초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Renato Corsetti / Eksa prezidanto de UEA
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-09-01 04:23:50, Hit : 431, Rec. : 47
- Download #1 : foto_de_mi__pdf.pdf (130.8 KB), Download : 9

Memore al la 250-a kurso de Esperanto, via mesagxo estas bonvena!
받은편지함
x


Renato Corsetti
1:55 (2시간 전)

나에게
Gratul-mesaĝo por la festo 'Memore al la 250-a kurso de Esperanto'

Karaj geamikoj,

kelkaj vortoj en Esperanto estas neregulaj. La unua, kiu venas al mia menso estas "esperantisto". Antaŭ pli ol 100 jaroj en la franca urbo Bulonjo-ĉe-maro dum la unua esperantista kongreso oni aprobis la “Deklaracion pri Esperantismo”, kiu diras: “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias aŭ uzas la lingvon Esperanton tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas”.  Sed en la normala vivo kaj en la normala Esperanto -"ist-" indikas, ke oni aktive okupiĝas pri la aĵo aŭ agado montrita de la la alia radiko. Se mi estas "dent-isto" mi ne nur havas dentojn en mia buŝo, sed mi aktive kuracas dentojn. Se mi estas "muzik-isto", mi aktive ludas instrumenton aŭ verkas muzikajn verkojn.  Nur "esperantisto" rajtas scii la lingvon, uzi ĝin por trovi amikinojn dum kongresoj, sed certe ne devas okupiĝi pri Esperanto, disvastigi ĝin, instrui ĝin, flegi ĝin.

Ĉi tiu longa enkonduko celas nur diri, ke mi ĝojas, kiam mi renkontas veran esperantiston. Vera esperantisto, ekzemple, estas Lee Jung-kee.

Li zorgas pri  SEK, kies 250-a Esperanto-kurso estas nun festata. Tiuj kursoj daŭris seninterrompe dum 21 jaroj kaj ankaŭ tio donas al ni kaŭzon por ĝoji, ĉar verŝajne miloj da koreoj lernis en tiuj kursoj dum la longa periodo de 21 jaroj.

Se en ĉiuj ĉefurboj de la mondo ni havus similan centron, Esperanto en la mondo certe estus en pli bona pozicio.

Vi scias, ke pluraj teoriuloj teoriumas, ke jam finiĝis la rolo de lokaj Esperanto-kluboj aŭ de la lokaj centroj, kiel via, kaj de landaj asocioj, ke nun per la reto oni faras ĉion. Nu, estas vero, ke per la reto oni faras multon kaj oni ankaŭ povas lerni Esperanton, sed esperantisto oni fariĝas nur per la renkontiĝo kun aliaj homoj kaj per la interŝanĝo de ideoj kaj per ensorbado de la magia etoso de Esperanto-kluboj. En tiu senco lokaj centroj ankoraŭ havos funkcion dum homoj restas homoj.

Estas granda eraro de kelkaj landaj asocioj pensi, ke ili povas same bone vivi sen lokaj kluboj, ke sufiĉas paĝo en “Fejsbuk” por kolekti ĉiujn esperantistojn de la lando, kiuj povas partopreni la movadon pere de sia poŝtelefono. En la fino oni tute ne havas movadon.

En tiu senco mi salutas la heroan laboron de SEK dum la lastraj jardekoj kaj bondeziras al ĝi pluajn sukcesajn jardekojn!


Renato Corsetti
Eksa prezidanto de UEA


  : Rec.   : List

1081   Adam Eng el Malajzio    LEE Jungkee 2012/09/03 45 447
1080   Peter Weide el Danio    LEE Jungkee 2012/09/01 56 461
1079   Jonas Nikolaj Dalmose (Danio)    LEE Jungkee 2012/09/01 56 437
1078   Via mesaĝo estas bonvena!    LEE Jungkee 2012/09/01 59 455
  Renato Corsetti / Eksa prezidanto de UEA    LEE Jungkee 2012/09/01 47 431
1076   Martin Schäffer /Ĝenerala Sekretario de ...    LEE Jungkee 2012/09/01 53 395
1075   Radojica Petrovic (Serbio)    LEE Jungkee 2012/08/31 46 398
1074   Henri Masson (Francio)    LEE Jungkee 2012/08/31 48 395
1073   YoungMyung Kim    LEE Jungkee 2012/08/31 46 408
1072   Reza Kheirkhah el Tajvano (Iranano)    LEE Jungkee 2012/08/31 52 423
1071   okaze de la 250a kurso en Seula E° Kulturcentro...    LEE Jungkee 2012/08/31 49 430
1070   12번 김우선위원장님께서 수정한 글을 올립니다.    LEE Jungkee 2012/07/28 61 567
1069   [Projekto 250]편집원고 28번re-fino    Rosa. Hwang 2012/07/08 58 627
1068     [re] [Projekto 250]편집원고 28번re-fino    김우선 2012/08/06 50 493
1067       [re]수고 많으셨습니다. 김우선 선생님    Rosa. Hwang 2012/08/14 53 452
1066   [Projekto 250]편집원고 09번    Rosa. Hwang 2012/07/07 57 547
1065     [re] [Projekto 250]편집원고 09번    김우선 2012/08/06 57 399
1064   [Projekto 250]편집원고 27번    Rosa. Hwang 2012/06/24 64 550
1063     [re] [Projekto 250]편집원고 27번    김우선 2012/08/06 57 408
1062   [Projekto 250]편집원고 26번    Rosa. Hwang 2012/06/24 60 482
1061     [re] [Projekto 250]편집원고 26번    김우선 2012/08/06 64 398
1060   [Projekto 250]편집원고 25번    Rosa. Hwang 2012/06/24 69 478
1059     [re] [Projekto 250]편집원고 25번    김우선 2012/08/06 57 434
1058   [Projekto 250]편집원고 24번re    Rosa. Hwang 2012/06/24 66 533
1057     [re] [Projekto 250]편집원고 24번re    김우선 2012/08/08 55 476
1056   [Projekto 250]편집원고 23번    Rosa. Hwang 2012/06/24 67 517
1055     [re] [Projekto 250]편집원고 23번    김우선 2012/08/06 59 458
1054   [Projekto 250]편집원고 22번    Rosa. Hwang 2012/06/24 70 523
1053     [re] [Projekto 250]편집원고 22번    김우선 2012/08/06 53 419
1052   [Projekto 250]편집원고 08번    Rosa. Hwang 2012/06/20 50 513

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0