LEE Jungkee
(Homepage) |
2013-07-15 20:34:04, Hit : 331, Rec. : 83 |
- Download #1 : legante_Leteroj_el_Koreio.jpg (409.2 KB), Download : 4


Kara Jungkee,
nun mi finlegis vian libron.
Ĝi donas bonan impreson pri via vojo al kaj en Esperantujo, ĝi montras, kiel vi profitis de Esperanto.
Per tio ĝi povas esti inspiracio al la leganto.
Kiel mi jam diris skajpe, estas laŭdinde, ke vi uzas lingvon, kiu devus esti komprenebla sen grandaj malfacilaĵoj por ĉiu bona progresinto, ke vi evitas troan uzon de neologismoj.
Por kiu vi skribis la libron? Al kiu publiko vi turnas vin per ĝi?
Foto sekvos!
Amike,
Peter
=======================
Kara Junkee,
mi esperas kaj deziras al vi, ke multaj, eble speciale aziaj, legantoj, per via libro trovos la energion kaj emon aktivi por Esperanto!
Amike,
Peter |
|
|