Je la 3-a postagmeze mi vizitis la kafejon LaŭliAn, kies estro estas Laŭli.
Laste mi ne havis ŝancon viziti la kafejon, sed hodiaŭ survoje al la lernejo Gil mi renkontis lin.
Hazarde, lia kafejo sidas najbare de la lernejo, en kiu mi instruos Esperanton de septembro.
Tiam, kiam mi restas ĉe li en la kafejo, mi sentas min trankvila kaj komforta pro tio, ke bonodora kafo-aromo regas la kafejon kaj babilado kun Laŭli estas amuza kaj interesa.
Feliĉe mi rimarkis, ke la buso 60-1 startas de mia apartamento tra la kafejo, kio estas tre oportuna por mia ofta vizito al la kafejo.
Pro la kurso ĉe la lernjo Gil, mi povos renkonti lin almenaŭ unu fojon semajne.