'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: AMO atingis sian printempon!
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-05-11 19:22:35, Hit : 370, Rec. : 49
- Download #1 : LA_cirk_2014_05_10_AMO_2_3_IJK.pdf (208.7 KB), Download : 8

Komitatanoj kaj Konsilianoj de UEA, ILEI, TEJO, regionaj komisionoj, listoj kaj unuopuloj

AMO atingis sian printempon!

Karaj,

La unua seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-1) ja okazis printempe. Konate, ke AMO ekfloras pleje tiusezone. Sed la proverbo avertas: “Unu hirundo printempon ne alportas”. La tri sekvaj seminarioj ja okazos en rapida sinsekvo somere, sekve ili pruvas la klaran alvenon de nia metafora printempo por la AMO-progrAMO.  La enhavo de AMO-IJK estas ĵus fiksita. Jen plejlastaj informoj pri la temoj kaj gvidantoj de la tri sekvaj seminarioj pri Aktivula Maturigo, ĉiuj ekstereŭrope okazontaj. Informoj pri la itala seminario (AMO-4 aŭgustofine) sekvos tuj kiam eble.

AMO 2: Sidneo, Kanado, julio 9-10
Temo: Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Norda Ameriko
Gvidontoj:
Mark Fettes, Humphrey Tonkin, Orlando Raola, Grant Goodall, Hoss Firoonza kaj Ĵenja Amis.
Kelkaj subtemoj:
Informado diverslingva, landnivela, regiona kaj loka. Kiel doni intervjuojn; verki gazetarajn komunikojn, redakti retpaĝojn, uzi sociajn retojn. Kiel trakti la temon de la nuna UK, kiel marki la jubileon de Montevideo.
AMO-IJK: Fortalezo, Brazilo, julio 18-25

Temo: Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?

Gvidontoj kaj subtemoj:
Juliana Evandro (Brazilo) : Hommastrumado, teamlaboro
Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo): Kiel efike varbi pri Esperanto?
Veronika Poór (Eŭropo): Celfiksado, strategikreado
Olga Shilyaeva (Rusio): Projektmastrumado, lertoj por gvidantoj;
Kiel krei la mondon? - trejnado pri kreemo

AMO 3: Siano, Ĉinio, aŭgusto 16-23

Temo: Konsciigo, kapabligo, kaj praktiko de nia lingvo

Gvidontoj:

s-ro Wang Tianyi (Chielismo), s-ro Huang Yinbao (Trezoro), Miaohui, Stalino Yuan el Ĉinio kaj s-ro PARK Yongsung (vic-prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio) kaj nomota japana gvidanto.

Kelkaj subtemoj:
Esperanto en orientaj landoj; konsciigo kaj kapabligo; demonstra instruado; Esperantaj kursoj en lernejoj kaj Retaj Kursoj; Esperanto kaj fakoj; retejoj, radio; eldonaĵoj.

================

AMO – nia pluvivigilo!
Ne nur amo pluvivigas la homan specion, ĝi estas la vojo pluen por nia movado kaj lingva komunumo, kiu ja devas konscie krei niajn sekvajn generaciojn. Tro gravas la tasko por lasi tion al hazardo aŭ agemaj unuopuloj – UEA havas mision preni la gvidan rolon. Vi povas helpi nin en tio!
Donaco al la asocio kun indiko
‘por la AMO-progrAMO’ estos uzata ekskluzive
por pluvivigi kaj kreskigi la programon!


Vidu la alkrochitan PDF-dokumenton por vidi pli belan aranghon de la supra teksto.


ProklAMe,


Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.


  : Rec.   : List

  AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 49 370
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 43 330
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 50 351
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 44 359
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 46 396
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 45 358
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 48 335
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 41 315
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 43 369
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 45 374
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 44 376
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 33 334
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 45 400
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 47 390
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 40 340
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 45 376
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 51 358
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 89 378
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 40 332
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 39 354
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 102 499
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 48 333
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 40 319
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 34 326
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 39 315
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 40 335
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 39 313
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 34 347
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 40 302
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 38 333

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall