LEE Jungkee
(Homepage) |
2012-11-10 22:07:47, Hit : 329, Rec. : 42 |

Li Shijun ( plumnomo: Laŭlum) naskiĝis en 1923, lernis Esperanton en 1939, laboris kiel instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj, ĵurnalisto, tradukisto, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, La Mondo kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo, estro de Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Akademio de Esperanto (1983-2019), honora membro de UEA, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo.
La ĉefaj verkoj esperantigitaj de li: Aŝma (epopeo), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (rakonto en versoj), Aŭtuno en la Printempo kaj Frosta nokto (romanoj de Ba Jin), Qu Yuan (dramo de Guo Moruo), Ĉe Akvorando (ĉina klasika romano), Romano pri la Tri Regnoj (ĉina klasika romano), Pilgrimo al la Okcidento (ĉina klasika romano), Mirrakontoj de Liaozhai (klasika novelaro de Pu Songling), Noktomezo (romano, ĉefverko de Mao Dun), Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento (romano de Lao She) kaj centojn da poemoj, noveloj, fabloj, eseoj kaj recenzoj, kiuj aperis en gazetoj en- kaj eksterlandaj.
Li gvidis diversajn Esperantajn kursojn por komencantoj aŭ instruistoj kaj verkis aŭ kompilis diversajn lernolibrojn de Esperanto. Ekzemple: Lernolibro de Esperanto (1949), Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj 1959)£¬Esperanta Konversacio (1964), Unua Ŝtupo de Esperanto (1983), Esperanto-Kurso por Memlernado (1984), Nova Kurso de Esperanto (1986), Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988), Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990), 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994), Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso 1997), 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999), 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj), parte aperis en El Popola Ĉinio kaj Penseo, poemojn, novelojn, dramojn, eseojn kaj recenzojn, kiuj aperis en diversaj gazetoj. Li kompilis Gvidlibron de Esperanta Konversacio (2001), Esperanta Vorareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2003). ilustritan per preskaŭ 4000 versaĵoj por helpi la lernantojn kaj lernolibrojn pri la traduka arto kaj literaturo de Esperanto. Pro siaj kontribuoj en kulturaj kaj literaturaj aktivadoj li ekde 1990 ĝuadas ŝtatan pension, gajnis en 2003 la unuan premion de Fondaĵo Grabowski de UEA, gajnis premion de la Ĉina Tradukista Ligo pro sia kontribuo al la traduka kulturo en 2010, gajnis premion de ĈEL en 2011 pro sia kontribuo al la Esperantomovado kaj lia traduko Ĉe Akvorando gajnis la premion OSIEK en 2011.
|
|
|