초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: La 1-a Junulara Seminario en Esperanto
LEE Jung-kee  (Homepage) 2009-05-28 08:30:05, Hit : 7,241, Rec. : 218

La Seminario juneco-pulsanta

La 1-a Junulara Seminario en Esperanto, Harbino, Ĉinio, okazis de la 23a ĝis la 24a de majo en la ĉarma urbo Harbino, Nordorienta Ĉinio, tie viglas grupo da gestudentaj esp-istoj, gvidataj de ilia instruistino s-ino Song Ping. Pli ol 60 samideanoj el diverslokoj de la lando kaj Rusio ĉeestis la seminarion. En la Interkona Vespero de la 22a, majo, junuloj distiris la kurtenon de la seminario per la ĥora himno La Espero.

En la inaŭguro prezidanto s-ano Shi Chengtai proponis, ke ĉiuj starigu por kondolenci al estimata s-ano Kurisu Kei por ties dumviva klapodado por la japana-ĉina amikeco per Esp-o, kiu forpasis je la 16a de aprilo en Japanio.

Dum la seminario studentino F-ino Zhu Yanwei parolis pri la seminaria temo Junularo kaj Interpaciĝo, ŝi diris: “Dank’ al la interna ideo pri Paco kaj Amikeco Esperanto gajnas aprobadon de pac-amaj popoloj, kaj disvastiĝas tra la mondo. Disvastigo de Esperanto-movado bezonas ne nur amon de popolanoj, sed des pli bezonas la kontribuadon por disvastigi ĝin. Ni, junularo estas dum la kreskanta etapo de sia vivo, per nia juneca impulso ni akcelu prosperon de Esperanto-movado, tio ja estas la sincera deziro en la koro de ĉiu esperantisto.”

S-ano A. Titajev el Vladivostok, Rusio, parolis en la titolo Rusia Juna Esp-movado: Antaŭe kaj Nun. Junaj esp-istoj ĉeestantaj la seminarion varme diskutis ĉirkaŭ la seminaria temo.

S-ano Hu Guozhu, EVA-ano, prelegis en la titolo 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio, ties riĉa enhavo kaj abundaj bildoj, kiuj estas projekciataj sur ekranon, interesis la ĉeestantojn. La konversacia kurso prezidata de s-ano Liu Minghui, kiu okazis en Salono Kurisu Kei, paroligis komencantojn Esp-e.

Dum la seminario ĉiuj ĉeestantoj vizitis la lokon de la 731aj bakteriologiaj trupoj de la japana invanda armeo dum la 2a mondmilito kaj turisme vizitis ĉarman Songhua-Riveron, Monumenton kontraŭ Inundo, la Sanktan Sofian Katedralon, la pitoreskejon Suna Insulo kaj la gajan piediran Centran Straton.

En la Fermo s-ino Song Ping, estrino de LKK adiaŭis la ĉeestantojn per varma parolo: “Tempo da du tagoj estas tre mallonga, sed nia amikeco longas kiel tero kaj ĉielo! Mi benas la prosperadon de nia Azia junulara Esperanto-movado! Mi elkore deziras la sanon kaj feliĉon al vi, ĉiuj esperantistoj! Amikoj, ĝis revido, mi amas vin!”

Post la seminario iuj aŭtobuse pilgrimis al Maŭzoleo de Verda Majo en urbo Jimusi.

La seminario enverŝas la junecan vivforton en la iom-post-ioma maljunuliĝan ĉinan, eĉ la Azian Esp-movadon.

(raportas Shi Chengtai)

  





  : Rec.   : List

691    Karavano por 6-a Azia kongreso iniciatite de s-in...    LEE Jung-kee 2009/07/09 105 4992
690   'La 5-a Internacia Renkontigxo de Meditado'    LEE Jung-kee 2009/07/05 109 5450
689   La 41a Korea Kongreso de Esperanto    LEE Jung-kee 2009/07/02 116 5545
688   La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxonbul...    LEE Jung-kee 2009/06/30 125 7432
687   PROPONO DE UEA PRI ESPERANTO AL KVAR MONDAJ GVIDAN...    LEE Jung-kee 2009/06/28 129 7069
686   Intervjuita en korea televido    LEE Jung-kee 2009/06/21 137 4461
685   Aligxkotizo por la 6-a Azia kongreso    LEE Jung-kee 2009/06/05 108 5251
684   La 28-a Komuna Seminario en Nankino, Ĉinio    LEE Jung-kee 2009/06/04 186 4743
683   Intervjuo de Pola Radio al s-ro Osmo Buller    LEE Jung-kee 2009/06/01 139 5633
  La 1-a Junulara Seminario en Esperanto    LEE Jung-kee 2009/05/28 218 7241
681   Eldonejo Stano Marček,    LEE Jung-kee 2009/05/09 181 3944
680   Al tiuj,kiuj planas viziti Laoson,    LEE Jung-kee 2009/05/06 174 5022
679   19-a Internacia Esperanto-Kurskunveno    LEE Jung-kee 2009/05/01 122 6832
678   Oficiala raportajxo 'Laosa projekto'.    LEE Jung-kee 2009/04/24 139 5819
677   Tria letero el Viantieno, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/13 123 5433
676   Dua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/09 142 5980
675   pri la 28-a Komuna Seminario    LEE Jung-kee 2009/04/06 114 6084
674   Unua letero el Vientiano, Laoso    LEE Jung-kee 2009/04/06 126 6473
673   28届中日韩三国世界语青年&#...    LEE Jung-kee 2009/04/03 130 1758
672   Osmo Buller kaj UK 2012    LEE Jung-kee 2009/03/31 140 4517
671   Miaj memoroj pri Profesoro LEE CHONG YEONG    LEE Jung-kee 2009/03/23 170 6734
670   La 9a Printempa Renkontigxo en Vjetnamio    LEE Jung-kee 2009/03/23 122 6919
669   Viktimo de vjetnama milito    LEE Jung-kee 2009/03/21 134 5256
668   Libro-donaco al Laoso    LEE Jung-kee 2009/03/18 121 5609
667   Novajxo el Tagxikio    LEE Jung-kee 2009/03/18 138 5994
666   :: La 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Uxon...    LEE Jung-kee 2009/03/12 132 9868
665   Lingva problemo en Irako kaj Afganio    LEE Jung-kee 2009/02/27 148 5977
664   Esperanto en Indonezio (2)    LEE Jung-kee 2009/02/26 170 6891
663   Esperantisto el Balio    LEE Jung-kee 2009/02/26 229 7123
662   La Fono de Internacia Tago de Gepatra Lingvo    LEE Jung-kee 2009/02/22 145 7111

    : List   [이전 10개] [1]..[11][12][13][14][15][16] 17 [18][19][20]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0