'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 2-a Tutmonda Ekzamensesio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-12-16 15:46:22, Hit : 278, Rec. : 33

2-a Tutmonda Ekzamensesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-26 13:28:54
Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013.
La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj.
La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013.
Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio.
En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu sube), sed en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, eksperimentcele eblos okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google +.
Por havi la rajton aranĝi lokajn sesiojn denove sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj: sume el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj. 
Nur skriba sesio
1) konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kompreno de 2 legitaj tekstoj. )
2) daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive laŭ la niveloj B1/B2 kaj C1.
3) signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.
4) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo
5) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto.
La parola parto:
1) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen kun speciale trejnita loka persono kaj unu ekstermovada kontrolisto, inter rigore difinitaj kondiĉoj kaj en ejo bone ekipita je retkonekto, retkamerao kaj sonsistemo.
2) konsistas el du partoj: grupe trapasenda laboratoria parto (kontrolo de kompreno de du aŭditaj tekstoj, je ĉiu nivelo ĉ. 40-minuta daŭro), kaj 20-minuta antaŭkomisiona parto
3) la laboratoria parto devas okazi samtage kun la skriba parto
4) la antaŭkomisionan parton necesas aranĝi alitage kaj por ĝi necesas la specialaj teknikaj kaj personaj kondiĉoj, do, certe ne eblos ĉie.
5) post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la parola parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la skriban parton de la sama nivelo pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon.
6) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo
Atentu: ne eblas ene de unu sesio miksi la nivelojn, do, ekz. trapasi je B2 la parolan parton kaj je C1 la skriban.
Ni petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon.
Por anonci la simplan deziron kaj indiki ke vi komencas enketi pri la sesio bv. lasi mesaĝon en la speciala parto de la FORUMO aŭ skribu al la suba adreso.
Tiea enskribiĝo ankoraŭ ne signifas sindevigon, nek rajtigon de niaflanke je okazigo de la sesio.
Je konkreta decido de la partopreno kiel unuan kontaktiĝon bv. sendi la sekvajn informojn al la suba adreso:
1) lando, urbo, loko de la planata ekzameno
2) ni petas aparte indiki, se la loko jam okazigis la unuan sesion kaj la helpantoj, lokoj estos la samaj kiel en 2012
3) laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj
4) nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la loka organizanto kaj eventualaj jam konataj helpantoj.
Proceduro de la ekzamensesio
1) La kursgvidanto/loka organizanto anoncas la intencon okazigi sesion kaj liveras la supre petitajn informojn
2) La komisiono kontrolas la kondiĉojn kaj provas trovi taŭgan gvidonton
3) Okaze de favoraj kondiĉoj la komisiono publikigas la sesion en la retejo de la ekzamenoj kaj la kandidatoj povos tie aliĝi elektronike
4) Okaze de peto de parola sesio necesos pliaj striktaj kaj seriozaj preparoj, trejnado kaj testado de la teknikaĵoj.
5) Je sufiĉe da aliĝoj la komisiono aprobos kaj fiksos la sesion, trejnos la elektitajn gvidontojn kaj faros la necesajn preparlaborojn.
6) La loka organizanto de la sesio kolektas la kotizojn kaj ĝiras la sumon al UEA
7) La komisiono sendos poŝte al la ĉefa ekzamengvidonto la materialojn
8) Okazos la ekzameno laŭ la antaŭe deciditaj horo kaj cirkonstancoj, ĉiuokaze la 8an de junio.
8) La gvidantoj fotokopios la testojn, kaj poste sendos la originalojn al Budapeŝto, kaj ili gardos fermitaj la kopiojn ĝis la pliaj instrukcioj.
Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK. Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker
Konkretaj organizaj laboroj komenciĝos nur en januaro, bv. ne atendi pli frue instrukciojn kaj apartajn informojn.
Skribu, anoncu vin ĉe ker-ekzamenoj@edukado.net.


  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 107 373
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 97 438
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 103 341
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 88 363
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 93 365
  2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 33 278
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 86 327
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 35 315
681   4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 97 337
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 90 342
679    5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 98 397
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 83 377
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 83 354
676   Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 36 301
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 95 408
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 90 401
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 35 292
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 100 370
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 99 361
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 95 349
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 95 413
668   Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 32 293
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 92 363
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 89 348
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 34 304
664   11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 38 296
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 96 351
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 94 629
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 109 428
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 94 356

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0