초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: D-ro Márkus Gábor el Hungario
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-09-14 21:52:24, Hit : 364, Rec. : 38

Ponto inter popoloj kaj kulturoj

La Seula Esperanto-Kulturcentro havas  sian 250-an kurson de Esperanto en 2012. Dum la lastaj 21 jaroj
tiu organizo instruis la internacian lingvon por pli ol 1600 homoj en la korea  ĉefurbo. Tio estas certe
grava kontribuo al la evoluigo de la lingvokapablo  de la koreaj homoj. Laŭ So Gilsu,  profesoro de
ekonomiko kaj Japanio kaj Koreio fariĝis la plej alte evoluitaj landoj de Azio pro la altnivela instruado en
ambaŭ landoj.
Kiam mi studis en Nanzan Universitato en Japanio kaj kiam mi prelegis en diversaj sciencaj akademiaj
kaj universitataj konferencoj en Ĉinio, mi tre ofte citis la saĝajn vortojn de Kuan Cu:  
"Se vi planas por unu jaro, ĵetu grajnon!
Se vi planas por dek jaroj, plantu arbon!  
Se vi planas por cent jaroj, instruu la popolon!  
Se vi ĵetas grajnon, vi rikoltas unufoje.  
Se vi plantas arbon, vi rikoltas dekfoje.  
Se vi instruas la popolon, vi rikoltas centfoje."  
Pro tio mi asertas, ke la koreaj lernejoj kaj universitatoj, inkluzive la Seula Esperanto-Kulturcentro bone
planis por cent jaroj kaj la studentoj kaj la korea socio mem certe rikoltos centfoje dum la venontaj
jardekoj.  Mi asertas tion kaj mi opinias, ke tamen ne la instruado estas la plej meritplena agado de la
Kulturcentro. Laŭ mi estas eĉ pli grava afero, ke krom la instruado de la lingvo la SEK eldonis kaj vendis
librojn, organizis prelegseriojn por alilandaj fakuloj, tradukis librojn kaj organizis alilandajn vojaĝojn por
multaj koreoj. Tiamaniere, uzante la internacian lingvon, la SEK sen komunikadaj problemoj konatigis la
korean kulturon kun la alilandanoj kaj konatigis la kulturon de aliaj popoloj kun la koreoj. Tiel la SEK
konstruis ponton inter la orienta kaj la okcidenta kulturoj kaj pro tiu grava rezulto mi sincere gratulas al
prof-ro Lee Jungkee, prezidanto de la Seula Esperanto-Kulturcentro.
En urbo Budapest, la 14-an de Septembro, 2012. szeptember 14.
D-ro Márkus Gábor  


  : Rec.   : List

1111   Ulrich Lins el Germanio    LEE Jungkee 2012/10/09 36 332
1110   Francesco Maurelli el Italio    LEE Jungkee 2012/10/09 38 332
1109   Elkoran gratulon por la fesfo de la 250-a kurso !    LEE Jungkee 2012/10/08 38 337
1108   Saluton el Rusio!    LEE Jungkee 2012/10/08 38 326
1107   Vigla el Koreio    LEE Jungkee 2012/10/06 39 374
1106   Yin-hua Chuang (Ingrid) el Tajvano    LEE Jungkee 2012/10/03 38 332
1105   Prof. Dr. GONG Xiaofeng (Arko) el Cxinio    LEE Jungkee 2012/10/03 36 338
1104   Zsófia Kóródy kaj Peter Zilva...    LEE Jungkee 2012/10/02 34 334
1103   Barbara Pietrzak el Pollando    LEE Jungkee 2012/10/02 34 346
1102    Daiva Mar el Litovio    LEE Jungkee 2012/10/01 37 346
1101   Alfredas Maruška el Litovio    LEE Jungkee 2012/10/01 31 331
1100   Mark Fettes el Kanado    LEE Jungkee 2012/09/30 36 369
1099   Ilia Dewi el Indonezio    LEE Jungkee 2012/09/29 37 355
1098   Gary Clay Rector el Usono    LEE Jungkee 2012/09/26 37 348
1097   Tahira Masako el Japanio    LEE Jungkee 2012/09/25 35 366
1096   Amri Wandel el Israelo    LEE Jungkee 2012/09/24 37 358
1095   D-ro Petro Chrdle el Cxekio    LEE Jungkee 2012/09/23 33 337
1094   ISIKAWA Tieko el Japanio    LEE Jungkee 2012/09/22 38 346
1093   Martin Schäffer el Germanio    LEE Jungkee 2012/09/22 32 329
1092   Gratulmesagxo de prez. de KAEM    LEE Jungkee 2012/09/21 35 337
1091   WANG Minhao el Ĉinio    LEE Jungkee 2012/09/15 32 371
  D-ro Márkus Gábor el Hungario    LEE Jungkee 2012/09/14 38 364
1089   Wu Guojiang /Komisiito de UEA pri la projekto ...    LEE Jungkee 2012/09/14 36 361
1088   Karel Stulz, Ĉeĥio.    LEE Jungkee 2012/09/12 36 342
1087   S-ro HORI Jasuo el Japanio (Honora Membro de UEA)...    LEE Jungkee 2012/09/10 32 350
1086   Probal Dasgupta / Prez. de UEA    LEE Jungkee 2012/09/10 33 340
1085   Hamzeh Shafiee el Irano    LEE Jungkee 2012/09/08 40 337
1084   Grosjean Mireille el Svisio    LEE Jungkee 2012/09/06 36 348
1083   La teamo de Esperanto-Nicaragua.    LEE Jungkee 2012/09/05 39 362
1082   S-ro Robert Moerbeek el Nederlando    LEE Jungkee 2012/09/03 33 347

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall