'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Neatendita Okazaĵo
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-06-10 23:41:00, Hit : 308, Rec. : 36


La 27a de julio 1994. Hodiaŭ estas la tago de tuttagaj ekskursoj. Mia tasko estis akompani japanajn samideanojn al la hotelo Lotte, en kiu atendas alia buso kiu veturos al la armistica vilaĝo Panmunjom.

Bedaŭrinde, kvankam mi estas koreo, tamen mi ne povas eniri tiun regionon pro politika kialo. Tial mi devis adiaŭi la japanajn kongresanojn en la hotelo Lotte. Tie okazis neatendita problemo: du virinoj kun embarasita mieno proksimiĝis al mi.

"S-ro, ni lasis la pasportojn en niaj hotelĉambroj."

Vere, tio estis sufiĉe ŝoka anonco por mi.

"Kie estas via hotelo?"

"Per taksio mi povas reveni ene de kelkdek minutoj."

"Bone, s-ino! Vi tuj ekiru taksie. Mi atendos vin ĉi tie."

Dume, la ceteraj kongresanoj prenis siajn sidlokojn en la nova buso, kiu portos ilin al Panmunjom. Jam venis la tempo por ekveturi al la armistica vilaĝo.

Kun maltrankvilo mi atendis la reaperon de la du japaninoj. Fine, ili aperis antaŭ miaj okuloj.

"Ho, s-inoj! Jen estas mi! Ni postkuru la buson per taksio."

"Jes, bone, s-ro!"

En la taksio, kun duona honto kaj duona trankvilo ili mildankis min pro mia zorgo kaj akompano. Jam pasis duonhoro post la ekiro de la buso. Mi mem ne certis, ĉu mi povos kapti la buson aŭ ne. Sed mi devis fari ĉiun eblecon por ne malesperigi la du samideanojn.

"S-ro ŝoforo, ĉu ni sukcesos kapti la buson foririntan antaŭ duonhoro?"

"Mi ne certas. Ĉiukaze ni vidu!"

Bonŝance, la ŝoforo estis tre afabla, des pli li volis intersaluti la du eksterlandajn kuntaksianojn. Ho ve, la ŝoforo zigzagis en fremda regiono, ne trovante la ĝustan vojon. Jam pasis unu horo. Ni ekmaltrankviliĝis. Tamen post iom da tempo, la ŝoforo iel tiel trovis la ĝustan vojon.

Fore troviĝis unu buso en la Unuiĝinta Parko. Ni fine rekonis, ke la buso estas ĝuste tio, kion ni sopire serĉis. Kiom streĉa, maltrankvila kaj detektiveca postkurado! Kun granda ĝojo mi kondukis ilin al la buso, en kiu la aliaj japanaj samideanoj ilin atendis zorgplene.

Fine mia hodiaŭ takso estas plenumita!


  : Rec.   : List

719   Ĉefa tasko de LEE Jungkee kiel estrarano de UEA    LEE Jungkee 2013/09/14 95 361
718   Esperanto-lernolibro en Tagaloga lingvo    LEE Jungkee 2013/09/07 93 429
717   Vortaro : Tagalog-English-Esperanto    LEE Jungkee 2013/09/07 100 409
716   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2013/08/19 106 382
715   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2013/08/11 38 325
714   El Ĉeĥio, S-ro Karel    LEE Jungkee 2013/08/06 85 339
713   El Hispanio, Agustin    LEE Jungkee 2013/07/27 87 346
712   El Japanio    LEE Jungkee 2013/07/22 94 366
711   Letero el Tajvano    LEE Jungkee 2013/07/16 95 335
710   Letero el Francio    LEE Jungkee 2013/07/16 87 316
709   Letero el Japanio    LEE Jungkee 2013/07/16 97 345
708   Letero el Indonezio    LEE Jungkee 2013/07/16 97 329
707   Letero el Hispanio    LEE Jungkee 2013/07/16 87 305
706   Letero el Aŭstralio    LEE Jungkee 2013/07/15 85 289
705   Letero el Bulgario    LEE Jungkee 2013/07/15 82 301
704   Letero el Danio    LEE Jungkee 2013/07/15 81 321
703   읽을 꺼리 추천! La Alaska Stafeto    LEE Jungkee 2013/07/15 93 358
702   Pri mia logxloko de Sunjo    LEE Jungkee 2013/06/29 75 339
701    ENKONDUKO EN LA TE-CEREMONION    LEE Jungkee 2013/06/29 87 328
700    '좋은 에스페란티스토되기 '10가지방법(A/B/Ĉ/D/E/F/G/Ĝ/K/L)‘을 소개합니다.    LEE Jungkee 2013/06/13 91 469
699    Partopreninte en la 90-jara datreveno de EPA    LEE Jungkee 2013/06/11 32 302
  Neatendita Okazaĵo    LEE Jungkee 2013/06/10 36 308
697   Oratora Konkurso    LEE Jungkee 2013/05/23 82 350
696   Arirang de Solpin    LEE Jungkee 2013/03/21 95 402
695   Enhavo    LEE Jungkee 2013/02/24 42 384
694   76. Enketilo pri Esperanto    LEE Jungkee 2013/02/18 103 395
693   17. Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK (KIM Uson)    LEE Jungkee 2013/02/16 35 333
692   아이슬랜드 대회전후 관광 일정    LEE Jungkee 2013/02/06 103 401
691   La 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2013/02/06 38 296
690   제 1회 인도네시아 에스페란토 대회를 추천합니다.    LEE Jungkee 2013/02/01 76 330

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0