초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Kion diris sinjoro Kabe? (퍼온 글)
이중기  2006-04-20 11:39:20, Hit : 7,825, Rec. : 462

July 23, 2002 (10:58) from 210.124.233.1  
Written by LEE Jung-kee (esperant@unitel.co.kr)  Hits : 1204 , Lines : 79  



Kion diris sinjoro Kabe?
Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto
Warszawa, 24. VI. 31.
“Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?” mi preĝe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra ĉielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Ŝajnas ke la ĉielo koleregas pro mia aŭdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro frapegas, kiam mi staras antaŭ la ŝildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn teruraĵojn mi aŭdis pri li, ke mi pensas, ke ĉiumomente la pordo malfermiĝos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la ŝtuparon kaj restos mortkuŝanta kun disfrakasitaj ostoj … sed ne, miaj karaj, ne, la vizitkarto, sur kiu estas presita precize “korespondanto de Literatura Mondo-Budapest”, kaŭzas ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaŭ sinjoro Kabe!
Homo forta, kvindekjara, ĝentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto: “Ĉu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?”
Lia respondo en pola lingvo: “Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos pole, ĉar mi jam longe ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile por mi…”

Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aŭ frazojn. Sinjoro Kabe ankoraŭ ne forgesis la lingvon…

“Intervjuo?” li diras iom mirigite. “Ĉu estas ia senco en tio, skribi pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaŭ tute forlasis la movadon? Ĉu vi opinias ke tio estos bona legaĵo por viaj legantoj?”

“Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo, viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni ĉiuj — precipe la literaturistoj — bedaŭras tion”.

Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La teruraĵoj estas tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo, eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraŭ la alia. Kaj jen, jen mi sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la ĉambro blovas la spirito de la jaro 1910!..

“Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903–1910) kaj kvar kongresojn Boulogne s. M., Cambridge, Genève, Dresden mi ĉeestis kaj laboris dum 4-5 horoj ĉiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo. La “Faraono”-n mi tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca traduko. Komence mi pripensis ĉu traduki “Quo vadis”, sed la “Faraono” estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi tradukadis seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aŭ esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi interesan restaĵon el miaj Esperantistaj tempoj…”

Ni transiras en lian laborejon. Mi estas scivola kaj ĉirkaŭrigardas. Li haltis antaŭ la skribtablo kaj diras: “Jen mia eltrovaĵo! Tiu ĉi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita laŭ mia deziro, meze la maŝino, ambaŭflanke specialaj klapoj por vortaroj kaj tradukaĵoj, la tutaĵo estas kunmetebla. Tre sprita kaj bela, ĉu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu ĉi mia skribtablo — la Esperantisto Krukowski — kaj priskribis la ĉagrenojn de la lignaĵisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio finiĝas en frenezulejo… bedaŭrinde mi perdis la manuskripton…”

Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li perdiĝas en detalojn, jen pri la stilo pri sia propra vidpunkto koncerne la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivaĵoj.

“Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom da bonaj stilistoj? Ĉar ili ĉiuj scias minimume du lingvojn! Mian simplan stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj verkoj laŭeble la kunmetitajn formojn estas -inta, estis -inta, kaj uzis simplan -is. La tradukado de bonstilaj literaturaĵoj, precipe polaj, formis la lingvon Esperantan —”

“Kaj la originala verkado?”

“Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos… sed—” li interrompas sin, “kiel ĉio ĉi povus vin interesi? Mi ne estas plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, eĉ mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuraĝigi vin per miaj paroloj: batalu por via afero!”

El mia buŝo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu ĉi afabla sinjoro, kiu senĉese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de la lingva suĉinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo, li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable — fulmtondre — kial li ne estas plu inter ni…???

Ĉar — jes — tion precize li diris! — ĉar laŭ lia opinio Esperanto ne progresas…!

Hoho! Tiu ĉi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la taĉmento 1903, malgraŭ sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la “verdan blovon” de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj… kaj… sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la voĉoj de la Esperantistoj kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de la Varsovia stacio!

“Kvazaŭ mi estus denove en Esperantujo…” li rakontas. “Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon… Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis paroladi…”

Li mantuŝas sian buŝon kaj mentonon kvazaŭ enpense kaj diras: “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo”.

Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiaŭa stato koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj “verduloj”! Kabe komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia movado. Sed poste li denove interrompas.

“Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuraĝigajn aferojn? Mi ja estas ne plu Esperantisto, eĉ kontraŭulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!” li diras kun ĝentila gesto.

Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo-problemo. Esperanto ja ne estas tiu ĉi solvo. Eble ĝi — tiu mistera plej logika kaj internacia lingvo — venos baldaŭ, eble post 100 jaroj, ĉu li scias? Sed Esperanto…

Tamen, ne malkuraĝiĝu, diras la kontraŭulo Kabe en la jaro 1931, batalu por via afero, Esperantistoj!..

Kaj… Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem! — li diris en la jaro 1906!..

Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan ĉambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj. La Majstro…

“Jes, se oni prenas la unuan broŝureton de Zamenhof, kaj trafoliumas ĝin, oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris ĉiujn disputojn pri lingvaj demandoj… cetere laŭ mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof — kaj mi tre bone lin konis — ĉiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. Ĉion alian li toleris, ĉar li devis… Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan…”

“Kaj Grabowski?”

“Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke ĉio kio estis skribita, estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke ĝi estis malbona aŭ erara, li ne povis decidiĝi ŝanĝi ĝin…”

“Kaj vi jam ne ĝisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?”

“Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj havas ĝin. Grabowski ĉiam havis jam la ideon, traduki sian amatan Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege fajlis kaj tre precize tradukis, ĉiun vorton pripensis…”

“Kion vi pensas ĝenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedaŭras ekzemple ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn—”

“La poetoj?” ekparolas Kabe tre vigle. “La poetoj — mi nun parolas de via Esperanta vidpunkto — tio estas danĝeraj homoj por la lingvo — tre danĝeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte ĝustajn regulojn de la gramatiko. Ĉu oni ne povas verki senerare?”

“Mi ne konsentas”, mi diras, “mi ne trovis en la nuna poezio tiajn erarojn, pri kiuj vi parolas—”

“Sed tio ĉi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si diversajn «liberecojn»…”

Kaj post mallonga paŭzo de pripenso li aldonas: “Ĉu vi scias, sinjoro, se mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!..”

Mi ne scias, ĉu li diras tion ŝerce aŭ serioze. Mi rakontas al li pri la hodiaŭa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li akceptos min denove, volonte li orientiĝos en la lingvo de la nuntempo kaj tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro…

“Ho, Kabe, Kabe, Kabe! Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la stilretorto! Kaj nun vi miros gape, strabe pri nuna Esperanta vorto!” mi murmuras paŝante malsupren la ŝtuparon. La duhora diskutado pri lingvaj demandoj, kiujn mi bedaŭrinde ne povas ĉi tie citi, ankoraŭ zumas en miaj oreloj!

Li — tion mi sentas en mia subkonscio — ne revenos plu al ni. Eble kiam Esperanto eksonos en ĉiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en Esperanto, ĉu mi scias?..

Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min ĝishaŭte en tiu ĉi memorinda vespero, kiam mi havis la aŭdace-pekan ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkuŝanta sur la verda batalkampo!..

E. J. F.
Literatura Mondo. 1931. №7. paĝoj 144–145  

* 이중기님에 의해서 게시물 이동되었습니다 (2006-04-29 00:42)


  : Modify   : Delete   : Rec.   : List

91   IMPRESOJ EN KOREIO  [102]  이중기 2006/04/20 450 7000
90   단국대 2학기 기말 시험 일정및 예상문제/ Univ.Dankook  [102]  이중기 2006/04/20 487 4071
89   Belaj frazoj en Esperanto/ 아름다운 문장들  [102]  이중기 2006/04/20 459 4373
88   에스페란토어를 처음 접했다. 매우 아름다운 언어라고....  [103]  이중기 2006/04/20 366 2551
87   SOROS KAJ ESPERANTO (소로스와 에스페란토)  [1288]  이중기 2006/04/20 492 7941
86   Programo de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto/아시아  [103]  이중기 2006/04/20 547 8910
85   하룻만에 쓴 편지/ Letero en la unua tago[퍼온글]  [103]  이중기 2006/04/20 492 4622
  Kion diris sinjoro Kabe? (퍼온 글)  [103]  이중기 2006/04/20 462 7825
83   * KEA-prezidantoj en Chinio/ El Popola Cxinio  [103]  이중기 2006/04/20 524 8145
82   영어와 에스페란토 학습  [102]  이중기 2006/04/20 312 2589
81   에스페란토 석사논문-Magistrigaj dicertacioj  [104]  이중기 2006/04/20 317 3152
80   Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 383 3337
79     [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 381 3530
78       [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 326 3452
77         [re] Oficialaj radikoj  [103]  이중기 2006/04/20 382 4454
76           [re] Oficialaj radikoj  [104]  이중기 2006/04/20 398 4786
75   서울대 이현복교수, "에스페란토 배우기를 권하고 싶다."  [103]  이중기 2006/04/20 363 2930
74   대학 에스페란토 동아리 회원임이 자랑스러운 이유  [104]  이중기 2006/04/20 309 2760
73   자멘호프박사가 번역한 안델센 동화  [105]  이중기 2006/04/20 369 2889
72   올해 처음 개설된 `에스페란토어와 국제문화'는  [104]  이중기 2006/04/20 349 2942
71   ‘에스페란토 시인’ 정사섭 詩 67년만에 완역  [104]  이중기 2006/04/20 305 2815
70   한국인 최초의 에스페란토 시집  [105]  이중기 2006/04/20 328 2295
69   사랑이 흐르는 곳, 그곳이 나의 조국  [104]  이중기 2006/04/20 321 2730
68   [이사람이 사는 이야기] 서길수고구려연구회장  [104]  이중기 2006/04/20 307 3030
67   "삶의 중심축, 경제서 문화로 이동" -서진수교수 [퍼온글]  [104]  이중기 2006/04/20 344 3210
66   Gxangalo festas la publikigon de la 2.000-a notico...  [105]  이중기 2006/04/20 504 8889
65   Nova prezidento de Awstrio subtenas Esperanton  [105]  이중기 2006/04/20 505 9980
64   100 jaroj da internacia komunikado  [105]  이중기 2006/04/20 458 6679
63   Magazino : Lerni duan lingvon stimulas la disvolvi...  [105]  이중기 2006/04/20 448 7357
62   NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA  [104]  이중기 2006/04/20 565 11367

    : List   [이전 10개] [1]..[31][32][33][34][35][36] 37 [38][39][40]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0