'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Partopreninte en la 90-jara datreveno de EPA
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-06-11 22:12:51, Hit : 314, Rec. : 33



Kun 9 koreaj esperantistoj mi kaptis la ŝancon partopreni en la 90-jara datreveno de la fondiĝo de Esperanto-Populariga Asocio,kiu okazis de la 31-a de majo ĝis la 3-a de junio, 2013 en Kameoka, Japanio..
La festo havis apartan signifon por mi persone pro tio, ke ĝuste antaŭ 30 jaroj mi unuafoje vojaĝis eksterlanden post mia esperantistiĝo.
Tiu vojaĝo estis ĝuste la kongreso nome, la 70-a kongreso de japanaj esperantistoj, kiu okazis en la urbo Kameoka aŭspiciate de EPA.
Tiam, la 60-jara datreveno-festo de la fondiĝo de EPA okazis kadre de la kongreso.
De tiam, jam pasis 30 jaroj post de mia unua partopreno en la festo de EPA, kies titolo estis la 60-jara datreveno de EPA.
Ankoraŭ mi klare memoras la pupteatraĵon, kies titolo estis 'Issun Boŝi', kiu estis surscenigita kun alta arteco dum la kongreso.

En la 90-jara festo, mi akcente parolis tiel, ke EPA rolis kiel ponto inter japanaj esperantistoj kaj koreaj.
Vere, pli ol 300 koreaj esperantistoj vizitis la urbon Kameoka ĉu por Transjara Kurskunveno ĉu por laŭsezona kurskunveno de EPA.
Ĉiufoje kiam mi partoprenis en la eventoj, kiujn EPA aranĝis, estis programriĉaj kaj kortuŝaj pro la perfekta preparado kaj varma akcepto de EPA-anoj.

En tiu ĉi festo, mi ĝuis tre raran filmon, kies enhavo estis Esperanto-kongreso de japanaj esperantistoj, kiu okazis antaŭ 80 jaroj.
Tra la filmo, mi povis apreci Esperanto-etoson de tiama japana esperantujo. Mi vidas, ke la filmo estas tre kara kaj historia dokumento ne nur por japana movado sed por tutmonda Esperanto-heredaĵo.
Mi sendas aplaŭdon al EPA, kiu serĉfosis la diamontecan dokumenton.

Persone, al mi estis donita la diplomo, kies titolo estis 'Honora Meritulo Internacia de EPA', kiu premio estas tre honora por mi, kiu ne meritas ricevi tian honoran titolon.
Se mi rajtus ricevi la premion, tio nure venus de mia konstanta kunlaboro inter du landoj trans la lingva muro pere de spirita interligo.

Esperante vian plian kaj pluan progreson kaj prosperon mi ankoraŭfoje gratulas vian jubilean feston kaj dume mi dankas al la eklezio Oomoto, kiu forte subtenis kaj subtenas Esperanto-movadon.
                                                                                              


  : Rec.   : List

719   Ĉefa tasko de LEE Jungkee kiel estrarano de UEA    LEE Jungkee 2013/09/14 96 373
718   Esperanto-lernolibro en Tagaloga lingvo    LEE Jungkee 2013/09/07 94 446
717   Vortaro : Tagalog-English-Esperanto    LEE Jungkee 2013/09/07 102 422
716   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2013/08/19 107 396
715   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2013/08/11 39 335
714   El Ĉeĥio, S-ro Karel    LEE Jungkee 2013/08/06 85 362
713   El Hispanio, Agustin    LEE Jungkee 2013/07/27 88 360
712   El Japanio    LEE Jungkee 2013/07/22 97 384
711   Letero el Tajvano    LEE Jungkee 2013/07/16 96 345
710   Letero el Francio    LEE Jungkee 2013/07/16 87 330
709   Letero el Japanio    LEE Jungkee 2013/07/16 97 361
708   Letero el Indonezio    LEE Jungkee 2013/07/16 99 341
707   Letero el Hispanio    LEE Jungkee 2013/07/16 88 327
706   Letero el Aŭstralio    LEE Jungkee 2013/07/15 91 305
705   Letero el Bulgario    LEE Jungkee 2013/07/15 82 315
704   Letero el Danio    LEE Jungkee 2013/07/15 84 338
703   읽을 꺼리 추천! La Alaska Stafeto    LEE Jungkee 2013/07/15 93 439
702   Pri mia logxloko de Sunjo    LEE Jungkee 2013/06/29 78 351
701    ENKONDUKO EN LA TE-CEREMONION    LEE Jungkee 2013/06/29 89 340
700    '좋은 에스페란티스토되기 '10가지방법(A/B/Ĉ/D/E/F/G/Ĝ/K/L)‘을 소개합니다.    LEE Jungkee 2013/06/13 92 483
   Partopreninte en la 90-jara datreveno de EPA    LEE Jungkee 2013/06/11 33 314
698   Neatendita Okazaĵo    LEE Jungkee 2013/06/10 37 326
697   Oratora Konkurso    LEE Jungkee 2013/05/23 86 363
696   Arirang de Solpin    LEE Jungkee 2013/03/21 97 413
695   Enhavo    LEE Jungkee 2013/02/24 44 395
694   76. Enketilo pri Esperanto    LEE Jungkee 2013/02/18 107 412
693   17. Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK (KIM Uson)    LEE Jungkee 2013/02/16 38 348
692   아이슬랜드 대회전후 관광 일정    LEE Jungkee 2013/02/06 103 418
691   La 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2013/02/06 41 310
690   제 1회 인도네시아 에스페란토 대회를 추천합니다.    LEE Jungkee 2013/02/01 76 341

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0