초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA
이중기  2006-04-20 12:10:27, Hit : 11,367, Rec. : 565

December 24, 2005 (08:32) from 211.216.118.251  
Written by Renato Corsetti  Hits : 92 , Lines : 285  

NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Karaj esperantistoj,

ĉi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel ĉiuj ritoj havas siajn avantaĝojn kaj
malavantaĝojn. La avantaĝo estas, ke ĝi estas io konata kaj donanta certecon.
Nenio esence nova aŭ revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantaĝo
estas, ke nenio nova aŭ revolucia esence estas en nov-jara saluto.

Ni provu kunmeti avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj diri ion tre malnovan, kio,
tamen, por kelkaj novaj esperantistoj ŝajnos revolucie nova.

Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago
de la jaro estas la ĝusta tago por demandi sin pri tio. La ĉefa fonto, al kiu
ni devas reiri, estas la Statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn
UEA (kaj ni, aliĝintoj al ĝi), deklaras realigindaj.

La artikolo 3-a de la Statuto marmore firme tekstas:

"La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
(b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi
la internacian komunikadon; ( c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn
rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio,
politiko aŭ lingvo; (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco
kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia
lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la Statuto metis
en la komenco, do, verŝajne ĝi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj
klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron
da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin. Ne estas multo dirinda pri ĉi
tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu nin, kial
la labor-plano de UEA tiom insistas
pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas ke turismo kaj Pasporta
Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la
sun-subiro.

Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn dum la suno subiras,
aŭ ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn
kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la Statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA evidente
mi parolas ankaŭ pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj.
La ĉefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas)
ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon
tra la mondo. Tiu estas la dua
celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en
Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas
(aŭ eble eĉ ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto
en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui
Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo aŭ almenaŭ de EU-landoj.

Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj
rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laŭ la Statuta
ĵargono, prezenti Esperanton al ĉiuj internaciaj organizaĵoj, UN, Unesko,
Eŭopa Unio, Organizaĵo por Afrika Unuiĝo, ktp. kaj peti ilin agnoski ĝin
kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaŭ ĉi tiu celo rilatas al
la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed
certe ĝi estas agado ne nur farinda
sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte ol ni
devus. Ankaŭ ĉi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado ĉe Unesko
estas agado farata en Parizo kaj la agado ĉe la instancoj de Eŭropa Unio estas
agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur ĝis iu tre malgranda punkto. La
ĉefa agado ĉe Unesko aŭ ĉe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne
estas eĉ unu esperantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn
en Bruselo aŭ Strasburgo aŭ la kipran
delegitaron ĉe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okupiĝas pri
ĉio, krom pri alparolado de siaj naciaj eŭropaj parlamentanoj, nenio estas
atingebla en Bruselo.

La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia feliĉa rilatado
trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj akirado
de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo ĉe ili
de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.

Efektive kiam temas almenaŭ pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn
ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n
tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, aranĝas la ĉiujarajn
Universalajn Kongresojn, rilatas papere aŭ rete kun proksimume ĉiuj esperantistoj
tra la mondo.

La sukcesa realigo de ĉi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin,
ĉar ni ja devas realigi ankaŭ (ĉu ĉefe?) la unuan kaj la duan. Ni ĉiam rediras
al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila ol ĝi estis en la tempoj de Zamenhof,
ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profit-amaj, sed ĉu vere
estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj
ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj
de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe
laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj
en Eŭropo kaj ekster Eŭropo?

Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter
ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj
kuraĝe rilati al la neesperantistoj.

Oni demandas min ofte: "Kiuj estas la nunaj defioj antaŭ la Esperanto-movado?"
Mi ofte respondas: "La kutimaj". Ili estas esence du.

Unuflanke ni devas konvinkiĝi, ke ni ne faras ion facile fareblan, ĉar ni volas
plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja
ni volas plibonigi la mondon, kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj
de tiuj, kiuj nun havas ilin.

Poste ni devas konvinkiĝi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas ĉiajn agadojn:
desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj
traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj
studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la ŝlosilon por la vero aŭ
por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru ĉion ekvilibre. Individuo
rajtas pasie interesiĝi nur pri unu agad-speco, sed organizaĵoj (de la loka
grupo supren) ne.

Tiu ekvilibro estas postulata ankaŭ inter agado en Eŭropo (la tradicia) kaj
agado ekster Eŭropo. Estas klare ke en la nuna momento multe pli da homoj volas
lerni Esperanton en suda Barato ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la
situacion!

Do, ni estas antaŭ nova jaro de laboro. Ni alfrontu ĝin per certeco, ke el
laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni
investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne
investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo. La afero
estas tiel simpla.

Al ĉiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!

Renato Corsetti

           *

--------------------------------------------------------------------------------

http://abonu.com/

Retadreso: demandu@abonu.com

Malabonu

Elektu alian kodigon

Informa Kanalo Abonu.Com

--------------------------------------------------------------------------------

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 220
2005-12-23
==================================================================

* 이중기님에 의해서 게시물 이동되었습니다 (2006-04-29 00:41)

  : Modify   : Delete   : Rec.   : List

91   IMPRESOJ EN KOREIO  [102]  이중기 2006/04/20 450 7000
90   단국대 2학기 기말 시험 일정및 예상문제/ Univ.Dankook  [102]  이중기 2006/04/20 487 4071
89   Belaj frazoj en Esperanto/ 아름다운 문장들  [102]  이중기 2006/04/20 459 4373
88   에스페란토어를 처음 접했다. 매우 아름다운 언어라고....  [103]  이중기 2006/04/20 366 2552
87   SOROS KAJ ESPERANTO (소로스와 에스페란토)  [1288]  이중기 2006/04/20 492 7941
86   Programo de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto/아시아  [103]  이중기 2006/04/20 547 8910
85   하룻만에 쓴 편지/ Letero en la unua tago[퍼온글]  [103]  이중기 2006/04/20 492 4622
84   Kion diris sinjoro Kabe? (퍼온 글)  [103]  이중기 2006/04/20 462 7826
83   * KEA-prezidantoj en Chinio/ El Popola Cxinio  [103]  이중기 2006/04/20 524 8145
82   영어와 에스페란토 학습  [102]  이중기 2006/04/20 312 2589
81   에스페란토 석사논문-Magistrigaj dicertacioj  [104]  이중기 2006/04/20 317 3152
80   Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 383 3338
79     [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 381 3530
78       [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 326 3452
77         [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 382 4454
76           [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 398 4786
75   서울대 이현복교수, "에스페란토 배우기를 권하고 싶다."  [103]  이중기 2006/04/20 363 2931
74   대학 에스페란토 동아리 회원임이 자랑스러운 이유  [104]  이중기 2006/04/20 309 2760
73   자멘호프박사가 번역한 안델센 동화  [105]  이중기 2006/04/20 369 2889
72   올해 처음 개설된 `에스페란토어와 국제문화'는  [104]  이중기 2006/04/20 349 2942
71   ‘에스페란토 시인’ 정사섭 詩 67년만에 완역  [104]  이중기 2006/04/20 305 2815
70   한국인 최초의 에스페란토 시집  [105]  이중기 2006/04/20 328 2296
69   사랑이 흐르는 곳, 그곳이 나의 조국  [104]  이중기 2006/04/20 321 2731
68   [이사람이 사는 이야기] 서길수고구려연구회장  [104]  이중기 2006/04/20 307 3030
67   "삶의 중심축, 경제서 문화로 이동" -서진수교수 [퍼온글]  [104]  이중기 2006/04/20 344 3210
66   Gxangalo festas la publikigon de la 2.000-a notico...  [105]  이중기 2006/04/20 504 8889
65   Nova prezidento de Awstrio subtenas Esperanton  [105]  이중기 2006/04/20 505 9980
64   100 jaroj da internacia komunikado  [105]  이중기 2006/04/20 458 6679
63   Magazino : Lerni duan lingvon stimulas la disvolvi...  [105]  이중기 2006/04/20 448 7357
  NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA  [104]  이중기 2006/04/20 565 11367

    : List   [이전 10개] [1]..[31][32][33][34][35][36] 37 [38][39][40]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0