'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-01-14 10:24:50, Hit : 376, Rec. : 45

Estu mastro de nia vivo

  1. Kiu aranĝas niajn naskiĝon, vivon kaj morton? Kio ni estos post nia morto?
  Kiam mi partoprenis en budhisma fakkunsido dum la japana kontreso de Espeanto, samideano diris, ke li estas konfuzita de demando, de kiu li venis, kial li venis en la mondo kiel homo, kaj kien li iros post morto. En la mallonga kunsido mi ne povis komuniki kun li pri tiu komplika demando, mi do promesis, ke mi speciale verku pri tiu temo post mia reveno al Ĉinio.
  Estas diversaj opinioj pri homaj vivo kaj morto. Iuj opiniis, ke ni naskiĝas en la mondon senkaŭze, kaj post nia morto nia vivo ne plu daŭros. Do ni naskiĝas kaj mortas tute nature senkaŭze. Iuj opinias, ke ni naskiĝas kaj mortas laŭ la volo de Dio, kaj nia vivcelo estas eviti naskiĝon en la infero kaj klopodi por naskiĝi en la paradizo aranĝita de Dio al ni. Tamen budhismanoj havas sian propran opinion pri si mem.
  La budhisma vidpunkto pri tio
  Laŭ budhismo, ni spertas hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon. Ĉiuj scias bone pri tio. Se ni plilongigos la tempon, ni ankaŭ spertas sennombrajn antaŭajn vivojn, nunan vivon kaj ankaŭ sennombrajn estontajn vivojn se ni ne liberigos nin el la vivcirklo. Niaj vivoj tute similas al senĉesa ĉeno, kiu estiĝas el ĉeneroj ligitaj al aliaj ĉeneroj. Kvankam vekiĝinte en la mateno, ni opinias, ke ni estas sama kiel en la lasta nokto, tamen en la sekva vivo estas neeble por ni kavi saman korpon kvankam ni same havas vivon. Nia vivcirklo konsistas el ses formoj: Devao, Asurao, Homo, Besto, Malsata spirito kaj Suferanto en la infero. Eble iuj demandos: "Se ni ne havos la saman korpon en la sekva vivo. Tio tute ne havos rilaton kun mi." Imagu, se vi estas aktoro en iu teatraĵo, kaj dum via prezento oni bategis vin je via kapo, ke vi sentas grandan doloron. Sed post tiu ĉi teatraĵo, kaj vi tuj ludos alian rolon en la sekva teatraĵo, ĉu vi ne plu doloras je la kapo? Tute ne eble. Via kapo ankoraŭ doloras al vi malgraŭ ke vi jam havas alian rolon. Kvankam nova rolo estas malsama kiel tiu, en kies rolo vi suferis pro bato. Ĉar vi mem ankoraŭ estas sama en diversaj roloj de la teatraĵo. Tio estas sama afero dum la transiĝo de niaj vivformoj. Sed kiu estas la spertanto de niaj vivoj, kaj kiu aranĝas pri nia estonteco? Pri tio mi parolos jene.
  Kial mi ankoraŭ estos mi mem en alia vivo?
  Ĉiuj vivestaĵoj konsistas el korpo kaj konscioj. Per nia korpo ni povas vivi kaj konduti, kaj per niaj konscioj ni povas percepti kaj decidi. En la nuna tempo, ni ĉiuj scias bone, ke ni havas ses konsciojn de okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, per kiuj ni povas vidi, aŭdi, gustumi, flari, tuŝon kaj pensi. Sed laŭ budhismo ni havos aliajn du: manoon kaj Alajon. Kutime ili ne aktivas evidente en nia ĉiutaga ago, do preskaŭ neniu scias pri ili. Kvankam iuj sciencistoj konsciis pri ili, tamen ili ne konas ilin sufiĉe bone, do nomis ilin latentaj konscioj. Niaj ses konscioj aktivas en nia ĉiutaga vivo, kaj la informo de ilia aktivado estas konservitaj en la oka konscio per la sepa. Do la oka konscio havas funkcion de tenejo en kiu estas informoj de ĉiuj konscioj. Je nia morto, ĉiuj el la ses konscioj forlasis nin sinsekve. Tiam oni kutime opinias, ke tiu mortas. Sed laŭ budhismo ne. Ĉar restas ankoraŭ la sepa kaj oka konscioj. Kiam la oka konscio forlasas nin, mi mortas. Tamen tiam ni ankoraŭ perceptas nin men per la oka konscio. Fakte, la tiama Nio estas la kombinaĵo de la oka konscio kun ĉiuj informoj pri niaj antaŭaj agoj, kaj bonaj, kaj malbonaj. Dum malpli ol 49 tagoj ni vivis en mediuma mondo ĝis ni renaskiĝas. Nian renaskiĝon decidas la bonecon de la informon. Se la informo de la bona konduto estas multa, ni do renaskiĝas en pli bona ekzisteco, kaj se la informo de malbona konduto estas multa, ni renaskiĝas en malpli bona ekzisteco. Se nia bona informo estas plej multa, ni renaskiĝos kiel devao, kaj se nia malbona informo estas plej multa, ni vivos en infera mondo por suferi. De tio vi scias, ke ni mem estas nia "Dio", kiu aranĝas pri niaj vivformo kaj sorto. La kaŭzo de tio similas al balono, kies altecon decidas la aero en ĝi.
  Kion ni faru por la plibona vivo?
  Sed ĉu nia metamorfozo estas tiel pasiva, ke ni tute ne povas elekti? Ne. Post kiam nia oka konscio forlasis nian korpon, ni ne plu havas fizikan korpon. Tamen laŭ nia percepto, ni ankoraŭ ekzistas. Tiam ni havas korpon de modiuma korpo. Kiu korpo estas tiel subtila, ke oni tute ne povas percepti per siaj konscioj. En mediuma korpo ni havas kvin magiajn povojn per kiuj ni scias bone pri niaj antaŭaj vivoj, ni povas aŭdi kaj vidi ordinare ne perceptas kiam ni vivas kiel homo. Ni povas iri tien kien ni ne povas tiel plu. Tiam ni havas du staton sobra aŭ dorma, simile al ni en la homa mondo. Kiam venas la tempo por nia renaskiĝo, ni vidas iluzion de diversaj specoj, kiu allogas nin. Se ni sentas korinklinon al la iluzio, ni perdis scion kaj nia konscio iras en uteron de nia patrino, ĉu en formo de homo aŭ besto. Ekde tiam plej multaj el ni perdis la momoron pri nia antaŭaj vivoj kaj dronas en dorma stato. Post nia enurteriĝo, naskiĝis la sepa kaj ses evidentaj sinsekve kune kun la kreskiĝo de la feto. Do en la perfekta tempo, ni renaskiĝas en la nova vivformo.


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 49 371
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 43 330
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 50 351
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 44 359
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 46 396
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 45 358
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 48 335
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 41 315
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 43 369
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 45 374
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 44 376
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 33 334
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 45 400
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 47 390
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 40 340
  Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 45 376
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 51 358
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 89 378
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 40 332
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 39 354
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 102 499
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 48 333
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 40 319
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 34 326
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 39 315
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 40 335
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 39 313
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 34 347
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 40 302
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 38 333

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0