'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: La 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-02-06 15:06:27, Hit : 289, Rec. : 35

Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado


En Iksan, Koreio, okazis de la 18a ĝis la 21a de januaro 2013 la 8a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM).


Organizis ĝin la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, koredevena religio. Ĉeestis 38 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Japanio, Koreio, Litovio kaj Novzelando. Ĉi-foje rimarkinda estis nombro de la partoprenantoj el la kontinenta Ĉinio. Ili estis 7 el kvin provincoj.


Ĉiutage antaŭ matenmanĝo okazis fizika ekzercado kaj sidmedito sub la gvido de la ŭonbulana pastro AVDEJEV Miĥail kaj ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo ĉeestantoj 108-foje riverencis kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.


Dum la renkontiĝo prelegis OH Soonmo (Kontrolmetodoj de atento kaj senatento), Makoto Shiotani (Oomoto kaj Esperanto), MÁRKUS Gábor (Interna harmonio kaj ekstera paco), ŬON Ikson (Ŭonbulismo), LIM Tong Hyeok (Esperanto-similaj lingvoj), Simone Robert (Montgoriloj kaj travivaĵoj en Ugando), kaj LEE Youkyoung (Kulturo de la regno Baekje). Apartan atenton kaptis la prelego de MÁRKUS Gábor, kiu iniciatis sidmediton kaj riverencadon en Budapeŝto post sia partopreno en la 7a IERM en 2012.


Interesa estis spertado de korea kulturo. CHO Myung-ja prezentis la korean tradician ludon ‘jutnori’ kaj ĉiuj ludis en gaja kaj venkema etoso. HAN Sook-hee montris kiel kuiri la korean manĝaĵon ‘tokmanduguk’ kaj ĉiuj kune faris pastbuletojn kaj sate vespermanĝis la komune kuiritan supon. Koreaj junuloj instruis dancon de la pasintjare tutmonde populariĝinta korea kanto ‘Oppan Gangnam-stilo’.  HUĜIMOTO Hideko ceremonie regalis partoprenantojn per japana teo.


Oni ne nur meditis, sed ankaŭ ekskursis. La renkontiĝejo situas en la tereno de la centra sidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religiaj konstruaĵoj. Perpieda ekskurso tra la tereno donis la ŝancon pli konatiĝi kun ŭonbulismo kaj ĝia historio. Dum la duontaga ekskurso oni ĝuis neĝkovritan belegan pejzaĝon en kaj ĉirkaŭ la budhana templo Nesosa. Sekve oni admiris la nekutiman klifon Ĉesokgang konsistantan el sedimenta rokaĵo, kies rokaj tavoloj estas surmetitaj unu sur la alia kvazaŭ kuŝantaj libroj. Post la ekskurso tre bongustis loka rizokaĉo kun konkuloj en la vespera bankedo.


Per la renkontiĝo esperantistoj kaj ekleziuloj interŝanĝis bonajn impresojn respektive pri ŭonbulismo kaj Esperanto. Partoprenantoj vizitis la ĉefmajstron Gjongsan, la ekleziestron de ŭonbulismo, kaj li substrekis, ke ŭonbulanoj kaj esperantistoj kunlabore konstruu pacan kaj esperplenan mondon. Partoprenantoj vizitis ankaŭ la eksan ĉefmajstron Ĝŭasan, kiu fervore pledas por Esperanto ekde la 1980-aj jaroj. Li opiniis, ke se la neŭtrala, facile lernebla kaj pacocela Esperanto iĝos la dua lingvo por ĉiuj nacioj, tio estos la plej granda bonfaro al la homaro, kaj inspiris al la ĉeestantaj esperantistoj kuraĝon kaj strebon. En la dimanĉa darmkunveno MÁRKUS Gábor rakontis al pluraj centoj da ŭonbulanaj ekleziuloj, ke pere de Esperanto li konatiĝis kun ŭonbulismo kaj danke al Esperanto povis prezenti ŭonbulismon en la hungara katolika gazeto. Tio sendube vekis ĉe ili favoron al Esperanto.


La 9a IERM okazos de a 17a ĝis la 20a de januaro 2014 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).


Raportas CHOE Taesok




  : Rec.   : List

719   Ĉefa tasko de LEE Jungkee kiel estrarano de UEA    LEE Jungkee 2013/09/14 93 354
718   Esperanto-lernolibro en Tagaloga lingvo    LEE Jungkee 2013/09/07 90 421
717   Vortaro : Tagalog-English-Esperanto    LEE Jungkee 2013/09/07 95 398
716   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2013/08/19 103 377
715   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2013/08/11 36 318
714   El Ĉeĥio, S-ro Karel    LEE Jungkee 2013/08/06 82 333
713   El Hispanio, Agustin    LEE Jungkee 2013/07/27 85 340
712   El Japanio    LEE Jungkee 2013/07/22 92 357
711   Letero el Tajvano    LEE Jungkee 2013/07/16 92 328
710   Letero el Francio    LEE Jungkee 2013/07/16 84 307
709   Letero el Japanio    LEE Jungkee 2013/07/16 94 339
708   Letero el Indonezio    LEE Jungkee 2013/07/16 94 323
707   Letero el Hispanio    LEE Jungkee 2013/07/16 84 298
706   Letero el Aŭstralio    LEE Jungkee 2013/07/15 83 283
705   Letero el Bulgario    LEE Jungkee 2013/07/15 79 292
704   Letero el Danio    LEE Jungkee 2013/07/15 78 315
703   읽을 꺼리 추천! La Alaska Stafeto    LEE Jungkee 2013/07/15 91 352
702   Pri mia logxloko de Sunjo    LEE Jungkee 2013/06/29 72 333
701    ENKONDUKO EN LA TE-CEREMONION    LEE Jungkee 2013/06/29 84 320
700    '좋은 에스페란티스토되기 '10가지방법(A/B/Ĉ/D/E/F/G/Ĝ/K/L)‘을 소개합니다.    LEE Jungkee 2013/06/13 88 463
699    Partopreninte en la 90-jara datreveno de EPA    LEE Jungkee 2013/06/11 29 295
698   Neatendita Okazaĵo    LEE Jungkee 2013/06/10 34 303
697   Oratora Konkurso    LEE Jungkee 2013/05/23 80 343
696   Arirang de Solpin    LEE Jungkee 2013/03/21 93 398
695   Enhavo    LEE Jungkee 2013/02/24 39 373
694   76. Enketilo pri Esperanto    LEE Jungkee 2013/02/18 101 388
693   17. Festo, okaze de la 200a elementa kurso de SEK (KIM Uson)    LEE Jungkee 2013/02/16 32 324
692   아이슬랜드 대회전후 관광 일정    LEE Jungkee 2013/02/06 100 397
  La 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2013/02/06 35 289
690   제 1회 인도네시아 에스페란토 대회를 추천합니다.    LEE Jungkee 2013/02/01 73 322

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0