초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Gxangalo festas la publikigon de la 2.000-a notico
이중기  2006-04-20 11:52:39, Hit : 8,889, Rec. : 504

July 3, 2005 (20:47) from 211.198.123.47  
Written by LEE Jung-kee  Hits : 238 , Lines : 29  


Gxangalo festas la publikigon de la 2.000-a notico  
Sendita de Redakcio je 2005/7/3 8:00:00 (6 fojojn)

Tute senpredecende por interreto en la lingvo internacia, Ĝangalo atingas, per ĉi tiu diskonigaĵo, sian 2.000-an publikigitan noticon. Dum sia du-jara vivo, Ĝangalo iĝis, ekster ia dubo, la plej granda kaj ampleksa portalo en la internacia lingvo, dank' al siaj multaj eblecoj.

Spite sian brazilan sidejon, Ĝangalo estas vere internacia portalo, kio pruvas la 197 landojn cititajn de la redakcio en almenaŭ unu el la 2.000 noticoj aperintaj sur la ekranoj de la miloj kaj miloj da vizitantoj ekde ĝia lanĉo. La ciferoj en Ĝangalo vere imponas, depost sia lanĉo, la 18-an de januaro 2003:

- En junio, la portalo havis 69.417 vizitojn el 142 landoj, kaj en julio la administracio antaŭvidas la atingon de pli ol 70.000 vizitantoj. Entute jam trafis Ĝangalon, ekde sia establo, pli ol 1,6 miliono da vizitoj. Ĉio ĉi estas amplekso.

- Ne pasis tri monatoj sen iu nova rimedo, kiun la administracio de Ĝangalo liveris al siaj vizitantoj: la unuan blogo-sistemon tute en Esperanto (Blogaro); la eblecon aldoni mem noticojn kaj informojn al la portalo (Voĉoj); la unuan retpoŝtilon en la lingvo internacia (Retpoŝto); ne nur unu, sed du babilejojn; la plej modernajn forumojn en Esperanto (Retkafejo); la unuan fotoalbuman servon en Esperanto (Fotoblogoj), se ne mencii novan fasadon, multe pli imponan kaj belan. Ĉio ĉi estas kompromiso.

- Per la disponigo de la opcio trovi la noticojn ordigitajn laŭ kontinentoj, kaj kun la aldono de nova notico je ĉiu kvarhora periodo jam de pli ol du semajnoj, Ĝangalo estas absolute la plej aktuala retejo en la verda interreto, la loko por legi noticojn en Esperanto. Ĉio ĉi estas profesieco.

- Sur la paĝoj de Ĝangalo troviĝas noticoj pri 197 landoj, de unufoje cititaj insuloj en Oceanio (Fiĝioj) ĝis la preskaŭ konstantaj Usono kaj Eŭropa Unio, ĉiam prezentante la informojn laŭ esperantisma vidpunkto. Ĉio ĉi estas neŭtraleco.

- Deprenante kelkajn esceptojn, en Ĝangalo oni uzis preskaŭ ĉiujn vortojn konsulteblajn ĉe PIV, kio garantias al la vizitantoj norman Esperanton, sen 'lingvaj eksperimentoj' aŭ 'neologismaj sugestoj' de la redakcio, kiu jam iniciatis veran batalon kontraŭ la preseraroj, neeviteblaj en portalo tiel ampleksa. Ĉio ĉi estas respekto.

- En la unua monato depost sia reveno, Ĝangalo jam sukcesis havigi al si 25 abonantojn, kiuj ricevas apartajn servojn, kaj kiuj, per la abonoj, helpas la pliampleksigon de la portalo kaj la daŭrigon de ĝiaj informaj, edukaj kaj amuzigaj laboroj. Ĉio ĉi estas kunlaboro.

Amplekso, kompromiso, profesieco, neŭtraleco, respekto kaj kunlaboro - jen la kolonoj sur kiu la redakcio sin apogas por antaŭenirigi ne nur la plej ambician kaj grandskalan informejon en Esperanto, sed precipe la lingvon internacian mem en interreto.

Per la konstanta aldono de noticoj, la redakcio de Ĝangalo atingas sian ĉefan celon koncerne al ĵurnalismo - ke oni trovu en la paĝoj de la portalo ne 'ajnan informon', sed ja la plej gravajn noticojn de la tago, tiel ke oni jam povas esti bone informita pri la ĉefaj okazintaĵoj sen la nepra bezono legi nacilingvajn gazetojn. Esperanto povas roli tiel nur dank' al Ĝangalo, pro la granda kvanto de vere gravaj noticoj aldonitaj ĉiutage al la portalo.

Tamen ne nur pri la impona nombro da noticoj rekordas Ĝangalo. Kun pli ol 1.500 blogaĵoj, el 84 aktivaj blogoj , la kanalo por blogoj de Ĝangalo, Blogaro, arigas la plej grandan komunumon de blogemuloj en la lingvo Esperanto. Kaj tre baldaŭ iu enmetos la 1.000-an opinion en unu el la forumoj de la kanalo Retkafejo, la plej aktivaj en la verda interreto.

Ĝangalo do festas sian 2.000-an noticon dankante vin, kara leganto, kiu pli kaj pli vizitas ĝin, kaj kiu rekonas ĉi tiun portalon kiel la lokon, en kiu troveblas multaj noticoj, interesvekaj artikoloj kaj amuzigaj kanaloj. La festo do ne nur nias, sed ankaŭ vias; ĝi apartenas al ĉiuj esperantistoj, kiuj iam ajn vidis en Ĝangalo la mondon en Esperanto.

de Ĝangalo-redakcio, fiera servi la esperantistojn kaj profesiigi ĵurnalismon en la lingvo internacia ĉe interreto


* 이중기님에 의해서 게시물 이동되었습니다 (2006-04-29 00:41)


  : Modify   : Delete   : Rec.   : List

91   IMPRESOJ EN KOREIO  [102]  이중기 2006/04/20 450 7000
90   단국대 2학기 기말 시험 일정및 예상문제/ Univ.Dankook  [102]  이중기 2006/04/20 487 4071
89   Belaj frazoj en Esperanto/ 아름다운 문장들  [102]  이중기 2006/04/20 459 4373
88   에스페란토어를 처음 접했다. 매우 아름다운 언어라고....  [103]  이중기 2006/04/20 366 2552
87   SOROS KAJ ESPERANTO (소로스와 에스페란토)  [1288]  이중기 2006/04/20 492 7941
86   Programo de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto/아시아  [103]  이중기 2006/04/20 547 8910
85   하룻만에 쓴 편지/ Letero en la unua tago[퍼온글]  [103]  이중기 2006/04/20 492 4622
84   Kion diris sinjoro Kabe? (퍼온 글)  [103]  이중기 2006/04/20 462 7826
83   * KEA-prezidantoj en Chinio/ El Popola Cxinio  [103]  이중기 2006/04/20 524 8145
82   영어와 에스페란토 학습  [102]  이중기 2006/04/20 312 2589
81   에스페란토 석사논문-Magistrigaj dicertacioj  [104]  이중기 2006/04/20 317 3152
80   Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 383 3338
79     [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 381 3530
78       [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 326 3452
77         [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 382 4454
76           [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 398 4786
75   서울대 이현복교수, "에스페란토 배우기를 권하고 싶다."  [103]  이중기 2006/04/20 363 2931
74   대학 에스페란토 동아리 회원임이 자랑스러운 이유  [104]  이중기 2006/04/20 309 2760
73   자멘호프박사가 번역한 안델센 동화  [105]  이중기 2006/04/20 369 2889
72   올해 처음 개설된 `에스페란토어와 국제문화'는  [104]  이중기 2006/04/20 349 2942
71   ‘에스페란토 시인’ 정사섭 詩 67년만에 완역  [104]  이중기 2006/04/20 305 2815
70   한국인 최초의 에스페란토 시집  [105]  이중기 2006/04/20 328 2296
69   사랑이 흐르는 곳, 그곳이 나의 조국  [104]  이중기 2006/04/20 321 2731
68   [이사람이 사는 이야기] 서길수고구려연구회장  [104]  이중기 2006/04/20 307 3030
67   "삶의 중심축, 경제서 문화로 이동" -서진수교수 [퍼온글]  [104]  이중기 2006/04/20 344 3210
  Gxangalo festas la publikigon de la 2.000-a notico...  [105]  이중기 2006/04/20 504 8889
65   Nova prezidento de Awstrio subtenas Esperanton  [105]  이중기 2006/04/20 505 9980
64   100 jaroj da internacia komunikado  [105]  이중기 2006/04/20 458 6679
63   Magazino : Lerni duan lingvon stimulas la disvolvi...  [105]  이중기 2006/04/20 448 7357
62   NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA  [104]  이중기 2006/04/20 565 11368

    : List   [이전 10개] [1]..[31][32][33][34][35][36] 37 [38][39][40]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0