초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: La 9a Printempa Renkontigxo en Vjetnamio
LEE Jung-kee  (Homepage) 2009-03-23 16:13:47, Hit : 6,918, Rec. : 122

La 9a Printempa Renkontigxo

Lauxkutime, cxiujare, je la alveno de printempo, VEJO okazigas Printempan Renkontigxon. La cxijara renkontigxo – la 9a – okazigxis dimancxe la 22an de marto 2009.
Jam antaux la malfermo, la artistoj de “Nova Sunbrilo” klubo, apartenata al Yumejho-sekcio de Hanoja Esperanto-Asocio, per viglaj, gxojaj kantoj alportis novan sunlumon al la kunveno. Cxeestis: s-roj Nguyen Xuan Thu, gxenerala sekretario; Nguyen Minh Toan eks-gxenerala sekretario; Thieu Quang Dieu kaj s-ino Nguyen Phuong Mai, vicprezidantoj; kaj multnombraj membroj de diversaj sekcioj, kluboj de VEA kaj HanEA. Rimarkindas la partopreno de usona esperantisto de japana deveno, s-ino Tomoko Yamashiro, vizitante Hanojon kiel turisto.
F-ino Trinh Hong Hanh, estrino de KOVELI klubo prezentis la celon de la renkontigxo. S-ro Nguyen Xuan Thu, gxenerala sekretario informis pri la aktivadoj de VEJO, la intencon de s-ro Osmo Buller, gxenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA viziti Hanojon por vidi la lokajn kondicxojn kun celo ebligi UEA-n decidi, cxu Vjetnamio estos akceptita kandidatigxi por gasti UK-n en 2012. Li ankaux mallonge informis pri la malfermo de nova esperanta kurso en la Fremdlingva Universitato, pri la nove starigita esperanto klubo en Nguyen Sieu mezlernejo, pri la jxus aperinta vjetnama versio de la lernolibro Zagreba Metodo, kun gramatikaj kaj leksikaj partoj en la vjetnama. Speciale rimarkinda estas la traduko kaj enretigo de la Deklaro de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) protestanta kontraux la decido de la usona supera kortumo malakceptinte la plendojn de la vjetnamaj viktimoj de orangxa agilo/dioksino kontraux la kemiaj kompanioj en Usono.
Nur 2 tagojn post informado, ni ricevis pozitivan ehxon el 9 esperantistoj el la mondo (4 el Japanio kaj po 1 el Koreio, Italio, Germanio, Serbio kaj Cxekio). Tio estas grava kontribuo de VEA al la popola diplomatio. En la kunveno estis disdonita tiun deklaron en ambaux lingvoj, esperanta kaj vjetnama. Poste, f-ino Ba Hui Ping, cxina studentino lernanta esperanton en Fremdlingva Universitato esprimis sian impreson en esperanto kaj en la vjetnama.
Okaze de tiu renkontigxo, la numeroj 1/2009 de bulteno “Verda Mesagxo el Vjetnamio”, de informilo de KOVELI klubo estis disdonitaj. Sinsekvaj artaj programeroj kun kvizoj rekompencitaj per donacetoj varmigis la etoson. Komuna fotado fermis la kunvenon.

Informada komitato


  : Rec.   : List

691    Karavano por 6-a Azia kongreso iniciatite de s-in...    LEE Jung-kee 2009/07/09 105 4991
690   'La 5-a Internacia Renkontigxo de Meditado'    LEE Jung-kee 2009/07/05 109 5450
689   La 41a Korea Kongreso de Esperanto    LEE Jung-kee 2009/07/02 116 5545
688   La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbul...    LEE Jung-kee 2009/06/30 125 7431
687   PROPONO DE UEA PRI ESPERANTO AL KVAR MONDAJ GVIDAN...    LEE Jung-kee 2009/06/28 129 7068
686   Intervjuita en korea televido    LEE Jung-kee 2009/06/21 137 4461
685   Aligxkotizo por la 6-a Azia kongreso    LEE Jung-kee 2009/06/05 108 5250
684   La 28-a Komuna Seminario en Nankino, Ĉinio    LEE Jung-kee 2009/06/04 186 4743
683   Intervjuo de Pola Radio al s-ro Osmo Buller    LEE Jung-kee 2009/06/01 139 5633
682   La 1-a Junulara Seminario en Esperanto    LEE Jung-kee 2009/05/28 218 7241
681   Eldonejo Stano Marček,    LEE Jung-kee 2009/05/09 181 3944
680   Al tiuj,kiuj planas viziti Laoson,    LEE Jung-kee 2009/05/06 174 5022
679   19-a Internacia Esperanto-Kurskunveno    LEE Jung-kee 2009/05/01 122 6832
678   Oficiala raportajxo 'Laosa projekto'.    LEE Jung-kee 2009/04/24 139 5819
677   Tria letero el Viantieno, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/13 123 5433
676   Dua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/09 142 5980
675   pri la 28-a Komuna Seminario    LEE Jung-kee 2009/04/06 114 6083
674   Unua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/06 126 6473
673   28届中日韩三国世界语青年&#...    LEE Jung-kee 2009/04/03 130 1758
672   Osmo Buller kaj UK 2012    LEE Jung-kee 2009/03/31 140 4517
671   Miaj memoroj pri Profesoro LEE CHONG YEONG    LEE Jung-kee 2009/03/23 170 6734
  La 9a Printempa Renkontigxo en Vjetnamio    LEE Jung-kee 2009/03/23 122 6918
669   Viktimo de vjetnama milito    LEE Jung-kee 2009/03/21 134 5256
668   Libro-donaco al Laoso    LEE Jung-kee 2009/03/18 121 5609
667   Novajxo el Tagxikio    LEE Jung-kee 2009/03/18 138 5994
666   :: La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxon...    LEE Jung-kee 2009/03/12 132 9868
665   Lingva problemo en Irako kaj Afganio    LEE Jung-kee 2009/02/27 148 5976
664   Esperanto en Indonezio (2)    LEE Jung-kee 2009/02/26 170 6891
663   Esperantisto el Balio    LEE Jung-kee 2009/02/26 229 7123
662   La Fono de Internacia Tago de Gepatra Lingvo    LEE Jung-kee 2009/02/22 145 7110

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12][13][14][15][16] 17 [18][19][20]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0