'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Urghas varbi membrojn!
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-05-02 22:22:56, Hit : 328, Rec. : 43


Lastatempe Mark Fettes memorigis la komitatanojn pri la neceso varbi
membrojn kiel grava tasko lau la Strategia Laborplano. Tiurilate la
evoluo de la statistiko urghe postulas ne nur atenton sed agojn.

Ghis la 1-a de majo estis registritaj 4295 individuaj membroj. Tio estas
nur 31 pli ol samtage en 2013. Se la alfluo de (re)membrighoj ne kreskos
sufiche dum la venontaj monatoj, UEA riskos ankau chi-jare ne havi pli
ol 5000 membrojn, kion Mark Fettes en sia letero starigis kiel la
minimuman celon en 2014. Pasintjare la fina nombro estis 4903.

La evoluo estas tre malsama lau kotizkategorioj (parenteze la diferenco
kompare kun 1 majo 2013)):

Membro kun Gvidlibro 350 (+71), Juna MG 19 (-1), Membro kun Jarlibro 992
(-76), juna MJ 182 (+36), Membro-Abonanto 1706 (-39), juna MA 62 (+4),
Dumviva Membro 778 (+3), juna DM 14 (+2), DM kun Jarlibro 125 (+29),
juna DMJ 15 (+2), Honora Membro 46 (sama), Honora Patrono 6 (sama).

Mi ne komentas la unuopajn evoluojn krom konstati kun ghojo la kreskon
de junaj membroj kaj kun bedauro, ke el la renovigo de "Esperanto" ne
sekvis (ankorau?) kresko de MA-membroj. En jaro de malgranda UK la falo
ne estas surpriza, precipe kaze de MJ, sed kiel montras la ekzemploj
sube, tio ne estas neevitebla naturlegho.

Du estraranoj elstaras. Lee Jungkee pli ol duobligis la membraron en
Korea Respubliko. Pasintjare la definitiva nombro tie estis 52, sed ghis
nun jam 109 koreoj estas registritaj kiel membroj de UEA por 2014. Sen
tiu kresko la membraro de UEA ech estus malpli granda nun ol antau unu
jaro. Martin Schäffer celas atingi similan proporcian kreskon en
Meksiko, kie pasintjare estis 19 membroj kaj chi-jare jam 34.

Elstaras ankau Trezoro Huang Yinbao, nia nova peranto en Chinio kaj
membro de la Konsilio de UEA. Li peris jam 51 kotizojn, chefe de novaj
membroj. Tio estas plia pruvo, ke indas havi pli ol unu peranton en sama
lando. Tial mi denove alvokas tiujn, kiuj pretas ighi perantoj, kontakti
min. Mi ofte plendis, ke iuj perantoj prenas sian taskon tro lauvorte:
ili peras al la CO la kotizojn, kiuj venas al ili. Tio tamen estas nur
la lasta parto de ilia laboro. Antau chio ili devas varbi.

Lee Jungkee, Martin Schäffer kaj Trezoro ne posedas pli magian rimedon
ol tio, ke en chiu okazo ili proponas membrighi en UEA. Tion povas fari
chiu ajn kaj tio ne postulas specialan talenton.

Osmo Buller
Ghenerala Direktoro de UEA
__._,_.___


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 49 368
  Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 43 328
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 50 351
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 44 358
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 46 395
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 45 356
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 48 334
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 41 313
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 43 367
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 45 374
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 44 376
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 33 334
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 45 400
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 47 390
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 40 338
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 45 375
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 51 357
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 89 376
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 40 331
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 39 353
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 102 499
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 48 333
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 40 319
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 34 325
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 39 315
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 40 333
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 39 313
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 34 346
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 40 301
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 38 332

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0