'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 25an de sep(mar)2012 / Renkontgxo en Korea Esperanto-Asocio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-09-26 13:09:32, Hit : 311, Rec. : 47

Akompanante tri kursanojn (Anima, Medio, Belluma), taksie ni startis al KEA pro cxeesti en la kunsido 'Esperanto-forumo inter Koreio kaj Cxinio'.
Cx. 30 esperantistoj kolektigxis kaj havis agrablan tempon.
Mi antawvidas,ke pli kaj pli la rolo de Cxinio grandisgxos law la fortigxo de cxina ekonomia potenco.
Persone mi pensas, ke la influo de Cxinio al Esperanto-mondo plifortigxos.
Nature, kunlaboro kun najbraj landoj estas nepre necesa.
Mi mem volas viziti Cxinion ofte por kuragxigi ilin.
=================================================================

Al pli azia estonteco de UEA

25 Septembro 2012 de AlKo

Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, se entute iu alia, estis organizitaj de tiel juna loka laborforto kiel tiu en Hanojo.

Al la kongresanoj el landoj kun laca, maljunula movado Hanojo devis esti esperiga sperto: almenaŭ en Vjetnamio kaj iuj aliaj aziaj landoj la Afero ŝajnas havi estontecon. En Vjetnamio ankaŭ la aŭtoritatoj ŝajne rilatas al Esperanto amike, ĉar ili disdonis ordenojn al pluraj esperantistoj kaj ankaŭ al Universala Esperanto-Asocio mem, kiu post pli ol duona jarcento en Roterdamo ankoraŭ atendas sian unuan nederlandan medalon.

Tamen, okcidentanoj ne nur pasive kovu esperon pri hela estonteco en Azio, sed ili, kaj kun ili UEA, flegu la tiean movadon. La graveco de la aziaj tigroj rapide kreskas en la monda ekonomio kaj monda vivo ĝenerale, sed tio ne reflektiĝas en la diskuto pri la strategio de UEA nek en la konsisto de la diskutantoj. Al azianoj tiu diskuto verŝajne estas volapukaĵo kaj apenaŭ tuŝas tion, kiel ili perceptas sian esperantistecon kaj kion ili atendas de UEA. Ĉe iuj ĝi povas plifortigi la senton pri duarangeco, kiu sento jam estas forta pro la privilegia facileco de Esperanto por okcidentanoj.

UEA havis jam tri prezidantojn el Azio kaj po unu-du azianojn en kelkaj estraroj. Ili tamen ne lasis tre profundajn spurojn kaj ne sukcesis esence ŝanĝi la okcidentan orientiĝon de UEA. La vaste respektata Lee Chong-Yeong el Koreio eĉ pli verve fokusiĝis al EU ol liaj antaŭaj kaj postaj kolegoj. Se Azio ne ricevas apartan atenton en la strategio de UEA, aziano en la estraro apenaŭ povas esti pli ol dekoracio, krom se tiu estas aparte forta personeco.

Historiistoj iam pristudu, ĉu antaŭ 30 jaroj UEA faris saĝan strategian elekton, kiam ĝi decidis esperantigi Afrikon. Tiu celo eĉ relative sukcesis, ĉar en iama dezerto de Esperantujo aperis multaj verdaj oazoj. Ilia vivtenado tamen kostis multe da mono, kiu apenaŭ donis tiom da movada rento, kiom oni atendis. Feliĉe UEA reviziis sian afrikan agadon kaj nun celas per malpli da mono pli altan kvaliton de la movado anstataŭ pli granda kvanto. Se ne antaŭ 30 jaroj, ĉu nun estu la vico de Azio?

Bona evoluo estas, ke UK jam okazis kelkfoje en Azio. Multaj azianoj ricevis la ŝancon sperti sian esperantistecon en la plej vera maniero, en vid-al-vida kontakto kun alilandanoj. Tio en si mem estas ege valora. La laboraj diskutoj de UEA tamen ankaŭ en aziaj UK-oj ŝajnas esti samaj kiel en Eŭropo anstataŭ uzi la ŝancon ekscii rekte de azianoj, kion por ili povus signifi UEA.

Almenaŭ postkongrese la gvidantoj de UEA tenu varmaj la kontaktojn kun siaj novaj vjetnamaj konatoj, ĉar tio, kion ili pensas, gravas por la estonteco de UEA multe pli ol tio, kion oni legas en la retlistoj.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216kz/


--------------------------------------------------------------------------------
V.B.

UEA iras en Azio – UEA sekvas monon, kiu ankaŭ iras en Azio.
Jam antaŭlonge mi asertis tion en Yahoo-diskutgrupoj, kiam diris, ke UEA perdos sian rolon en mondo, kaj aperos kelkaj lokaj centroj de movado, unuavice en Azio kaj en Suda Ameriko. Certe, eble movado ĉi-loka estos sub la egido de UEA, sed fakte ĝi ne estos kontrolata fare de UEA. Kiu pagas, tiu mendas muzikon.
Esperantistoj malblindiĝas. Estas agrable vidi tion, malgraŭ mokoj, kiujn mi ricevis pro samaj pensoj kelkaj jaroj antaŭe.



  : Rec.   : List

659   제3회 동아시아 교육자 세미나리오가 익산에서 열립니다. (2013.1.21~24)    LEE Jungkee 2012/09/28 92 372
658   제 1회 인도네시아 에스페란토 대회를 소개합니다. (2013. 4.5~8)    LEE Jungkee 2012/09/28 103 356
657   7-a Azia Kongreso de Esperanto/ 이스라엘 아시아 대회(2013. 4.18~22)    LEE Jungkee 2012/09/28 39 298
656   문화원 250기 기념 행사 안내!    LEE Jungkee 2012/09/28 103 399
655   문화원 250기 행사 (11/3)참석 예정 외국인들    LEE Jungkee 2012/09/28 99 378
654   제44차 한국에스페란토대회에 참가합시다!    LEE Jungkee 2012/09/28 107 378
653   ================================================================================...    LEE Jungkee 2012/09/28 99 332
  25an de sep(mar)2012 / Renkontgxo en Korea Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2012/09/26 47 311
651   24-an de sep(lun), 2012 / Dudek jariĝa dilplomata rilato    LEE Jungkee 2012/09/25 42 300
650   21-an de sep(ven), 2012 / Kun s-ro Gery    LEE Jungkee 2012/09/22 108 368
649   IJK-2012 denove en Vjetnamio (La Balta Ondo )    LEE Jungkee 2012/09/20 46 331
648   :: 18-an de sep(mar), 2012 / Nepre revenis!    LEE Jungkee 2012/09/18 107 363
647   17-an de sep(lun), 2012 / Renkontiĝo kun Amas    LEE Jungkee 2012/09/18 97 355
646   13-an de sep(ĵaŭ), 2012 / Kun Lumera al Laŭlian    LEE Jungkee 2012/09/14 98 322
645   12-an de sep(mer), 2012 / Kurso en Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/09/13 101 340
644   11-an de sep(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/09/12 100 345
643   10-an de sep(lun), 2012 / Esperanto-kurso en Uiŭang    LEE Jungkee 2012/09/11 89 350
642   8-an de sep(sab), 2012 / Interesiĝo pri Claude Piron    LEE Jungkee 2012/09/09 101 337
641   7-an de sep(ven), 2012 / Nova semestro en la Univ. Kyunghee    LEE Jungkee 2012/09/08 96 355
640   6-an de sep(ĵaŭ), 2012 / Kun Vigla kaj du eksprezidantoj    LEE Jungkee 2012/09/07 106 356
639   4-an de sep(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/09/07 37 306
638   1-an de sep(sab), 2012 / 249-a kurso de SEK    LEE Jungkee 2012/09/02 39 336
637   31-an de aŭg(ven), 2012 / Renkontiĝo kun LaŭliAn.    LEE Jungkee 2012/08/31 94 368
636   29-an de aŭg(mer), Nova semestro komenciĝis.    LEE Jungkee 2012/08/30 93 353
635   22-an de aŭg(mer), 2012 / Normaliĝis!    LEE Jungkee 2012/08/22 90 378
634   14-an de aŭg(mar), 2012 / Meza kurso kaj kun s-ro Enriqe    LEE Jungkee 2012/08/15 97 394
633    13-an de aŭg(lun), 2012 / Renkontiĝo kun d-ro Ĝon,    LEE Jungkee 2012/08/13 38 324
632    11-an de aŭg(sab), 2012 / Vizito de s-ro Enrique    LEE Jungkee 2012/08/12 100 389
631   7-an de aŭg(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/08/08 54 343
630   6-an de aŭg(lun), 2012 / Surteriĝis en la flughaveno Inchon.    LEE Jungkee 2012/08/08 107 381

    : List [1][2][3][4][5][6][7][8] 9 [10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall