초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Miaj memoroj pri Profesoro LEE CHONG YEONG
LEE Jung-kee  (Homepage) 2009-03-23 16:21:45, Hit : 6,728, Rec. : 169


Miaj memoroj pri Profesoro LEE CHONG YEONG granda amiko de la vjetnama esperantistaro
Nguồn: vea.vn (02/08/2008) Lần đọc: 109

Hồi ký về GS Lee Chong Yeong


        La forpaso de profesoro Lee Chong Yeong, eminenta korea esperantisto, la dua aziana UEA prezidanto, estas vere emociiga novaĵo. Li alvenis Vjetnamujon nur unufoje, tamen la vjetnama esperantistaro konsideras lin sia elkora amiko.

        La fakto, ke Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) estis akceptita kiel membro de UEA, okaziĝis en 1996 ene de UK 81 en Prago, dum lia oficperiodo (1995-1998). Havinte honoron partopreni kiel reprezentanto de VEA en tiu-ĉi kongreso kaj pro tio, ke por la unua fojo mi partoprenis en tia kongreso, mi sufiĉe embarasiĝis. Post kongresa registriĝado, mi bonŝance renkontiĝis kun li ĉe la suprenirejo de la ŝtuparo de la Praga Junulara Kulturdomo. Li zorge instrukciis al mi kiel al intimulo, kaj rekomendadis: "Ne forgesu ĉeesti la unuan kunsidon de la Plenumkomitato de UEA ĉi-posttagmeze kaj eblas, ke vi devos tie diri kelkajn vortojn".

        Ĉe tiu posttagmeza kunveno, la aliĝpetoj de kelkaj naciaj kaj fakaj asocioj estis ekzaminataj. Nome de Komisiono pri Statuto de naciaj kaj fakaj organizoj, s-ro Ulrich Lins diris, ke la komisiono jam studis la statuton de VEA kaj rimarkis, ke VEA havas striktan organizon kaj ties statuto kongruas kun la celoj de UEA, pro tio li proponis ke oni voĉdonu. El la ĉirkaŭ 50 ĉeestantaj landaj asocioj, estis nur 2 aŭ 3 sindetenaj kaj kontraŭaj voĉoj. Tiel Vjetnamio estis akceptita per kvazaŭ absoluta majoritato. La prezidanta martela fraposono de profesoro Lee Chong Yeong konfirmis la rezulton de la voĉdonado kaj ekde tiu-ĉi momento, VEA fariĝis egalrajta membro de la monda esperanta komunumo.

        Ennome de VEA, mi diris kelkajn dankajn vortojn al la monda esperantistaro pro ilia subteno dum nia pasinta luktado por sendependeco kaj reunuiĝo kaj ilia kompreno kun niaj nunaj problemoj en la rekonstruado de la nacio. Poste, multaj partoprenantoj el diversaj landoj, ĉu jam konataj, ĉu ne ankoraŭ, alvenis al mi por manpreme gratuli min kaj VEA-n.

        Unu monaton poste, kiel vicestro de la vjetnama delegacio, mi havis okazon denove renkontiĝi kun li okaze de la Unua Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanghajo, Ĉinio. (22a - 26a de aŭgusto 1996). Ĉe hotelo "Silka Vojo" okaziĝis aparta renkontiĝo inter li kaj ni, kune kun Reza Kheir Khah, irana esperantisto kiu jam laboris en Centra Oficejo de UEA kaj vizitis Vjetnamion, sciante sufiĉe detale pri Vjetnamio.

        La profesoro kuraĝigis nin kandidatiĝi kiel gastiganto de la Dua Azia Kongreso de Esperanto (AK2): estas favora konjunkturo por Vjetnamio kaj ties kontribuo al la ĵus impetanta azia movado. (AK1 nombris pli ol 500 partoprenantojn el aziaj landoj). Se AK2 okazontus en Barato, kie la movado estas ankoraŭ nova, estus malfacilaĵo por la plejmulto de partoprenontoj venontaj el Japanio, Koreio, Ĉinio, kaj iel bremsus la disvolviĝantan entuziasmon.

        Tri jarojn poste, fakte Vjetnamio sukcesplene gastigis tiun duan Azian Kongreson (22a - 26a de aŭgusto 1999 en Hanojo, kun 450 partoprenantoj). En tiu sukceso, menciindas la konkreta gvidado kaj helpo de D-ro Puramo Chong, prezidanto de KAEM, samlandano kun profesoro Lee. La ĉeesto de profesoro Lee en Hanojo estis por ni granda kuraĝigo, kvankam la tiama prezidanto de UEA jam estis juristo Kep Enderby.

        Pro tio, la forpaso de profesoro Lee Chong Yeong alportas pezigan malĝojon al ĉiu vjetnama esperantisto. Vere, li estas la granda amiko de la vjetnama esperantistaro.

        Li kviete ripozu en Eternujo!

Hong Hac

esperantigis Nguyen Xuan Thu




  : Rec.   : List

691    Karavano por 6-a Azia kongreso iniciatite de s-in...    LEE Jung-kee 2009/07/09 105 4987
690   'La 5-a Internacia Renkontigxo de Meditado'    LEE Jung-kee 2009/07/05 109 5445
689   La 41a Korea Kongreso de Esperanto    LEE Jung-kee 2009/07/02 116 5539
688   La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbul...    LEE Jung-kee 2009/06/30 125 7426
687   PROPONO DE UEA PRI ESPERANTO AL KVAR MONDAJ GVIDAN...    LEE Jung-kee 2009/06/28 128 7064
686   Intervjuita en korea televido    LEE Jung-kee 2009/06/21 135 4455
685   Aligxkotizo por la 6-a Azia kongreso    LEE Jung-kee 2009/06/05 108 5245
684   La 28-a Komuna Seminario en Nankino, Ĉinio    LEE Jung-kee 2009/06/04 186 4739
683   Intervjuo de Pola Radio al s-ro Osmo Buller    LEE Jung-kee 2009/06/01 139 5629
682   La 1-a Junulara Seminario en Esperanto    LEE Jung-kee 2009/05/28 218 7237
681   Eldonejo Stano Marček,    LEE Jung-kee 2009/05/09 180 3940
680   Al tiuj,kiuj planas viziti Laoson,    LEE Jung-kee 2009/05/06 174 5017
679   19-a Internacia Esperanto-Kurskunveno    LEE Jung-kee 2009/05/01 119 6828
678   Oficiala raportajxo 'Laosa projekto'.    LEE Jung-kee 2009/04/24 137 5813
677   Tria letero el Viantieno, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/13 123 5428
676   Dua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/09 141 5975
675   pri la 28-a Komuna Seminario    LEE Jung-kee 2009/04/06 114 6079
674   Unua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/06 125 6468
673   28届中日韩三国世界语青年&#...    LEE Jung-kee 2009/04/03 130 1754
672   Osmo Buller kaj UK 2012    LEE Jung-kee 2009/03/31 137 4512
  Miaj memoroj pri Profesoro LEE CHONG YEONG    LEE Jung-kee 2009/03/23 169 6728
670   La 9a Printempa Renkontigxo en Vjetnamio    LEE Jung-kee 2009/03/23 122 6912
669   Viktimo de vjetnama milito    LEE Jung-kee 2009/03/21 134 5250
668   Libro-donaco al Laoso    LEE Jung-kee 2009/03/18 120 5603
667   Novajxo el Tagxikio    LEE Jung-kee 2009/03/18 136 5988
666   :: La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxon...    LEE Jung-kee 2009/03/12 131 9863
665   Lingva problemo en Irako kaj Afganio    LEE Jung-kee 2009/02/27 148 5971
664   Esperanto en Indonezio (2)    LEE Jung-kee 2009/02/26 169 6887
663   Esperantisto el Balio    LEE Jung-kee 2009/02/26 229 7118
662   La Fono de Internacia Tago de Gepatra Lingvo    LEE Jung-kee 2009/02/22 145 7106

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12][13][14][15][16] 17 [18][19][20]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0