'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 7-an de aŭg(mar), 2012 / Meza kurso
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-08-08 00:17:27, Hit : 291, Rec. : 48

Je la 19-a horo, mi havis mezan kurson.
Venis Ario, Plumo kaj Provo, kiuj ellernis 20 frazojn.
Mi rimarkis, ke oni ankoraŭ en scias mian jaman enlandiĝon. :-))
Probable, pli da kursanoj venos en la sekvonta mardo, mi esperas.
Post la kurso, kvarope ni trinkis bieron, kio estas rara kazo pro mi.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
((Rekomendinda skribaĵo fare de Mark Fettes)
Esperanto por paco, amikeco, disvolviĝo: la vojo antaŭen

La diskutoj pri la kongresa temo en la 97a UK reliefigis, unuflanke, la fortan ligitecon de Esperanto al demandoj de socia disvolviĝo en vasta senco; aliflanke, la relativan malfortecon de la tradicioj kaj strukturoj de la movado por serioze kaj konstante atenti tiujn demandojn.

Paco, amikeco kaj disvolviĝo estas kompleksaj temoj. Se ni volas diri, ke Esperanto iusence estas ponto al pli paca, amika kaj daŭropova mondo, ni devas povi klarigi niajn ideojn kaj argumentojn pri tio… kio signifas samtempe pli bone kompreni la ideojn kaj strebojn de aliaj mondplibonigaj movadoj.

Ni konstatis, ke por inde rilatigi Esperanton kun tiuj parencaj strebadoj, ne sufiĉas trakti ilin nur laŭ kongresa hazardo, nek konfidi la interkontaktadon kaj reciprokan klerigadon nur al unuopaj aktivuloj. Ni proponas por la konsidero de niaj landaj kaj fakaj asocioj, same kiel al la estraro kaj komitato de UEA, jenajn paŝojn antaŭen:

1. Starigon de tutmonda perreta volontula servo por faciligi la interŝanĝon de informoj, rakontoj kaj spertoj sur diversaj kampoj de la socia agado. Tiu servo mem estu neŭtrala pri politikaj demandoj, sed subtenu liberan aktivadon kaj diskutadon pri ĉiuspecaj temoj, inter individuoj kaj grupoj diverslande. Eblus tiucele uzi unu el la ekzistantaj sociaj retejoj aŭ starigi novan servon, prefere multlingvan. Konsiderindas la modernigo/plivastigo de la Delegita Reto de UEA por inkluzivi tiuspecan kunagadon.

2. Disvolvon de konstanta kongresa programo pri sociaj temoj (ekz. paco, homaj rajtoj, ekologio, daŭropova evoluo, indiĝenaj popoloj k.s.), kun varia enhavo inkluzive de prelegoj kaj debatoj, raportado, trejnado, planado, kaj (eventuale) artaj aranĝoj.

3. Kunlige kun (1) kaj (2), pli vastan dokumentadon kaj klerigadon pri la lingva diverseco de evoluigaj situacioj kaj laboroj, inkluzive de analizoj pri la unulingveco/lingva trudado de evoluigaj inciatoj kaj pri plurlingvaj alternativoj, ĉu proponitaj ĉu efektivaj. Tiu laboro atentu ankaŭ la rilaton inter la lingva kaj kultura diverseco kaj la biologia kaj ekologia diverseco, kaj ties implicojn por daŭropova evoluigo.

Ni rekomendas, ke tiujn paŝojn prenu en konsideron la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA, kadre de siaj nunaj laboroj pri nova strategia laborplano de la Asocio.


  : Rec.   : List

659   제3회 동아시아 교육자 세미나리오가 익산에서 열립니다. (2013.1.21~24)    LEE Jungkee 2012/09/28 76 314
658   제 1회 인도네시아 에스페란토 대회를 소개합니다. (2013. 4.5~8)    LEE Jungkee 2012/09/28 82 299
657   7-a Azia Kongreso de Esperanto/ 이스라엘 아시아 대회(2013. 4.18~22)    LEE Jungkee 2012/09/28 34 250
656   문화원 250기 기념 행사 안내!    LEE Jungkee 2012/09/28 86 341
655   문화원 250기 행사 (11/3)참석 예정 외국인들    LEE Jungkee 2012/09/28 78 318
654   제44차 한국에스페란토대회에 참가합시다!    LEE Jungkee 2012/09/28 84 316
653   ================================================================================...    LEE Jungkee 2012/09/28 79 269
652   25an de sep(mar)2012 / Renkontgxo en Korea Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2012/09/26 39 258
651   24-an de sep(lun), 2012 / Dudek jariĝa dilplomata rilato    LEE Jungkee 2012/09/25 37 255
650   21-an de sep(ven), 2012 / Kun s-ro Gery    LEE Jungkee 2012/09/22 87 305
649   IJK-2012 denove en Vjetnamio (La Balta Ondo )    LEE Jungkee 2012/09/20 36 275
648   :: 18-an de sep(mar), 2012 / Nepre revenis!    LEE Jungkee 2012/09/18 87 303
647   17-an de sep(lun), 2012 / Renkontiĝo kun Amas    LEE Jungkee 2012/09/18 77 293
646   13-an de sep(ĵaŭ), 2012 / Kun Lumera al Laŭlian    LEE Jungkee 2012/09/14 82 270
645   12-an de sep(mer), 2012 / Kurso en Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/09/13 83 280
644   11-an de sep(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/09/12 81 283
643   10-an de sep(lun), 2012 / Esperanto-kurso en Uiŭang    LEE Jungkee 2012/09/11 71 291
642   8-an de sep(sab), 2012 / Interesiĝo pri Claude Piron    LEE Jungkee 2012/09/09 83 281
641   7-an de sep(ven), 2012 / Nova semestro en la Univ. Kyunghee    LEE Jungkee 2012/09/08 81 296
640   6-an de sep(ĵaŭ), 2012 / Kun Vigla kaj du eksprezidantoj    LEE Jungkee 2012/09/07 88 299
639   4-an de sep(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/09/07 33 257
638   1-an de sep(sab), 2012 / 249-a kurso de SEK    LEE Jungkee 2012/09/02 33 285
637   31-an de aŭg(ven), 2012 / Renkontiĝo kun LaŭliAn.    LEE Jungkee 2012/08/31 76 303
636   29-an de aŭg(mer), Nova semestro komenciĝis.    LEE Jungkee 2012/08/30 79 293
635   22-an de aŭg(mer), 2012 / Normaliĝis!    LEE Jungkee 2012/08/22 77 321
634   14-an de aŭg(mar), 2012 / Meza kurso kaj kun s-ro Enriqe    LEE Jungkee 2012/08/15 81 337
633    13-an de aŭg(lun), 2012 / Renkontiĝo kun d-ro Ĝon,    LEE Jungkee 2012/08/13 31 272
632    11-an de aŭg(sab), 2012 / Vizito de s-ro Enrique    LEE Jungkee 2012/08/12 84 329
  7-an de aŭg(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/08/08 48 291
630   6-an de aŭg(lun), 2012 / Surteriĝis en la flughaveno Inchon.    LEE Jungkee 2012/08/08 87 319

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8] 9 [10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall