'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-10-04 06:39:55, Hit : 312, Rec. : 40

Saluton!

Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la
27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
11-a NR: Ĝis nun 111 aliĝintoj el 11 landoj

Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11-a NR - jes estas ĝuste tiom aktuale, vere :-))) Bela internacia miksaĵo - 36 el Germanio, 27 el Belgio, 15 el Francio, 9 el Svislando, 8 el Nederlando, 5 el Hispanio, 5 el Luksemburgio... Aliĝis jam 40 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.

Se vi volas vidi, kiu venos, jen la listo de la plej multaj aliĝintoj,
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr11.php . Sube la aĝostatistiko.
Kaj jen la listo de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, por kies deziroj ekzistas la programeroj de la Novjara Internacia Semajno (NIS),
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis4.php .
Tri koncertoj, kursoj, prelegoj, ekskursoj ...

Ĉi-foje estos tri koncertoj, de Tone, JoMo kaj de Patrik (de la grupo Dolĉamar). Estas krome jam listo de dudeko da kursoj kaj prelegoj, kiun vi povas vidi ĉe
http://www.esperantoland.org/nr/#programeroj_anoncitaj . (Aldoniĝos al la tie videbla programo certe deko da specialaj ofertoj por infanoj kaj junuloj kaj pliaj programeroj por plenkreskuloj.)

Ni faros ekskurson al la Arkeologia parko de Xanten , kiu memorigas ĉefe pri la romia historio de la urbo, kaj certe iom plu esploros la regionon.

Ĉion ĉi preparas por vi la sperta teamo de Christoph Frank, Betti Maul-Propadovic kaj Nicky Janssen - kun multaj tre afablaj helpantoj. Grandan dankon al ĉiuj!
Lerni Esperanton en EsperantoLando

Kompreneble estos lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj konversacia rondo - por iom subteni la lingvo-lernadon en EsperantoLando.
"Belega loko"
Tion almenaŭ asertas André Müller: "Estas BELEGA loko! La IS antaŭ kelkaj jaroj iam estis tie kaj ĝi estis unu de miaj plej ŝatataj junulargastejoj en Germanio. Mi do povas rekomendi ĝin." Nu, kial ne sekvi tiun rekomendon?! (Kaj eble legu pliajn komentojn sur la Facebook-paĝo https://www.facebook.com/events/276382699102901/ kaj eble mem skribu tie.)
Venontdimanĉe: Fino de aliĝperiodo

Ĉu ĉio ĉi sonas alloge al vi? Nu, ne tro hezitu - ni iom ŝovis, sed venontdimanĉe, je la 7-a de oktobro, tamen finiĝos la aktuala aliĝperiodo.

Aŭ ĉu vi havas ankoraŭ demandon? Volonte mi respondos al vi :-)

Ĉion plej bonan al vi, ĝuu la vivon

Lu

--
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Esperanto-libroj http://www.esperantoland.org/eo/libroj/
__._,_.___


  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 107 381
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 101 453
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 104 351
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 89 376
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 94 376
684   2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 34 293
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 88 339
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 38 329
681   4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 99 348
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 91 351
679    5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 101 410
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 83 388
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 85 369
676   Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 38 317
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 97 419
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 91 413
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 37 307
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 101 381
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 101 374
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 101 363
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 98 425
668   Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 33 306
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 92 376
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 92 362
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 36 319
  11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 40 312
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 98 368
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 96 648
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 110 438
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 97 369

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0