LEE Jungkee
(Homepage) |
2012-10-14 21:34:12, Hit : 322, Rec. : 36 |

Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013
La unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazos de la 5a ĝis la 8a de aprilo 2013 en la kongresejo Wisma Abdi, en Bogor (antaŭe: Buitenzorg). La plej grava celo de la kongreso estas kunigi la esperantistojn el la tuta lando por diskuti pri la landa movado kaj krei lan¡©dan asocion. Krom tio, estos E-kursoj kaj kaze de sufiĉe da interesiĝo ankaŭ ekzamenoj. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi ankaŭ eksterland¡©anojn por iom internaciigi la etoson kaj helpi ĉe la kursoj, ludoj kaj ekzamenoj (anoncu vin se vi interesiĝas instrui kaj/aŭ ekzameni! eblas ankaŭ antaŭ kaj post la kongreso instrui en la apudaj urboj, se vi volas). Estos ankaŭ ebleco spekti kaj lerni tradiciajn dancojn, eklerni la indonezian lingvon ktp. Postkongresaj ekskursoj dependos de la interesiĝo montrita pri ili.
Iom pri la kongresurbo kaj -ejo: Bogor situas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne for de la ĉefurbo Ĝakarto. La urbo situas je 300 metroj alteco, kaj estas ĉirkaŭita de ne plu aktivaj vulkanoj. Super la urbo tre ofte fulmotondras, tial ĝi estas konata kiel Pluvurbo.
La kongresejo havas ĉion necesan: salonojn, manĝejon, dometojn kun ĉambroj de 2-7 personoj, arbojn, herbejon kaj naĝejon! Do ĉio okazos sur la sama tereno. Ne necesas eniri la urbon aŭ perdi tempon per transporto dum la kongreso. La plej proksima internacia flughaveno situas je ĉ. 85 km.
Pliaj informoj pri la kongreso estos aldonitaj laŭ la tempo en ĝia retejo. Ekde nun ankaŭ la aliĝilo estas havebla. Sed bonvolu unue legi la informojn en tiu retpaĝo, precipe pri la kotizo. Financa subteno por la okaz¡©igo de la kongreso bonvenas ĉe la UEA-konto iesa-p. La donacoj estos uzitaj por ke indonezianoj pagu kiel eble plej malaltan kotizon, kaj por helpi tiujn kiuj venas de aliaj insuloj, pagi siajn vojaĝkostojn.
La Loka Kongres-Komitato kaj Heidi Goes
rete atingebla per iek-lkk2013@googlegroups.com
PS: Tiuj kiuj jam antaŭe vidis anoncon pri la unua Indonezia E-Kongreso verŝajne rimarkis ke ĝiaj loko kaj dato ŝanĝiĝis. Estis konsilinde ŝanĝi la daton, ĉar ĝi koincidis kun la Azia Kongreso en Israelo. Kaj la loko ŝanĝiĝis ĉar troveblis en Bogor kongresejo kun pli bonaj kondiĉoj, bedaŭrinde ne kun tiu historia fono kiel la Muzeo de la Konferenco Azio-Afriko, sed certe plaĉa!
Vidu pri la kongreso: https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Vidu pri la movado: https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/ |
|
|