. Vi ne malaperis. Via vivo estos por mi modelo kaj inspiro. Mi promesas, ke mi ĉiam pluiros sur via bela vojo, por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj.
    
Ĝojan naskiĝtagon, Paĉjo!
    
Tutkore brakumas vin, via amanta filino,
                                                                    
Lidja *
---

* Lidja ZAMENHOF (1904 – 1942) estis la plej juna filino de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF. Je la morto de sia patro en aprilo 1917, ŝi estis 13 jaraĝa. Ĝis la fino de sia vivo, Lidja verkis, tradukis kaj instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo de Treblinka. Ŝia kompleta originala verkaro estas “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj“, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, 2009.


[Tiu ĉi fikcia letero aperis unuafoje en “Rusia Esperanto-Gazeto”, februaro 2011.]


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 52 380
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 45 339
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 53 361
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 47 371
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 48 408
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 49 365
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 51 344
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 44 324
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 45 383
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 47 383
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 47 386
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 36 343
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 48 407
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 49 402
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 42 350
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 47 385
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 53 363
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 92 388
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 43 344
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 42 362
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 105 508
  Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 50 340
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 43 326
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 37 335
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 40 322
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 43 345
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 41 319
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 36 357
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 42 314
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 40 345

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0