'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-04-28 06:15:55, Hit : 370, Rec. : 47

ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto

La Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la Interreto pli ol 60 jaroj de arkivaĵoj, t.e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj kiuj aperis dum la jaroj 1949-2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). Ili haveblas en PDF-formo laŭ la permesilo CC BY-ND. Serĉilo en la retejo ebligas al oni trovi artikolon laŭ ekzemple verkanto de la artikolo aŭ titolo. La arkivo atingeblas per la sekva ligilo: https://scienca-revuo.info/issue/archive

Eldonita de ISAE, Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo priscienca en Esperanto. Ĝi publikigas sciencajn artikolojn en Esperanto, kovrantajn ĉiajn fakojn kaj flanke de la scienca enhavo ankaŭ enhavas sekcion pri terminologio, pri scienco kaj socio kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. Scienca Revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de revuo fondita en 1904 kiel Internacia Scienca Revuo.

ISAE fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita kiel asocio ĉe la Nederlanda komerca ĉambro, kun sidejo en Roterdamo.

ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Kiu emus fake verki aŭ alimaniere subteni la scienca agadon de la asocio vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship

La Estraro de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

José Antonio Vergara (CL)
Johannes Mueller (DE)
Mélanie Maradan (CH)
Francesco Maurelli (UK)
Alga Guernieri (IT)


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 52 380
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 45 339
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 53 361
  ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 47 370
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 48 406
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 49 364
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 51 344
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 44 324
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 45 380
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 47 381
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 47 386
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 36 343
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 47 406
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 49 401
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 42 349
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 47 385
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 53 363
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 92 387
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 43 343
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 42 362
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 105 506
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 50 339
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 43 325
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 37 335
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 40 320
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 43 345
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 41 319
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 36 357
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 42 312
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 40 345

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0